Salti al enhavo
Dennis Keefe

Alternativa Analizo kaj la Revuo Esperanto

Rekomendataj afiŝoj

Por: Komitatanoj kaj Estraranoj

Pri: Revuo Esperanto kaj ALTERNATIVA ANALIZO, kun aldonaj aplikoj al Universalaj Kongresoj kaj esplorado pri la relokigo de la Centra Oficejo.

La Revuo Esperanto estas unu el la plej signifaj partoj de la buĝeto, kaj kune kun la publikaĵo Kontakto reprezentas elspezojn de 61 mil eŭrojn ĉi jare (Buĝeto sendita de Mark Fetts, la 10an de julio).  Elcente, tiuj du gazetoj egalas 14.6% de la buĝeto por 2019, 19.2% por 2020, kaj se la buĝeto tiam estos en ekvilibro, 24.2%.  Pripensindaj sumoj kiuj meritas ALTERNATIVAN ANALIZON, por ke ni Komitatanoj kaj Estraranoj povu fari pli bone informitajn kaj raciajn decidojn.  

Mi proponas 12-nivelan analizon por la Revuo, tio estas, 12 alternativojn.  Do, ekzemple, kiaj, kiom estos la kostoj (por la du revuoj kune) por 12 numeroj ĉiujare?  Por 11, kiel nuntempe?  Por 6, do sesfoje ĉiujare.  Por 4, do kvarfoje ĉiujare kiel UNESKO-Kuriero?  Kaj se por tiuj kvar eldono-ritmoj (12, 11, 6, 4 jare) ni krome nuancigas per tri niveloj de paĝo-enhavo: 24 paĝoj kiel nun, aŭ 36 paĝoj aŭ eĉ 48, kiaj kaj kiom estus la kostoj por tiuj 12 alternativoj? 12 x 24, 36, 48; 11 x 24, 36, 48; 6 x 24, 36, 48; 4 x 24, 36, 48?   Parenteze, la BAZO-KAZO estas 11 x 24, kiu reprezentas la nunan eldono-ritmon kaj eldono-enhavon, mi kredas.  En pli praktika analizo oni povas forlasi la kazojn kun 12 numeroj, kaj kun 11 numeroj x 36, 48, lasante 7 analizojn.  

Kompreneble al tiuj kvantaj, financaj analizoj aldonindas kvalita analizo kaj risko-analizo.

Mi atentigis pri ALTERNATIVAJ ANALIZOJ jam antaŭ monatoj en la Yahoo-retdiskutejo de la Komitato, kaj nun pro la belega plibonigo en nia komunikado-sistemo, eblas pli oportune kaj trafe fari komentajn tiurilate ĉi tie.  

Ni povas uzi ALTERNATIVAJN ANALIZOJN por la gravaj decidoj kiuj nun pro la financa krizo pezas sur nia kara Asocio.  Mi jam proponis tian analizadon por Universalaj Kongresoj (ĉiujare, ĉiudujare, ĉiukvarjare), kaj ni povos uzi ĝin ankaŭ por eventuala relokigo de la Centra Oficejo (Roterdamo, Bialistoko, iu vilaĝo en Italio, ie en Ĉinio aŭ Barato, ktp).

Ne estas mia celo ĉi tie rekomendi tiun aŭ alian solvon, sed prezenti la ILOJN kiujn ni Komitatanoj kaj Estraranoj bezonas por kompreni kaj komprenigi niajn gravajn financajn decidojn.  Mi havas miajn preferojn (Kongresoj ĉiudujare aŭ eĉ ĉiukvarjare; Revuo Esperanto je la sama ritmo kiel UNESKO-Kuriero (kvarfoje jare), sed kun pli ol la nuna paĝo-kvanto 24; kaj baldaŭa, relokiga esplorado por komenci pripensi pli malmultkostaj lokoj por la Centra Oficejo (jes ja fizika), je duono aŭ eĉ je kvarono de la nuntempa kosto-strukturo en Roterdamo).

Amike,

Dennis Keefe
C-Komitatano

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Dennis,

por konduki tian analizon oni devus koni la preso- kaj sendokostojn. Tiuj dependas ankaŭ de la presejo kaj elsendejo. Ĉu ĉiuj ebloj de laŭpeta presado kaj multloka forsendo estis esploritaj?

Kunfandiĝo de Kontakto kun Esperanto postulas novan redaktan linion kiu estas malfacile realigebla. La kvanta analizo ne povas esti disigita de la kvalita aspekto.

Laŭ mi ĉiuj modeloj kun malpli ol 48-paĝoj devus esti forlasitaj : la sendokostoj tiam superas la produkto-kostojn kaj la broŝuro-aspekto ne impresas pozitive. La presita revuo estas "prestiĝa" elemento de la komunikilaro de la asocio : ĝi devus esti belaspekta kaj impona objekto kiun oni povas ankaŭ montri/transdoni al nemembroj kaj ne-esperantistoj.

Al viaj modeloj mi permesas al mi aldoni plian : 4 movadaj numeroj jare (pli malpli laŭ la nuna temaro de la revuo) + 2 kromnumeroj (1 vintre pri la kongreslando, kongrestemo kaj UK mem kies celo estus varbi aliĝojn al la UK, 1 somere pri esperanta kulturo, en la stilo de iuj nunaj kontribuaĵoj de Kontakto). Entute 6 numeroj kun po minimume 48 paĝoj.

Pri la relokigo de CO, eble faru specialan fadenon. Laŭ mi la demando ne estas vere kie ni ŝatus havi ĝin sed kiel ni povas valorigi la ekzistantan kapitalon de nemoveblaĵoj kaj en kiu loko oni povus starigi (parte) memfinancitan relokigon. Konsiderante ke la tuta strukturo estas fragila kaj postulas zorgeman elpaŝon...

Amike,

Pascal Dubourg Glatigny

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Dennis, dankon pro tiu analizo. Mi opinias ke kalkultabulo helpus vidigi la aferon.

@Filarete, mi tute konsentas ke oni devas enkalkuli la pres- kaj sendo- kostojn por vere kompreni.

Alternativo estus ne presi entute, sed sendi elektronike. La mondo jam ŝanĝiĝis, kaj preskaŭ ĉie en la mondo oni havas poŝtelefonon kun ebleco atingi la reton. (Oni diras ke 90% de la mondanoj havas, krom la plej, treege malriĉaj. - Bonvole eduku min se mi eraras.) Mi ne volas havi la paperan version. entute, krom kiam mi deziras varbi, mane. Do, presu 1 aŭ 2 foje jare, la aliaj estu elektronikaj. Almenaŭ ne sendu 2 kopiojn al mia adreso (ĉar mia kunulo ankaŭ abonas).

Sed vera alternativo estus forgesi pri la papera versio entute (krom eble 1 aŭ 2 foje jare por varbi), kaj ŝanĝu la redaktadon de gazeto al inform-servo kun mem-kreitaj aŭ eĉ tradukitaj novaĵoj de la tuta mondo, kiam ajn novaĵo okazas. Mi volonte legus mallongan noticon pri nova afero, kiu ligus al profunda artikolo pri situacio en la mondo.

Dankon pro la komenco de diskuto pri veraj alternativoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mesaĝo por:

Pascal, Trio, (Dmitri, Anna, Aleks, Osmo, Stella) kaj la Estraro, la Komitatanoj, kaj evenutale tiuj kiuj interesiĝas pri alternativaj analizoj por la Revuo Esperanto.

Resumo:

Mi prikomentas la aldonajn komentojn de Pascal kaj Trio pri kromaj elekteblecoj en Alternativa Analizo, kaj aldonas la nuancigan, fratan nocion KIO-SE Analizo, kiu permesos kompletan bildon de ĉiaj makro- kaj mikro-variabloj de Alternativa Analizo por posta, pli fruktodona, klara, nekonfuziga pridiskutado de Estraranoj kaj Komitatanoj.  Kaj tre grave: mi listigas kvar kapablojn (de eventuale du, tri, aŭ kvar homoj) kiujn ni bezonas por fari bonan Alternativan Analizon.  Mi mencias la valoron de homoj kiel Stella, Osmo, kaj Aleks ĉe la fino.

Komentado:

Efektive, plivastigi la Alternativan Analizon (AA) laŭ la sugestoj de Pascal kaj Trio estas bona ideo.  Kromnumeroj pri la Universala Kongreso (Pascal), aŭ Kulturo (Pascal) facile enmetiĝas en AA, se oni, kiel ĉiam, detale pritrakas ĉiajn kaj ĉiujn kostojn je diversaj niveloj de uzado (ekzemple, 3000 abonantoj, 4000, 5000, 6000, ktp.

La ideo de Trio, utiligi kalkultabulon estas certe la kutima maniero fari AA-n.  Kaj mi aldonos, ke kiam ni enmetas ankaŭ la kapablon fari KIO-SE Analizojn (KIO okazos SE ni ŝanĝo tiun aŭ tiujn variablojn en la ekvacio), tiu kalkultabulo iĝis eĉ pli potenca ilo ne nur en la manoj de financaj fakuloj, se ankaŭ en tiuj de Estraranoj kaj Komitatanoj kiuj rapide povas kontroli diversajn makro- kaj mikro-alternativojn kiaj "Kio okazas se la sendokostoj altiĝos je 7 elcentoj en la venonta jaro?", kaj "Kio okazos se samtempe la kvanto da abonantoj kreskas je 10 elcentoj en Usono, sed falas je 2 elcentoj en Eŭropo?"

La AA de nura interreta eldono, proponita de Trio, estas prikonsiderinda, eĉ prikonsiderenda.  Eĉ se oni ne faras nur elektronikajn versiojn de la revuo, tia vituala kazo de AA helpos al ni vere kompreni niajn kostojn kaj niajn alternativojn.  Mikso-analizo facilas per AA: Kiom kostas 5000 elektronikaj, kaj 0 paperaj; aŭ 4000 + 1000, aŭ 3000 + 2000 . . . 0 + 5000, ktp.  En AA kreita en kalkulotabelo, estas notinde, ke eĉ ege specifaj analizoj facile eblas: 3247 elektronikaj kaj 1753 paperaj, ekzemple.

Kiaj homoj bezonatas por fari tiajn precizajn analizojn?  Unue, homoj kiuj komprenas la subfakon de financo nomata en la angla CAPITAL BUDGETING – projketo-kosto-prognozo (Atentu: la plej parto de librotenistoj dediĉas sin al nur kontikaj, juraj kaj regularaj prikonsidero por la preparado de financaj dokumentoj: bilancoj kaj spezokontoj).  Due, homoj kiuj detale komprenas la diversajn kostojn kiaj, ekzemple, kiom kostas sendi x, y aŭ z gramojn al Francio, al Aŭstralio, al Brazilo, ktp.  Trie homoj kiuj povas informatikigi la analizon en facile uzeblaj de ĉiuj kalkulotabeloj kun la derivitaj grafikaĵoj (tiaj homoj ofte estas la samaj kiuj kapablas fari la financan analizon).  Kvare homoj kiuj povas preni tiajn financajn detalojn kaj vortigi, grafikigi ilin por eĉ pli facila, sed profunde korekta Analizo de Alternativoj.

AA kaj bona utiligo de KIO-SE Analizoj ege faciligos niajn interdiskutadojn kaj debatojn en la Estraro kaj dum la Komitataj Kunvenoj kaj rilataj Strategiaj Forumoj.

La temoj AA kaj KIO-SE estas fundamenta bazo de lernado-organizo (Peter SENGE).  Ni ne povas lerni kaj progresi se ni eĉ ne komprenas la kosto-strukturojn de niaj bazaj decidoj.

PS: aldoniĝindas kelkaj el la pensoj de Stella tiurilate, kaj mi kredas, ke Aleks Kadar povas kontribui al la pridiskutado de strategia analizo kaj alternativaj planoj.  Kaj Osmo, kompreneble, estas nemalhavebla kiam kosto-detaloj estas pridiskutita.  Kaj, memevidente Dmitri kaj Anna.

Amike,

Dennis Keefe
C-Komitatano

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Dennis,

La de vi proponata analizo estas tre detala kaj ellaborita. Atentu ke eble tro kompleska modelo postulos tempon kiun neniu kapablos dediĉi.

Kolekti la datumojn por preso- kaj sendo-kostoj jam postulas longan serĉadon : ja en ĉiuj landoj ekzistas multaj presistoj kaj sendoservoj kiuj konkurencas. Oni povus fari sondon sed tiu estos aleatora kaj povus esti fine (iom) reduktita per pli profunda esploro. Ja cele al AA oni ne povas pridemandi centojn da presejoj kaj sendoservoj en dekoj da landoj.

La parto "prognozo" devus fiksi arbitrajn kriteriojn : neniu scias kiel evoluos la membraro, la kotizo-skemo, la kostoj de papero kaj preso, la kosto de ekspedo, la valuto-evoluo rilate al € (ĉefa valuto de UEA), ktp... Kaj pro tiu arbitreco donos nur indikojn.

Malgraŭ ĉiuj tiuj necertecoj avantaĝo estas ke eĉ por offset presado oni povas ŝanĝi relative facile pres- kaj ekspedolandon. Necesas tamen ĉiujare monitori la evoluon de la kostoj cele al eventuala profita ŝanĝo.

Kompreneble la AA rilate nur retan revuon estas pli facile realigebla. Sed tiam kial revuo kaj ne vera moderna dinamika retejo? Retejo povas enteni publikajn kontribuojn kaj partojn rezervitaj al pagantaj membroj.

Laŭ mi presita revuo - sed dika, impona kaj moderne aspekta - estas esenca parto de la komunikado de la asocio por revarbi eksmembrojn kaj montri al neesperantistoj la densecon de la esperanto fenomeno. Kompreneble la aperritmo estas diskutinda. Pli bone 4 dikaj kajeroj jare (+ 2 kromkajeroj kiel mi antaŭe sugestis) ol 10 magraj broŝuretoj.

Se mi povas disvolvi mian rezonadon ĝisfunde mi aldonus ke la 2 kromnumerojn mi presus en kvanto pli alta kaj sporade disdonus al aliĝintoj de diversaj esperanto-renkontiĝoj. Ja tiun publikon UEA devas varbi al aliĝo/re-aliĝo. Ekzemple unu jaron okaze de Arkones, la postan jaronde Itala Kongreso ktp. Tiel ke la homoj ne pensu ke ili ĉiam ricevos ĝin senpage. La rektan ĉeeston de UEA dum tiuj renkontiĝoj povus plenumi "UEA ambasadoroj", reto de varbantoj paralela al la deligita reto. Sed tiun temon ni iom skizis en raporto de IM-Membrokunveno okazinta en Berlino kaj aperinta en la lasta Ondo de Esperanto.

Amike,

Pascal

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jes oni elspezas multe por niaj revuoj (Esperanto+Kontakto), ĉefe por Esperanto. En si mem tio ne signifas ke estas tro, sed ke necesas bone analizi la aferon.

Malpli ol triono rilatas al la enhavo (redaktado, grafikaĵoj, enpaĝigo) 19000€. Ĉar la enhavo legeblas de ĉiuj membroj, tio estas ĉirkaŭ po 4€ por membro. Tio ŝajnas al mi sufiĉe normala. Kaj ĉar gravas pli riĉigi la produkton de legaĵoj i.a. por la reta revuo, mi opinias ke ne indas malgrandigi tiun parton de kostoj.

Pli ol du trionoj (40500€) de la elspezoj (presado, sendado) rilatas al la papera eldono. Ĉar tio estas servo por kiu membroj kiuj deziras tiun servon pagas aldonan sumon (30€) necesas kontroli la financan ekvilibron de tiu servo. La prezento de la buĝeto laŭ malnova sistemo (MA, MJ) ne helpas al tio. En la buĝeto indus apartigi la kotizojn kaj la aldonajn pagojn por paperaj servoj. Aperas tamen ke ekzistas tendenco al malkresko de "klientoj" por paperaj servoj. Kaj kiam oni legas rete, aŭ oni ne interesiĝas pri papera eldono aŭ oni volas aliajn paperajn servojn ol tia kiu ekzistis antaŭ la reta epoko.

Eble la papera eldono estas ankoraŭ finance en ekvilibro, tamen oni ne atendu krizon por pristudi evoluon kun pli ampleksa reta revuo kaj alia sistemo de papera eldono kiel skizis Dennis.

Ĝis,
DJ

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Leginte la multajn pledojn por nur elektronika versio de la revuo mi aldonas ĉi tie pripensindan opcion.

Evoluigi la retejon "revuo esperanto" al moderna novaĵretejo. La kompletajn artikolojn povus aliri nur la bazaj membroj de UEA. 4 foje jare (aŭ io simila) presi paperan revuon kiu konsistas el elekto de plej gravaj (aŭ plej longaj) artikoloj  kaj de speciale redaktitaj partoj.  Tio ebligas mastrumi la diversajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn de reta kaj papera informado. 

Tiel evoluis multaj gazetoj/asociaj bultenoj en la lastaj jaroj. Krome multiĝas la revuoj kiuj komenciĝis nur rete kaj poste ankaŭ (parte) aperis papere. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ĝenerale subtenas la lastan ideon de Filarete pri evoluo de la reta revuo Esperanto aŭ EsperantoRevuo (pli bone estus ke la vorto Esperanto aperu unue) al moderna novaĵretejo. Nun estas bona komenco, sed necesas plu iri antaŭen.

Necesas ke la retejo EsperantoRevuo estu ligita al ĝisdata bone funkcianta datumbazo de UEA. Ne estas serioze starigi apartan datumbazon por ĉiu servo (kiel ekz. por tiu ĉi forumo). Do necesas ke la projekto AKSO sukcesu!

Ĉu nur membroj rajtu legi la artikolojn? Mi tute ne certas. Anstataŭ limigi legadon de ne-membroj, eblus fojfoje peti registriĝojn de vizitantoj por ke ili almenaŭ fariĝu amikoj de Esperanto kaj eniru la datumbazon de UEA. Kaj fojfoje al amikoj de Esperanto (do al ne-membroj) aperigi anoncon por fariĝi membroj ke la leganto devus legi (kaj respondi mi fariĝas membroj tuj, mi fariĝas membroj poste, aŭ respondi unu/du demandojn pri UEA, do legi iom da reklamo por UEA) por plu legi la artikolojn. Tiel EsperantoRevuo fariĝu revuo de la tuta Esperantistaro (ĉiuj Esperantistoj rajtos legi EsperantoRevuon), kun UEA kiel kerno de la movado, kaj ni kreskigu kaj la unuan cirkon (amikoj de Esperanto), kaj la duan cirklon (la membroj). Ĝenerale por allogi homojn estas pli efike venigi ilin paŝon post paŝo: libera legado, instigo al registrado, instigo al membriĝo, kaj plua instigo ĝis kiam la homoj paŝas.

Pri papera revuo, la propono pri 4 numeroj jare povus esti bona solvo fronte al la daŭra falo de la kvanto de paperaj abonantoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

>Mi iam faris lingvan eraron, do mi estas tolerema pri aliaj.
Ian [Fantom]

Kara Ian, la diferenco inter Vi kaj Dima kun Anna kaj kun ilia AI-roboto estas en tio, ke ili triope estas la geredaktoroj de revuo "Esperanto", sed Vi ne estas. Ja revuo "Esperanto" estas la plej granda E-revuo en la mondo. Kaj estus tre grave, se gxi disvastigus modelan Esperanton inter la esperantistaro. Sed badauxrinde gxi disvastigas tute nemodelan Esperanton. :-(
Amike, Vladimir MININ

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

>Saluton! Mi naskiĝis kaj ĉiam loĝis en Rusio. Mi tre amas mian landon kaj opinias, ke mi estas patrioto de Rusio, en kiu mi loĝas. Sed min malkontentigas la “organizita Esperanto-movado” en mia lando.

Resaluton! Ankaux min malkontentigzs ["] la [...] organizita E-movado" en mia lando, kies plej rimarkebla reprezentanto estas gxuste vi. 😞

>Nun en la Esperanto-mondo okazas la senprecedenca grupo da eventoj, kiu nomiĝas MondaFest'.

'Senprecedenca' ne signifas pli allogan.
 
>Eble tio estas la plej granda okazaĵo en la historio de Esperanto dum la lastaj jardekoj.
Pro tio, ke en la rusia movado la informado lamas, malmultaj esperantistoj el Rusio, la naskiĝŝtato de Esperanto, partoprenas en ĝi. Ni spertis tion dum la lastaj monatoj pesone,  partoprenante dekojn da virtualaj eventoj, se vin interesas, mi povas doni la statistikon.

Malmultaj e-istoj el Rusio partoprenas, cxar tiuj eventoj ne interesas ilin. Ekzemple min.

>MondaFest' havas multajn eventojn, al kiuj eblas aliĝi ankaŭ senpage (ekzemple, al la ILEI-kongreso “VEKI”).
Por partopreni la ĉefan Esperanto-eventon de la somero (VK), necesas pagi nur 14 eŭrojn, kio inkluzivas ankaŭ la membrecon en UEA, revuojn,

Mi jam pagis por 2020, sed mi ne volas partopreni. 😞

> grandan rabaton por la kongreso en 2021 ktp. 

Tiu kotizo ne inkludas rabaton por kongreso en 2021...

>Se vi estas la individua membro de UEA - tute senpage. Se vi petos la membrecon pere de la fondaĵo Canuto, vi povas tion fari senpage.
Mi estas malriĉa homo kaj mi kolektas nun monon por aĉeti novajn botojn (malmultekostajn). 

Cxu vi marsxos en botoj dum varma somero?

>Sed mi faras la specialan oferton: por la unuaj 3 homoj, kiuj skribos al mi persone, kiuj aliĝos al UEA el Rusio post tiu mesaĝo (kaj samtempe al la Virtuala Kongreso (https://vk.mondafest.net/)) mi pagos la aliĝon kaj la partoprenon el mia propra poŝo.

La cxefa kauxzo de mia nepartopreno estas en tio, ke en UEA estas severa cenzurado: multaj miaj leteroj en UEA-dissendolistoj ne aperas. Ankaux via revuo "Esperanto" estas severe cenzurata: CXIUJ miaj kontribuajxoj ne aperas. Vi vocxdonis kontraux mi kaj forcenzuris min en socia reto "VKontakte" en grupoj "Esperanto Parolata" kaj "Эсперанто/Esperanto". Ankaux en la dissendolistoj de Rusia Esperantista Unio (REU) multaj miaj leteroj estas forcenzurataj. REU estas kolektiva membro de UEA. Mi timas, ke ankaux en la proponataj far vi E-eventoj okazos severa cenzurado. Tial mi rezignas partopreni.

>Esperante, ke en Rusio Esperanto ankoraŭ vivas, 

Esperante, ke en Rusio Esperanto vivos malgraux [Nomo forigita. Nia forumo bedaŭrinde ne disponas pri la kapacito prilabori pripersonajn demandojn.]
Vladimir MININ 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Cxar cxiuj dissendolistoj en [...@yahoogroups.com] estos neniigitaj gxis la fino de novembro 2020, mi kreis novan modernan E-dissendoliston [esperanto-rus@googlegroups.com], kiu funkcios anstataux gxisnuna [esperanto-rus] en 'yahoo' kaj dauxrigos la 18-jarajn tradiciojn de libero kaj sendependeco en la E-mondo.
Por aligxi bv sendi private al mi vian elektronikan adreson.
Amike, Vladimir MININ 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.