Salti al enhavo
Emilio Cid

Filmado de la kongreso

Rekomendataj afiŝoj

En la Komitata Forumo pri Komunumo (ĵaŭdo, 2019-07-25) estas rekomendo por kolekti ideojn pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj, inkluzive de disponeblo de liberaj spacoj, daŭripoveco, reta (kaj almenaŭ parte tuja) elsendo, kun klaraj mezuriloj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 16 minutoj, Nathalie kesler-Oh So Yun diris:

 

Saluton al cxiuj 

Mi tre gxojas pri legado de peto pri viglaj elsendoj sur fejcbuko kaj mi jxus eldonis proponon sur la Saltejo de UK Lahtio.

Mi provas krei seriozan teamon por venonta jaro pri filmagxo de la plej multaj eventoj kiuj okazos en Kanado. 

Metodo mi proponas = trovi responsulojn por cxiu loko kaj trejni antaue cxiu volontulo teknike kaj cxiu tage dum la UK labori kune por posti la filmojn rapide sur retejo de UEA kaj aliaj retejoj...


Cxu vi povas publikigi cxi-tekston : 


Titolo = Propono filmi ĉion dum UK


Ĉi-jare ne multe da esperantistoj filmis la diversajn programerojn de UK. Mia plano estas, ke venontjare ĉio estu filmita. 


Ĝis tiam, oni almenaŭ kolektu la faritajn filmojn por prezento en Jutubo. Kelkajn mi jam afiŝis en la jutuba kanalo de mia asocio Pangee NRO. Do mi povos sendi la ligojn se vi ne trovos ilin... al iu ajn, kiu deziros reklami en sia propra retejo.


La fina celo estos post ĉiu evento enretigi filmon, eĉ se ne profesian, filmitan per poŝtelefono. La plej bona kvalito estas pli bone kompreneble...


Se vi bezonos helpon, bonvolu kontakti min aux TEĴA (asocio de jxurnalistoj: Alfred Schubert) kun kiu ni komencas kolekti la filmojn aŭ filmetojn


Dankon al ĉiuj, kiuj pretos kontribui: dankos vin ankaŭ tiuj, kiuj ne povos ĉeesti UK kaj ĝuos viajn filmojn. Bonolu sendi al mi viajn nomon kaj adreson, por ke mi povu kunordigi la aferon. 


Amike


Nathalie Kesler = OH So Yun

Fondinto de pangeo (pangee.org) 

KN 630

Karaj

La unuaj yutubaj ligiloj mi faris dum UK de Lahtio...

Mi sendos la aliajn iom post iom...

https://youtu.be/plzm7tcfByA = akademio de Esperanto 

https://youtu.be/uSrMVIywutc : gxojo société Zamenhov


https://youtu.be/tHP358smv-s = transdono societo Zamenhov 


https://youtu.be/YHFX_af-iO8 = komitato presentas sin parto3


https://youtu.be/dPo31d7pLuI = komitato sin prezentas parto 2


https://youtu.be/6wT8ABB3d6k = komitato prezentas sin 1

KOngresa balo = https://youtu.be/49cdoH8MdcU


https://youtu.be/pjDOBx2gUAY = balo 2019


https://youtu.be/D5Ad-DeJuNw komitato de UEA lundon 


https://youtu.be/QRU0pjOlHFc komenco de la komitato lundon


https://youtu.be/VDx8lUiwPsY internacia vespero inauxguro


https://youtu.be/w1_x24fCMN8 teatro

  • Ŝati 2
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kursojn de Duolingo, Lernu kaj Lingvo-Studio finis kaj finas plurdek mil homoj, kiuj neniam partoprenis UK-n, IJK-n aŭ aliajn E-aranĝojn. Ili estas komputilemaj kaj interretemaj homoj, ili estas potencialaj partoprenantoj de la movado kaj de la kongresoj – kondiĉe, ke ni sukcesas veki ilian interesiĝon.

Mi pensas, ke en la komenco oni ne devas vive elsendi ĉion, sed oni devas difini la celgrupojn. 

  1. Por novuloj, potencialaj ontaj partoprenontoj indas okupiĝi pri kelkaj interesaj kunvenoj (koncertoj, aŭtoraj prezentoj, fakaj asocioj, licitado, ktp) - kiuj cetere eble povas poste pozitive efiki ankaŭ al la Libroservo...
  2. Aktivulojn verŝajne plej interesas movadaj kunvenoj.
  3. Inaŭguro kaj aliaj solenaj eventoj - krom la fizikaj ĉeestantoj - kortuŝas ĉefe la malnovajn, tradiciajn partoprenantojn, kaj eble povas servi iomete kiel pretekstoj por ekstera informado.

Mi ne vidas nunan bezonon pri profesinivela elsendado, ankaŭ la bonkvalita amatora elsendo (kun solvo de la mikrofona problemo) povas doni kontentigan rezulton. En plej simpla maniero por tio estas bezonata iu mezkategoria poŝtelefono, stativo, ekstera drata mikrofono kun adaptilo, kaj kurentokablo. La bazajn kameraistajn konojn oni povas ellerni reale dum mallonga tempo.

Por pli bonkvalitaj kaj studiecaj elsendoj oni povas uzi tek-komputilon, kiu povas akcepti lokajn fluojn de pluraj poŝtelefonoj. Eblaj programoj: OBS por Win-10 kaj IP Webkam por androidoj. (Mi povas kaj pretas pli detale klarigi, se necese.)

La elsendado povas realiĝi en Youtube, Facebook, Twitch, Mixer, ktp – ĉiuj ebligas senpagan kaj senliman distribuadon.

Ŝlosila demando de la tuto estas la diskonigo, kaj anticipa reklamado de la elsendado, por ke la elsendojn spektu kiel eble plej multaj homoj. 



 

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Certe UEA aŭ la LKK devas organizi kaj realigi profesiaj vivaj elsendoj ke la Universalaj Kongresoj almenaŭ, de la ĉefaj programeroj, precipe pro la sekvaj kialoj:

1) Multaj esperantistoj ŝatus partopreni en la Universalaj Kongresoj, tamen ne povas fari tion pro manko da financaj kondiĉoj, pere de la vivaj elsendoj ili povos iamaniere partopreni samtempe kaj senti sin kiel vera membro de la e-movado;

2) Fari vivaj elsendoj nuntempe pere de YouTube estas simpla kaj ne multekosta afero. Malgrandaj organizoj faras tion ĉiutage, eĉ se UEA pagos profesia teknikisto aŭ entrepreno rilate al tia servo, certe ne multe elspezos;

3) Viva elsendado ankaŭ estas ilo por la disvastigado de Esperanto! Pere de ĝi ni povas montri la uzadon de la lingvo kaj ĝian glatan funkciadon ene de internaciaj eventoj;

4) Certe tiu elspezo estas multe pli bezonata rilate la la organizado de la UK ol diversaj aliaj kaj certe fariĝos proftdona al la movado;

5)  Eĉ malgrandaj asocioj en malriĉaj landoj nuntempe ordinare elsendas vive viajn eventojn postulante nenia pago por tio, farante tion nur por la disvastigado de ĝiaj aktvecoj. Certe UEA elspezus malgrandan sumon por fari tion kompare al diversaj aliaj ordinaraj elspezoj! Tiu elsendado estas investo en la plej signifa misio de UEA, nome: la disvastigado de la lingvo!

6) Tiaj vivaj elsendoj povas esti tre efikaj reklamiloj kaj varbiloj por instigi al partopreno en ontaj UK-j; (teksto de Szilvási László)

7) Tre multaj homoj havas nenian, aŭ tute falsan imagon pri UK-j (kaj IJK-j). La vivaj elsendoj tute ne anstataŭas la personan ĉeeston, sed povas montri la lokan etoson, la cirkonstancojn, la lokan programojn - do povas funkcii kiel allogiloj por sekvafoje persone ĉeesti la kongreson. La vivaj elsendoj estas tute malsamaj ol la registritaj videaj filmoj, ja ili donas la psikan senton de persona ĉeesto. (teksto de Szilvási László);

8 ) La vivaj lokaj elsendoj estas (povas esti) bonaj periloj por movada kulturo, aliflanke ili estas (povus esti) tre malmultekostaj reklamaj rimedoj. Ĝuste pro tio ĝi devus esti tasko de KKS kaj LKK. (teksto de Szilvási László);

9) Vivaj elsendoj realigitaj de kelkaj esperantistoj ordinare ne atingas pli vastan publikon pro manko de oficialia rekono, antaŭa planado kaj manko de antaŭa disvastigado de tiaj realigotaj vivaj elsendoj, tiamaniere evidentiĝas ke UEA organizos oficiale tia servo kaj anoncos ĝin kaj ĝia, programitaj, vivaj, elendoj, pere de ĝiaj oficialaj komunikoj;

10) Ne estas korekta la timo ke  vive elsendante la kongreso venus mapli da homoj persone, male, se al la forerestantoj plaĉas kion ili vidas ili havus pli da motivo venontfoje mem partopreni (teksto de Sandor Hideg); 

11)  Estas grava la vartado de komuna sento, kial oni sentu sin apartenanta al iu amikaro, se ne vidas kio okazas en tiu rondo? (Statuto de UEA 3.(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco (teksto de Sandor Hideg); 

Espereble tiaj argumentoj povus konvinki la estraro de UEA pri la urĝa neceso de fari vivaj elsendoj de la programeroj de UK!

 

 

  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Verŝajne dependas de la celo kaj eventualaj "avantaĝoj" de la realtempa elsendo. Ĉu ĝi celas propagandi la kongreson kaj UEA agadon al esperantistoj kiuj jam konas ĝin? Estos kontentigi membrojn kiuj pagas sed ne havas monon por ĉeesti la kongreson? Realtempaj elsendoj pozitivas kiam propagandas la tujan agadon por retemuloj, plimultfoje. Ĉu estas informoj pri pasintaj realtempaj elsendoj de UEA aranĝoj, kaj kiom da homoj spektis ĝin? Se la spektantaro estas modesta, realtempa elsendo ne pli valoras ol filmado kaj postkongresa jutubigo. 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 2 horoj, Emilio Cid diris:

En la Komitata Forumo pri Komunumo (ĵaŭdo, 2019-07-25) estas rekomendo por kolekti ideojn pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj, inkluzive de disponeblo de liberaj spacoj, daŭripoveco, reta (kaj almenaŭ parte tuja) elsendo, kun klaraj mezuriloj.

 

Saluton al cxiuj 

Mi tre gxojas pri legado de peto pri viglaj elsendoj sur fejcbuko kaj mi jxus eldonis proponon sur la Saltejo de UK Lahtio.

Mi provas krei seriozan teamon por venonta jaro pri filmagxo de la plej multaj eventoj kiuj okazos en Kanado. 

Metodo mi proponas = trovi respondeculojn por cxiuj lokoj kaj trejni antaue cxiun volontulon teknike kaj cxiu tage dum la UK labori kune por afiŝi la filmojn rapide sur retejo de UEA kaj aliaj retejoj...


Cxu vi povas publikigi cxi-tekston : 


Titolo = Propono filmi ĉion dum UK


Ĉi-jare ne multe da esperantistoj filmis la diversajn programerojn de UK. Mia plano estas, ke venontjare ĉio estu filmita. 


Ĝis tiam, oni almenaŭ kolektu la faritajn filmojn por prezento en Jutubo. Kelkajn mi jam afiŝis en la jutuba kanalo de mia asocio Pangee NRO. Do mi povos sendi la ligojn se vi ne trovos ilin... al iu ajn, kiu deziros reklami en sia propra retejo.


La fina celo estos post ĉiu evento enretigi filmon, eĉ se ne profesian, filmitan per poŝtelefono. La plej bona kvalito estas pli bone kompreneble...


Se vi bezonos helpon, bonvolu kontakti min aux TEĴA (asocio de jxurnalistoj: Alfred Schubert) kun kiu ni komencas kolekti la filmojn aŭ filmetojn


Dankon al ĉiuj, kiuj pretos kontribui: dankos vin ankaŭ tiuj, kiuj ne povos ĉeesti UK kaj ĝuos viajn filmojn. Bonolu sendi al mi viajn nomon kaj adreson, por ke mi povu kunordigi la aferon. 


Amike


Nathalie Kesler = OH So Yun

Fondinto de pangeo (pangee.org) 

KN 630

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 29 minutoj, Alex Cesario diris:

 Espereble tiaj argumentoj povus konvinki la estraro de UEA pri la urĝa neceso de fari vivaj elsendoj de la programeroj de UK!

Koran dankon Alex pro tio ke vi resumis la ĉefajn ideojn de la diskuto en Facebook.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 11 minutoj, Nathalie kesler-Oh So Yun diris:

Do per kiuj iloj ? 

Tviteron ? Fejsbukon mi provis kaj la tujaj elsendoj estas limigitaj por nur kelkaj sekundoj aux minutoj...

https://twitter.com/i/broadcasts/1vOxwqkDDbMGB

Tion mi provis ...ekzemple...sed mi rezignis...poste mi sendis ligon al mia listo messenger kaj pluraj esperantistoj ne cxeestantoj dankis min !!!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi logxas en Parizo en Francio

Bezonas homojn kiujn bone konas teknikajn ilojn pri sociaj retkanaloj ...

Jam mi kolektas filmojn de cxi jare UK kaj multe da demandoj mi mem havas.

- Cxu iu responsulo devas kontroli la enhavon de la filmoj antaux publikigi rete yutube ? Cxar estas pli facile ke la diversaj filmistoj sendu nur la ligilojn post alsxuto sur yutubo anstataux sendi pezajn filmojn...ankaux ni dividas la laboron kiu estas tre longa pri la alsxulto....

- Cxu ni devas miksi kaj labori sur la filmoj por transxi aux kunigi filmetojn ?

- Kiel instrui kaj trejni pri retiloj ? Skribi gvidlibron ? 

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mia persona opinio:

Estus bele se oni povus filmi ĉion. Sed oni tamen devas konsideri, ke ne ĉiu programeto estas malfermita al la publiko. Kiam staras ke estas fermita kunsido aŭ kunveno oni ankaŭ laŭ mi ne rajtas filmi. Mi pensas ke oni devas unue certigi la filmadon de la plej gravaj aferoj (tion oni devas difini). 

Mi pretas fari proponon pri tio, basita laŭ la programo de la UK Lahtio, sed mi konsideras ke ĝi devas esti prezentita, kiam la organiza grupo estos kreita.

La filmado estas unu afero kaj la postlaborado de la filmoj alia afero. La postlaboro de tiuj filmoj ĉefe de tiuj kiuj eventuale bezonus se eblos de du kameraoj por havi pli bonan registradon (laŭ mi ekzemple fermo kaj malfermo, nacia, internacia vespero, ktp ) bezonas konon kaj tempon. Persone mi opinias ke ĉiuj filmoj , profesie a ne profesie devus esti aranĝitaj laŭ bezono kaj eblo antaŭ ol ili estos metitaj en la reto. Mi opinias ke la UK estas la plej grava evento en Esperantujo kaj devus esti bone montrata. La filmoj ne devas nepre esti profesie faritaj sed montreblaj, konsiderante la gravecon de la evento.

Mi ne volas nur doni mian opinion, sed volas konfirmi mian deziron aktive esti parto de tiu projekto.

Kaj mi ŝatus ke tiuj kiuj deziras ankaŭ partopreni en ĝi, anoncu tion.

Redaktite de Nelida
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kie trovi kaj kiel diskonigi la aktualajn vivajn elsendojn?

Estas ĝojige, ke pli kaj pli da homoj decidas parte aŭ plene elsendi iujn programerojn de Esperanto-renkontiĝoj - kaj samtempe leviĝas la demando: kiel ekscii pri tiuj elsendoj? Iuj elsendas en Youtube-kanalo, aliaj en Twitch, kaj triaj en diversaj lokoj en Facebook (propra paĝo aŭ iu fejsbuka grupo).

Por helpi trovi tiujn vivajn elsendojn, kaj samtempe kreskigi la spektulan publikon de la elsendoj, mi kreis tiucelan fejsbukan grupon "Vivaj elsendoj en Esperanto", troveblan ĉe https://www.facebook.com/groups/381665636084382/ 

  • Se vi ekscias pri rekta, viva elsendo en interreto en Esperanto, mesaĝu ĉi tie ĝian retan adreson (FB-grupo, aŭ persona paĝo, aŭ Jutuba elsendo, ktp.)
  • Se vi ekscias ĉi tie pri nova viva elsendo, informu pri ĝi en via loka, landa aŭ ŝatata FB-grupo, aŭ alia informkanalo.
  • Vi povas fari vivan elsendon ankaŭ rekte en ĉi tiu grupo, vi certe atingos vastan publikon.

La ekzisto de tiu ĉi inform-cela FB-grupo neniel influas aliajn terenojn de redaktita filmado. Mi estus danka pro diskonigo kaj utiligo de tiu nova inform-kanalo.

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ unu horo, Alex Cesario diris:

Certe UEA aŭ la LKK devas organizi kaj realigi profesiaj vivaj elsendoj ke la Universalaj Kongresoj almenaŭ, de la ĉefaj programeroj, precipe pro la sekvaj kialoj:

1) Multaj esperantistoj ŝatus partopreni en la Universalaj Kongresoj, tamen ne povas fari tion pro manko da financaj kondiĉoj, pere de la vivaj elsendoj ili povos iamaniere partopreni samtempe kaj senti sin kiel vera membro de la e-movado;

2) Fari vivaj elsendoj nuntempe pere de YouTube estas simpla kaj ne multekosta afero. Malgrandaj organizoj faras tion ĉiutage, eĉ se UEA pagos profesia teknikisto aŭ entrepreno rilate al tia servo, certe ne multe elspezos;

3) Viva elsendado ankaŭ estas ilo por la disvastigado de Esperanto! Pere de ĝi ni povas montri la uzadon de la lingvo kaj ĝian glatan funkciadon ene de internaciaj eventoj;

4) Certe tiu elspezo estas multe pli bezonata rilate la la organizado de la UK ol diversaj aliaj kaj certe fariĝos proftdona al la movado;

5)  Eĉ malgrandaj asocioj en malriĉaj landoj nuntempe ordinare elsendas vive viajn eventojn postulante nenia pago por tio, farante tion nur por la disvastigado de ĝiaj aktvecoj. Certe UEA elspezus malgrandan sumon por fari tion kompare al diversaj aliaj ordinaraj elspezoj! Tiu elsendado estas investo en la plej signifa misio de UEA, nome: la disvastigado de la lingvo!

6) Tiaj vivaj elsendoj povas esti tre efikaj reklamiloj kaj varbiloj por instigi al partopreno en ontaj UK-j; (teksto de Szilvási László)

7) Tre multaj homoj havas nenian, aŭ tute falsan imagon pri UK-j (kaj IJK-j). La vivaj elsendoj tute ne anstataŭas la personan ĉeeston, sed povas montri la lokan etoson, la cirkonstancojn, la lokan programojn - do povas funkcii kiel allogiloj por sekvafoje persone ĉeesti la kongreson. La vivaj elsendoj estas tute malsamaj ol la registritaj videaj filmoj, ja ili donas la psikan senton de persona ĉeesto. (teksto de Szilvási László);

8 ) La vivaj lokaj elsendoj estas (povas esti) bonaj periloj por movada kulturo, aliflanke ili estas (povus esti) tre malmultekostaj reklamaj rimedoj. Ĝuste pro tio ĝi devus esti tasko de KKS kaj LKK. (teksto de Szilvási László);

9) Vivaj elsendoj realigitaj de kelkaj esperantistoj ordinare ne atingas pli vastan publikon pro manko de oficialia rekono, antaŭa planado kaj manko de antaŭa disvastigado de tiaj realigotaj vivaj elsendoj, tiamaniere evidentiĝas ke UEA organizos oficiale tia servo kaj anoncos ĝin kaj ĝia, programitaj, vivaj, elendoj, pere de ĝiaj oficialaj komunikoj;

10) Ne estas korekta la timo ke  vive elsendante la kongreso venus mapli da homoj persone, male, se al la forerestantoj plaĉas kion ili vidas ili havus pli da motivo venontfoje mem partopreni (teksto de Sandor Hideg); 

11)  Estas grava la vartado de komuna sento, kial oni sentu sin apartenanta al iu amikaro, se ne vidas kio okazas en tiu rondo? (Statuto de UEA 3.(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco (teksto de Sandor Hideg); 

Espereble tiaj argumentoj povus konvinki la estraro de UEA pri la urĝa neceso de fari vivaj elsendoj de la programeroj de UK!

 

 

Do per kiuj iloj ? 

Tviteron ? Fejsbukon mi provis kaj la tujaj elsendoj estas limigitaj por nur kelkaj sekundoj aux minutoj...

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 1 horo, Nelida diris:

Estus bele se oni povus filmi ĉion. Sed oni tamen devas konsideri, ke ne ĉiu programeto estas malfermita al la publiko. Kiam staras ke estas fermita kunsido aŭ kunveno oni ankaŭ laŭ mi ne rajtas filmi. Mi pensas ke oni devas unue certigi la filmadon de la plej gravaj aferoj (tion oni devas difini). 

Mi multe preferas spekti filmon zorge redaktita, kiel vi faras, sed mi scias, ke tre malmultaj kapablos tiel fari.  Precipe vi, kiu kapablas redakti ilin dum la kongreso, dum aliaj filmistoj prezentis siajn filmojn post monatoj.   

Sed estas ankaŭ homoj, kiuj volas spekti ĉion, ne nur resumon.   Por tiuj homoj, estus pli interese vivaj elsendoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Emilio: Mia komento entute ne rilatas al la vivaj elsendoj. Mi volis nur komenti la komentaron de Nathalie pri filmi ĉion dum la kongreso. Tio ne rilatas al vivaj elsendoj. Certe vivaj elsendoj estus mirinde! Pro tio mi atentigis vin pri la mikso inter du temoj tute malsamaj sub la sama titolo char tio kreas konfuzon. 
Venonta komentaro mi atentos pri mencii unue al kiuj komento rilatas la mia.

 

Redaktite de Nelida

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 19 horoj, Nelida diris:

Emilio: Mia komento entute ne rilatas al la vivaj elsendoj. Tio ne rilatas al vivaj elsendoj. Certe vivaj elsendoj estus mirinde! Pro tio mi atentigis vin pri la mikso inter du temoj tute malsamaj sub la sama titolo char tio kreas konfuzon. 

Mi bone komprenis vian celon, ĉar mi konas vian laboron.  Mi kreis la fadenon surbaze de la rekomendo de la Komitata Forumo pri Komunumo, kiu mencias ĝenerale kaj filmadon kaj vivan elsendon.  Ĉi tie ni komencas diskuti ĝenerale pri filmado, sed kiam la diskuto estos pli matura, certe ni devos dividi inter malsamaj kategorioj.   

EKZEMPLOJ PRI KELKAJ DIVERSTIPAJ FILMADO

1 Filmo de prelegoj kun posta redakto, kun aldono de lumbildoj aŭ/kaj eventuale pli ol unu filmilo.

 

2 Filmado pri ĝeneralaj aspektoj de kongreso

 

3 - Volontula, sed profesia nivela filmo 

 

4 - Profesia pagata filmo de film-teamo

 

5 - Viva elsendo 

 

 

 

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Panchjo sendis tion

 

------------------ 原始邮件 ------------------
发件人: "我自己的邮箱"<1418167168@qq.com>;
发送时间: 2019年8月8日(星期四) 晚上10:03
收件人: "Contact"<Contact@pangee.org>;
抄送: "mzboya"<mzboya@126.com>;
主题: Fw: VID_20190725_160444
 
 
 
 
---Original---
From: "潘忠武"<1418167168@qq.com>
Date: Tue, Aug 6, 2019 00:50 AM
To: "Contact"<Contact@pangee.org>;
Subject: VID_20190725_160444
 
Kara Nathalie,
        Ege pardonon ke mi sendas al vi la filmon malfrue. 
        Estis longa vojaĝo kaj ege laca. 
Amike
Panchjo. 
 
icon_att.gif从QQ邮箱发来的超大附件
fu_mp4.gif
VID_20190725_160444.mp4 (288.58M, 2019年09月04日 23:32 到期)
进入下载页面
fu_mp4.gif
VID_20190725_160700.mp4 (145.50M, 2019年09月04日 23:35 到期)
进入下载页面
fu_mp4.gif
VID_20190725_161422.mp4 (429.50M, 2019年09月04日 23:36 到期)
进入下载页面
fu_mp4.gif
VID_20190725_162919.mp4 (988.60M, 2019年09月04日 23:36 到期)

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.