Salti al enhavo
DidierJanot

Kiuj estas la uzantoj de la forumo

Rekomendataj afiŝoj

Je 2019-7-24 at 11:16, DidierJanot diris:

utilus ke uzantoj uzu veran nomon

Ĉu uzanto eblas ŝanĝi sian propran uzantnomon? (Ŝajnas ke ne.)

Mi estas Raphael (Rafaelo), kaj rete mi kutime havas la uzantnomo "das-g", do ankaŭ ĉi tie.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi estas Stella Lindblom, filino al Roland Lindblom kiun kelkaj el vi supozeble konis. Li fariĝis honora membro de UEA en 2013, sed forpasis en 2016. Mia patrino estas Anita Dagmarsdotter kiu ankaŭ dum sia tuta vivo laboris por Esperanto kaj UEA, fojfoja komitatano kiu interalie helpis la Afrikan movadon kune kun Hans Bakker kaj antaŭ multaj jaroj interesiĝis pri la Virina Agado.

Mi aktivas en la Sveda Esperantofederacio (SEF), kie mi estis estrarano sed nuntempe "nur" estas respondanto pri komputilaĵoj kaj organizada subteno kaj evoluigo. En mia junaĝo mi estis estrarano en la junula organizo de Svedio kaj ankaŭ instigis kaj gvidis la laboron de komuna gazeto por la Nordiaj junularaj organizoj en la 80aj jaroj. En 2012 mi transprenis la rolon kiel oficiala traduka estro por la komputila platformo Joomla, de Cindy McKee el Usono. Joomla estas konsiderata la tria plej granda platformo por retejoj en la mondo.

Pluraj individuoj en la movado bone scias kiu mi estas. Ekz. Mark Fettes, Stefan MacGill, Loes Demmendal, Osmo Buller, Amri Wandel kaj aliaj en la "malnova gardistaro". Amri fakte vartis min dum iu aranĝo kiam mi estis infano.

Bedaŭrinde mi ne estas 100% denaska esperantistino, ĉar miaj gepatroj estis avertitaj ne instrui du lingvojn al mi. Stulta (socialisma?) ideo dum la 60aj jaroj, ke infanoj nur povas lerni unu lingvon. Sed ili ofte uzis Esperanton hejme kaj mi ensuĉis ĝin kaj bone komprenis, kvankam mi ne lerte povis esprimi min. Do, mi neniam studis Esperanton, nur uzas ĝin. Mi faras lingvajn erarojn kaj fakte pli komforte uzas la anglan skribe, kvankam mi pli komforte parolas Esperanton ol la angla.

Redaktite de Stella
  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Aldone, mi konsentas kun Didier Janot ke la korektaj plenaj nomoj estus uzataj en tia ĉi forumo.

En la retejo de SEF (intere.se) ni postulas tion. Ni nomas nian forumejon Konstanta Kongreso, kaj en kongresoj oni uzas siajn proprajn nomojn.

Kvankam, aliĝinte al tiu ĉi forumo, tio ne estis postulo kaj mi prove elektis nur Stella kaj tio estis akceptita ĉar mi estis frua elektante uzantnomon, mi supozas.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton!

Mi nomiĝas Juha Metsäkallas. Mi ne certas, kio povus esti mia Esperanta kromnomo, eble "Metsiso", kiu bazas sur mia finnalingva kromnomo.

Mi estas membro de Esperanta Societo en Turku (EST) en Turku, Finnlando, kaj de Esperanta Asocio de Finnlando (EAF).

Profesie mi estas komputila spesialisto, nuntempe dungita por subteni servilojn. Hobie mi mastrumas kelkajn retejojn, el kiuj taŭgas mencii ĉi tie Finnan babilejon, babilejo por finnalingvaj esperantistoj.

Krom Finna babilejo mi estas aktiva en Lernu kaj Nubo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton,

la nomon FraLi mi ricevis de Esperanto-amikoj 1976, ĉar tiam mia nomo estis Frank Lilleike. Kiam mi edziĝis mi alorenis la familian nomon Merla de mia tiama edzino.

Vi povas legi pri mi en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla.

Mia persona retejo estas: frali.net. Mia klubo estas en la norda erikejo, Germanio: ene.frali.net.

esperantakunfarejo.jpg.58f4eeac61853f6f898df1d686f6a337.jpg

Redaktite de FraLi

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Cxar cxiuj dissendolistoj en [...@yahoogroups.com] estos neniigitaj gxis la fino de novembro 2020, mi kreis novan modernan E-dissendoliston [esperanto-rus@googlegroups.com], kiu funkcios anstataux gxisnuna [esperanto-rus] en 'yahoo' kaj dauxrigos la 18-jarajn tradiciojn de libero kaj sendependeco en la E-mondo.
Por aligxi bv sendi private al mi vian elektronikan adreson.
Amike, Vladimir MININ 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.