Salti al enhavo
Stella

Tradukoj - vortoj kaj ecoj

Rekomendataj afiŝoj

Enkonduko

Tradukado estas serioza fako. Dum la lastaj sep jaroj mi estris tradukan teamon por esperantigi unu el la pli konataj kaj uzataj el la liberkodaj platformoj por retejoj. Estas ofte teda kaj sola laboro kaj malmultaj dankas pro la centoj, eĉ miloj, da horoj oni aldonas al tia laboro. Ĉar tradukoj devas simple esti, kaj ankaŭ devas esti korekta, ĉu ne?

Kio estas korekta traduko ne ĉiam estas evidente. Specife ne kiam temas pri teknika tradukado. Troviĝas multaj eblecoj interpreti. Tradukado kiel por forumo kiel tiu ĉi, povas esti neebla sen eraroj, pro la strukturo de la enhavo. Ofte la tekstoj tradukendaj estas nura listo de vortoj, sen interrilatoj kaj klarigoj. Ekzemple, la angla vorto "check" estas problema, ĉar ĝi povas signifi kaj "kontroli" kaj "marki". Sen konteksto estas ege malfacile korekte diveni. (Tial mi ne havas problemojn pri la fakto ke ankoraŭ troviĝas anglalingvaĵo ĉi tie. Mi komprenas kial!)

Alia faktoro de tradukado, specife en la kampo de komputilaĵoj, kiu estas relative nova, estas ke la uzo de esprimoj ne fiksiĝis. Mi povas konstati ke aferoj ŝanĝiĝis jam dum la lastaj sep jaroj, tiel ke mi simple ne konsentas kun kelkaj tradukoj en tiu ĉi platformo. Komprenu ke tio ne necese estas kritiko. Mi povas esti erara. Certe estas erara en kelkaj kazoj. Sed sen daŭra diskuto pri esprimoj, kiel pli bele traduki kelkajn oftajn terminojn ktp, la kampo neniam povas evoluiĝi.

Tial mi invitas vin pridiskuti komputilajn esprimojn kaj eble ankaŭ inventi novajn, pli bonajn eblecojn.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 3 horoj, Marc diris:

Por unuecigi tiujn ĉie reventantajn teknikajn terminojn Yves Nevelsteen (BE), kiu estas speerta pri retejoj esperantlingvaj, evoluigis normigan liston pri ili, uzinda por ĉiu tia retejo. Ĝi ekzistas, do eblas simple ĝin uzi por eviti ke la samaj diskutoj kaj argumentoj ĉiam denove devos ripetiĝi. Rezulto: ŝparitaj homfortoj + pli granda unueco en E-ujo. Miaopinie li volonte sendos tiun liston. Cid, ĉu prefere al vi?

https://komputeko.net/index_eo.php

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ unu horo, Stella diris:

@Marc

Mi bone konas Komputekon, sed mi ne bone komprenas vian sintenon ke oni evitu diskuti la lingvon.

Evidente vi (mis)tradukis miajn vortojn, "eviti ke la samaj diskutoj kaj argumentoj ĉiam denove devos ripetiĝi" al "eviti diskutadon"... Tion mi nek skribis nek celis, jes laŭlitere "eviti ripetiĝadon". Ĉu nun pli klara?
Mi sciis ke Yves okupiĝis pri iu (jes aŭ ne normiga) listo de tiaj terminoj, ne sciis ke temis pri Komputeko. Do fakte mi devis referenci al tiu listo, sen nomi lin persone. Plej gravas ke vi konas, eĉ kunlaboris al (kaj eble ankaŭ eĉ uzas) la liston ekzistantan... mi do same bone ne estus komentinta dekomence 🙂

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

AFIŜI

Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis plurajn proponojn kiel traduki la angla "post" por tio kio estas nomata "afiŝo" en la forumo. Mi serĉis bonajn tradukojn ĉar ni tradukis la foruman etendaĵon Kunena forumo por Joomla.

Trajto de teknika tradukado estas ke oni devas esti preciza kaj konsekvenca. Tradukante beletraj tekstoj estas bone trovi diversajn vortojn por la sama esprimo. En teknika tradukado - absolute NE! Oni ne konfuzu la uzantojn.

Ĉar PIV priskribas afiŝo kiel granda papera mesaĝo al publiko, ni decidis ne uzi afiŝi por la unuopaj mesaĝoj de forumaj fadenoj. Antataŭe ni elektis "notico", kiu laŭ PIV estas longa kaj detala priskribo pri iu temo. La vorto afiŝo ni rezervis por pli gravaj mesaĝoj de mastrumantoj al la uzantaro. Ĉar mi konas la PIVajn priskribojn, mi trovas la uzon de afiŝi en la uzata senco stranga.

Ĉu vi konas aliajn eblajn tradukojn por la vorto "post" (por foruma fadena ero)?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

ELSTARIGI

En la mastruma parto de tiu ĉi forumo troviĝas vorto kiun mi ne entute komprenas. Temas pri "elstarigi". Mi supozas ke temas pri la angla "featured". Por Joomla ni uzis la terminon "emfazita".

Ĉu vi konas aliajn eblajn tradukojn?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 13 horoj, Stella diris:

AFIŜI

Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis plurajn proponojn kiel traduki la angla "post" por tio kio estas nomata "afiŝo" en la forumo. Mi serĉis bonajn tradukojn ĉar ni tradukis la foruman etendaĵon Kunena forumo por Joomla.

Trajto de teknika tradukado estas ke oni devas esti preciza kaj konsekvenca. Tradukante beletraj tekstoj estas bone trovi diversajn vortojn por la sama esprimo. En teknika tradukado - absolute NE! Oni ne konfuzu la uzantojn.

Ĉar PIV priskribas afiŝo kiel granda papera mesaĝo al publiko, ni decidis ne uzi afiŝi por la unuopaj mesaĝoj de forumaj fadenoj. Antataŭe ni elektis "notico", kiu laŭ PIV estas longa kaj detala priskribo pri iu temo. La vorto afiŝo ni rezervis por pli gravaj mesaĝoj de mastrumantoj al la uzantaro. Ĉar mi konas la PIVajn priskribojn, mi trovas la uzon de afiŝi en la uzata senco stranga.

Ĉu vi konas aliajn eblajn tradukojn por la vorto "post" (por foruma fadena ero)?

Kial ne traduki "post" per "publikaĵo"?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 3 horoj, salomonido diris:

Kial ne traduki "post" per "publikaĵo"?

Ankaŭ mi miris pri tiu "afiŝo", sed ĉar la traduko de Wordpress uzas ĝin, mi decidis ankaŭ uzi ĝin. "Publikaĵo" estas pli bona aŭ simpla "skribaĵo".

Redaktite de Metsiso
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 3 horoj, salomonido diris:

Ĉu la termino "reliefigita" taŭgus?

Elstarigo temas pri tio, ke oni volas marki kelkajn afiŝojn tiel, ke oni montras ilin en parada spaco sur paĝo. La verbo "reliefigi" estas bona, sed evitu pasivajn participojn, preferu "Tiujn afiŝojn oni reliefigas", alivorte kun aktiva verbo. Vidu PIV-on por figurasenca uzo de "reliefigi".

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Por unuecigi tiujn ĉie reventantajn teknikajn terminojn Yves Nevelsteen (BE), kiu estas speerta pri retejoj esperantlingvaj, evoluigis normigan liston pri ili, uzinda por ĉiu tia retejo. Ĝi ekzistas, do eblas simple ĝin uzi por eviti ke la samaj diskutoj kaj argumentoj ĉiam denove devos ripetiĝi. Rezulto: ŝparitaj homfortoj + pli granda unueco en E-ujo. Miaopinie li volonte sendos tiun liston. Cid, ĉu prefere al vi?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Marc

Mi bone konas Komputekon, sed mi ne bone komprenas vian sintenon ke oni evitu diskuti la lingvon. Lingvo estas viva afero. Neniu unuopulo estu diktatoro pri kiuj vortoj oni uzu. Tia estis la reĝimo de Schleyer por Volapuko, ne la ideo de Zamenhof por Esperanto. Sen vigla diskuto kaj uzo, Esperanto neniam evoluiĝus kaj disvastiĝus. Se la interreto, komputilaĵoj kaj aliaj teknikaĵoj evoluiĝas, same devas la lingvo, kaj tion oni devas diskuti. Se vi ne persone volas esti parto de tiaj diskutoj, do bone. Sed por aliaj tio estas interesa kaj kaj enda kaj inda afero.

Mi tradukadis Joomlan ekde 2012 kaj pripensis tradukadon de ĝuste sistemoj kiel tiu ĉi forumo dum miloj da horoj dum la lastaj sep jaroj. Komputeko ne ekzistas tiel ke ni povas "eviti" diskutojn, sed kiel helpo. Mi uzis ĝin flank-al-flanke kun aliaj vortaroj, sed foje ni simple decidis krei proprajn solvojn en nia grupo, ĉar la kampo ne estas pretevoluiĝinta. Ne ekzistas ĉiuj terminoj en Komputeko.

Tradukante programon, oni devas pripensi plurajn aferojn. Ne eblas nur rekte traduki laŭvorte. Oni devas pripensi la kontekston kaj aliaj funkcioj kiuj pli-malpli samas sed devas havi alian tradukon. Interalie ekzistas vorto kiel la angla "check". Tradukante programajn dosierojn, ofte oni nur havas longan liston da vortoj, sed ne vidas la kontekston. Estas praktike neeble scii ĉu "check" estu tradukata al "kontroli" aŭ "marki" ekz.

Kelkaj proponitaj tradukoj el Komputeko mi diskutis kun pluraj komputilistoj kaj lingvistoj antaŭ ni decidis kiujn terminojn uzi por Joomla. Kiel ekz. la vorton "malloka" por la angla "global". Mi ne volas uzi "globala". "Malloka" povas ŝajni rekta kontraŭaĵo al "loka", sed ne estas. "Loka" estas iu agordo aŭ funkcio kiu eblas loke en la sistemo, sed "malloka" signifus ke ĝi ne estas en iu loko de la sistemo, do fakte la rekta kontraŭaĵo al "globala". La vorto "ĉiea" estis ankaŭ uzata, sed ni sentis ke nek ĝi ne estis tute bona pro diversaj kialoj. Finfine ni venis, post multaj diskutoj, al la vorto "tutloka".

Mi eĉ sendis liston al Yves pri la decidoj ni faris pri Joomla, sed mi ne scias ĉu li enigis ilin en Komputekon. Certe mi ne trovas ilin nun. Do, se li ne aŭskultas ĉiujn fontojn por enigi ĉiujn alternativojn, li eble prenis la rolon kiel diktatoro. Eble li faris, ĉar mi notis ke pluraj vortoj kiuj ni, laŭ mia memoro, prenis el Komputeko antaŭ pluraj jaroj, nun malaperis. Tial mi konstatis ke mi ne plu fidas Komputekon same multe kiel antaŭe.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton, listanoj. Mi ekas mian partoprenon en tiu ĉi diskutejo per opiniesprimo pri tiu ĉi tre insteresa fadeno. Ĝin mi trovas interesa pro pluraj kialoj:

1. Mi multe favoras lingvan evoluon. @Stella tute pravas: sen lingva evoluo lingvo estas morta. Samtempe mi plene konscias, ke la evoluo de esperanto  havas trajtojn unikajn, ĉar iasence ĝi estas la unusola vivanta planlingvo. Ĉar al planlingvo mankas la stabila bazo de denaskaj lingvouzantoj kiuj donas stabilecon al lingvoj etnaj, niaj evoluvojoj restas briditaj de bazaj lingvaj normoj (aka Fundamento de Esperanto) en kiu absolute ne indas kaj endas ne klopodi evoluigon aŭ perfektigon. Finfine tiu sama Fundamento donis sufiĉe flekseblajn vojojn al lingvoevoluo dum la lastaj 132 jaroj.

2. Aparte mi interesiĝas pri evoluo kaj fiksiĝo de la faka lingvo. Mi mem estas fakulo (profesoro pri kemio en usona universitato) kaj ankaŭ mi estas enplektita en perkomputila tekstoprilaboro kaj eldonado dum lastaj 30 jaroj. Antaŭnelonge mi ekgvidas la Fakan Lingvan sekcion de la Akademio de Esperanto.

Do, jen kion mi ŝatus esprimi: vi ambaŭ @Stella kaj @Marc pravas: ni bezonas normigajn terminarojn por ĉiu aparta fako en kiuj fakuloj sin esprimas Esperante, kaj ĉiuj koncernatoj klopodu submeti la proprajn preferojn al la sugestoj de la normigaj dokumentoj KAJ okazu viglegaj diskutoj, ambaŭ sur la retaj forumoj kaj dum ajna renktiĝo de fakuloj kaj amatoroj, tiel ke de tempo al tempo, tiuj kiuj surprenis la taskon vivteni la normigan dokumenton eldonu novan version NORMIGA versio X.XX

Mi vidas neniun kontraŭdiron aŭ malfacilaĵon pri tio ĉi. Nur mankas agnosko kaj interkonsento inter ĉiuj lingvouzantoj pri kiuj estu la normigaj instancoj kaj dokumentoj. Eĉ en malgrandaj nacilingvaj komunumoj, estas facile decidi kiu diktas la normjn: la ŝtato malantaŭ la lingvo. En nia tutmonda diaspora "armeo de kapitanoj", la afero estas iom pli malfacile. Ĝis nun UEA havis relative malviglan rolon en tiu ĉi flanko de la lingva kulturo kaj evoluo. Simile Akademio de Esperanto ne tro emis normigi (ĉu prave aŭ ne mi ne diskutas nun) sed nur sekvi la lingvan evoluon. Eble alvenas nova tempo (ĉu ankaŭ nova sento???), tiel ke ambaŭ UEA kaj la Akademio havu pli aktivan rolon por kunordigi kaj eĉ por gvidi la viglan kaj sanan evoluon de la faka lingvo en Esperanto... Kion vi opinias?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 13 horoj, Stella diris:

ELSTARIGI

En la mastruma parto de tiu ĉi forumo troviĝas vorto kiun mi ne entute komprenas. Temas pri "elstarigi". Mi supozas ke temas pri la angla "featured". Por Joomla ni uzis la terminon "emfazita".

Ĉu vi konas aliajn eblajn tradukojn?

Ĉu la termino "reliefigita" taŭgus?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 2 horoj, Orlando E Raola diris:

Eĉ en malgrandaj nacilingvaj komunumoj, estas facile decidi kiu diktas la normjn: la ŝtato malantaŭ la lingvo.

Ĉu en nacia lingvo vere estas (kaj estu) ŝtato mem kiu diktas la normojn? 🤔 Tio havus kelkajn problemojn:

  • Multaj "naciaj" lingvoj estas parolata en pli ol nur unu ŝtato. Ekz. la germana en Germanio, Aŭstrio, Svislando, Liĥtenŝtejno kaj eble aliaj.
  • Ne-demokrata ŝtato (kaj eble eĉ demokrata ŝtato) povus klopodi politike (fi-)manipuli lingvon kaj kion oni povas esprimi en ĝi, kiel en "1984" de Orwell. (Ni ignoru ke la gramatiko de "Newspeak" parte similas al tio de Esperanto, ĉar Esperanto vere nek limigas esprimon nek havas tiaj celoj.)

Eble ŝtatoj povu (kune) decidi kiu diktu la normojn, sed ne mem dikti ilin. (Miaimprese funkcias tiel pri la "Rat für deutsche Rechtschreibung". Malsame, novaj membroj de la "Académie française" estos elektita de la vivontaj el la nunaj membroj.)

Mi kredas, ke ankaŭ por Esperanto pli bonus, ke simile UEA (kiel kvasaŭ-ŝtato de Esperanto) ne diktu lingvajn normojn kaj lasu la Akademio de Esperanto decidi kion normigi kaj kia/kiel. Tamen eble la UEA povas postuli/demandi, ke la Akademio normigi pli ol antaŭe, kaj ankaŭ povas kunordigi inter siaj propraj faksekcioj, sendependaj faksekcioj kaj la Fakan Lingvan sekcio de la Akademio.

(Mi ankoraŭ estas komencanto de scii pri la organizoj de Esperanto. Do se mi miskomprenis iliajn rolojn bonvolu pardoni kaj korekti.)

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Ĉefe al Orlando:

Problemo de normigo de komputilaj terminoj estas ke ŝtato aŭ decida korpo ne povas antaŭvidi la fantazion kaj evoluigon de programoj far diversaj programistoj. Elekto de terminoj multe dependas de funkcioj kaj servoj en sistemo. Nek en la plej ofta fontlingvo de komputilaĵoj (la angla) ekzistas deviga konformismo.

La ekzemplo kiun mi mem plej bone konas estas Joomla, kies ĉefa oficiala tradukanto mi estas. Ĉar Joomla estas platformo pri kiu kunlaboras aroj da homoj el diversaj lingvogrupoj kaj la kerna programo havas milojn da etendaĵoj, la tradukado de terminoj estas grava tasko. Troviĝas tradukaj estroj kaj ni havas almenaŭ du kanaloj interkompreniĝi inter la tradukantoj de/al diversaj lingvoj. Cetere, la vorto 'etendaĵo' signifas aldono al la kerna programo. Ni decidis ne uzi 'aldono', ĉar tiu vorto estas tro loza kaj ofta. Anstataŭe ni elektis 'etendaĵo' ĉar la aldono etendas la funkciojn de la kerno. Ofta etendaĵo estas en la klaso 'plugin', el kiuj mi vidis pluraj eblecoj dum la jaroj, kvankam Komputeko nuntempe diras 'kromprogramo'. Ni simple elektis 'kromaĵo' antaŭ sep jaroj kiam ni komencis la (duan ondon) de la Joomla-tradukado. Ĉar ni jam decidis pri kelkaj strategiaj tradukoj, ne eblas ekuzi novaj terminoj nur ĉar iu unuopulo ekster nia grupo decidis pri propra regulo.

Aldone, parolante pri tradukado, ŝajne multaj homoj forgesas, aŭ eĉ ne konscias, pri la distingo inter beletra kaj teknika tradukado. Beletre oni volas abundan lingvaĵon sen ripetiĝa uzo de specifaj vortoj. Tekniktraduke oni devas pensi tute renverse, ĉar unu el la ĉefaj taskoj estas helpi la uzantojn navigi la programon. Do oni nepre ne uzu diversajn tradukojn por la sama termino. Fojfoje en la Joomla-tradukado iu novulo volis helpi, sed ne taksis tiun sintenon grava, aŭ simple tradukis ion kaj poste kontaktis min por kontroli. Rezulte, mi devas korekti kaj refari partojn ĉar la lingvaĵo estas fuŝa. Plurfoje komencantoj kontaktis min por oferti sian helpon, pensante ke tradukado estas bona maniero por ili lerni Esperanton. 

Alia kadriga eco de komputila tradukado estas la "surfaca valoro". Ofte ne troviĝas multe da spaco por vortoj surekrane, do oni devas foje, profunde, pripensi esprimojn por mallongigi ilin. Ekz. 'kromaĵo' anstataŭ la proponita 'kromprogramo' de Komputeko.

En la diskutoj ĉi tie, mi kontraŭis al la uzo de 'afiŝo' por la respondaj mesaĝoj en tiu ĉi (kaj aliaj) sistemoj. En foruma etendaĵo Kunena, kiu estas unu el la plej gravaj forumaj etendaĵoj de Joomla, ni uzas la terminon 'notico' por la responda mesaĝo, ĉar troviĝas alispeca mesaĝo, vera 'afiŝo' kiun oni povas 'afiŝi' fronte en temoj tiel ke ĉiuj vidu. Ĉar temas pri diversaj funkcioj, oni ne povas uzi la samajn vortojn. Konformiĝunte al la (nekorekta) uzo de 'afiŝo' por la notico estas sensence se mi devas inventi alian vorton por la fakta 'afiŝo'. En Joomla mi ankaŭ havas trian 'afiŝon', nome mesaĝo inter administrantoj lige al specifa uzanto. Tiun ni tradukas al 'rimarko'.

Alia kazo estas 'label'. Ofte mi vidis ke homoj uzas 'etikedo' por 'label'. Ankaŭ mi. Sed ni havas alian 'label', nome 'tags'. Mi vidis plurfoje kie 'etikedo' estis uzata por ambaŭ funkcioj, kio vere konfuzigas la uzanton. Ni decidis pri 'marko' por la angla 'tag' en la Joomla kerno cetere. Ofte mi vidas ke la vorto por 'empty' estas tradukata al 'malplena', sed tiu vorto tro longas. Ni uzas 'vaka'.

Ne ĉiuj homoj uzas ĉiujn komputilajn ilojn. Ekzistas kvazaŭ mondoj en mondo. Wordpress-anoj ne multe amikumas kun la joomla-anoj, kaj ambaŭ ne multe amikumas kun la drupal-anoj ktp. Por Joomla-ano sekvi la decidojn de wordpress-ano ne ĉiam funkcias ĉar temas pri diversaj programoj kun diversaj ecoj.

Do, laŭ mia kompreno, la plej grava afero estas ke oni estu klara kaj rigora ene de unusama programaro. Ĉiu subkulturo kreas siajn proprajn esprimojn. Sed uzo de oftaj vortoj por specifaj terminoj lamas. Ĉu Esperanto estas tro magra? Ĉu ni pigre traduki? Esperanto abundas, do kial ne uzi la vortojn haveblajn por fari korektajn distingojn inter funkcioj kaj signifoj?

Redaktite de Stella

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-14 at 23:38, Stella diris:

@Marc

[...]

Kelkaj proponitaj tradukoj el Komputeko mi diskutis kun pluraj komputilistoj kaj lingvistoj antaŭ ni decidis kiujn terminojn uzi por Joomla. Kiel ekz. la vorton "malloka" por la angla "global". Mi ne volas uzi "globala". "Malloka" povas ŝajni rekta kontraŭaĵo al "loka", sed ne estas. "Loka" estas iu agordo aŭ funkcio kiu eblas loke en la sistemo, sed "malloka" signifus ke ĝi ne estas en iu loko de la sistemo, do fakte la rekta kontraŭaĵo al "globala". La vorto "ĉiea" estis ankaŭ uzata, sed ni sentis ke nek ĝi ne estis tute bona pro diversaj kialoj. Finfine ni venis, post multaj diskutoj, al la vorto "tutloka".

Mi eĉ sendis liston al Yves pri la decidoj ni faris pri Joomla, sed mi ne scias ĉu li enigis ilin en Komputekon. Certe mi ne trovas ilin nun. Do, se li ne aŭskultas ĉiujn fontojn por enigi ĉiujn alternativojn, li eble prenis la rolon kiel diktatoro. Eble li faris, ĉar mi notis ke pluraj vortoj kiuj ni, laŭ mia memoro, prenis el Komputeko antaŭ pluraj jaroj, nun malaperis. Tial mi konstatis ke mi ne plu fidas Komputekon same multe kiel antaŭe.

Unue mi esprimas mian ĝojon pri ĉi tiu fadeno, mi jam miris kie estu taŭga loko por tiaj diskutoj :)

Pri Komputeko : Ĉu vi vidis la "Issues" ejon de KomputekoNet en github?
Mi enmetis kelkajn korektojn kaj demandojn tie, sed ĝis nun ne ricevis repondojn.

Pri "global", ja mi renkontis tion ankaŭ. Por KDE mi ĝis nun uzis "ĉiea" sed mi certe konsideros vian proponon "tutloka". Bona!
 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

RESET

Por reset (password aŭ ĝenerale iajn values), Komputeko donas restarigi.
Mi havas dubon pri tio, ĉar la valoroj estas fakte nuligitaj aŭ repravalorizitaj, do oni ne restarigas ekzistintan.
En dua paŝo, la uzanto metas novan pasvorton.

Ĉu estas akceptata, ke restarigi ne nepre implicas restaŭron de antaŭa valoro?
 

   

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

TIMESTAMP

Por timestamp, Komputeko donas tempindiko.
Sendube tio estas akceptebla.
Tamen mi opinias, ke tempostampo estus eĉ pli trafa.

Laŭ PIV, estas dua signifo Karakterizaĵo:

 
Citaĵo

 

stampo. Ago stampi k ties rezulto, t.e.:
Marko: nobeleco estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo Z; paketo kun la stampo de la dogano; se aperos ia verko kun la stampo de la Lingva Komitato Z.
Karakterizaĵo: lia tuta politiko portas la stampon de perfido k mensogo; homo kun tiu stampo, kiun donas la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de la societo B.

 

 

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.