Salti al enhavo
Eduardo I. Iriarte Gahete

"Recommend"

Rekomendataj afiŝoj

Mi tre ĝojas, ke Eduardo ekis ĉi tiun fadenon, kaj ke li donis fruktodonan komenton pri ekster-esperantaj vortoj en la retejo.  Aliaj partoprenantoj de la Forumo ankoraŭ ne vidis ĉi tiun subkategorion kaj en la lastaj tagoj mismetis siajn bonajn komentojn aliloke, en aliajn kategoriojn.

Nu estus bonege se unu, du, tri aŭ pli da homoj ie en Esperantujo sidos iom longe ĉe siaj komputiloj kaj provos eniri ĉiajn kaj ĉiujn partojn de ĉi tiu retejo, esplorante, serĉante, ĉasante la neesperantajn partojn, kaj poste raporti ĈI TIE, kiel Eduardo, donante eble iom listigo-maniere, siajn trovojn. 

Se Eduardo mem trovos pliajn anglajn partetojn des pli bone.  Kaj mi esperas, ke al administrantaoj legos tiajn komentojn kaj REAGOS.  Rapida reago en ĉi tia okazo gravas por bona komunikado.

Mi ne estas ekstrema lingvo-puristo, tamen mi ne toleras ekaperon de gitaro en la simfonioj de Betoveno, nek de violono en manoj de Mick Jagger, en la muziko de la Rolling Stones.  Similan penson mi havas por la angla en Esperanto kaj inverse.

Amike,

Dennis Keefe

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Fakte, mi renkontis du-tri pliajn ĉe la maldekstra randa langeto "Administri blokojn":

image.png.bee762358ad9f212df50fe8cf5d58da6.png

image.png.75658f934882129c6f9e9719599c0d22.png

Ĝis nun, ŝajnas al mi, ke oni faris bonegan tradukan laboron por tiu ĉi forumo (gratulon!). Espereble, kiam finiĝos la provan fazon, la interfaco estos (preskaŭ) 100% tradukita, por tiel doni bonan impreson al la ĝenerala esperantistaro. Antaŭen!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon, @Eduardo I. Iriarte Gahete. Fakte la kerna problemo estas, ke iu senintence (?) aldonis vin en administran grupon! En la realo, ne gravas al mi, ke kiel administranto mi vidas anglaĵojn. Mi ne volus, ekzemple, devi traduki erarmesaĝojn en Esperanto. Sed mi tute ne volas, ke normalaj membroj vidu mian denaskan lingvon.

Reage mi forigis vin de la administra grupo :)

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 2 minutoj, Eduardo I. Iriarte Gahete diris:

Bonege, dankon, Tim, tio ja klarigas la aferon! 😉

Mi poste tradukis la frazon ĉiaokaze, kiam mi konstatis, ke pluraj homoj ja rajtas vidi ĝin krom mi. Dankon pro la atentigo :)

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.