Salti al enhavo
Grosjean Mireille

AMO en la 7-a Afrika Kongreso. Temo EKSTERAJ RILATOJ

Rekomendataj afiŝoj

SALUTON!

mi estas Mireille Grosjean. Mi partoprenos la kongreson en Bujumbura kaj prezentos du partojn de tiu AMOseminario.

unu rilatos al miaj spertoj kiel delegito de UEA che UN en Ghenevo.

unu rilatos al kiel verki gazetaran komunikon, kiel alparoli ministron. Grupa laboro.

kiu kunlaboros kun mi en tiu AMO seminario?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton, Mirejo! Ankaŭ mi ĉeestos la 7-an AKE en Buĵumburo. Kiel Vicprezidanto de UEA kaj respondeca pri la fako Eksteraj Rilatoj en la Asocio, mi ne nur gratulas pro la AMO-seminario sub la temo Eksteraj Rilatoj kiel ankaŭ ŝatus kontribui. Mi havas kiel personajn spertojn pri ER:

- Platformo IKRJO, kiu kunigas internaciajn junularajn organizojn kaj funkcias kiel la pertanto inter la junularaj internaciaj organizoj kaj UN/Unesko (mi kunlaboris por la enirigo de TEJO en ties gvida organo, la "Taskforto" kaj me reprezentis TEJO-n tie dum 2014-2015);

- Celoj por Daŭripova Evoluigo: mi laboris kadre de IKRJO kaj reprezentante TEJO-n pri la rigardo de la junularoj pri CDE, kies lanĉon mi ĉeestis en novembro/2015 en Novjorko, kadre de nia jara kunsido de IKRJO; ĉi-jare UEA ekhavos firman laborplanojn pri la CDE kaj estios grave ankaŭ prezenti tion kaj kion faras la E-movadon tiucele;

  - Fine mi povas prezenti la agadon de UEA pri ER, la staton de nia reprezentantaron, la  KERnaj urboj por UEA rilate UN-Uneskon kaj planojn tiurilatajn,

Ĉu Jeremie, estrarano respondeca pri Kapabligo kaj Afriko, sekvas tiun ĉi-fadenon? Mi ĉiel ajn invitos lin legi.

Estos grave informi al interesatoj kunlabori kun la 54-a AMO-Seminario, kiam ĝuste ĝi okazos kaj por kiom longe oni planas ĝian programon.

Kore, F. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi vere ĝojas pri la eblo de forta kunlaboro inter kompetentuloj por realigi la AMo-seminarion okaze de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto fine de la jaro, kaj ke kunlaboros en tio gvidaj reprezentantoj de UEA kaj ILEI.  Gravas ĝia internacieco kaj la okazo por diskuti estontajn agadojn por la Movado en Afriko.  Mi ankaŭ dankas la koincidon de la temo Verdigo de la kontinento afrika ne nur rilate la disvastigon de Esperanto mem, sed ankaŭ la ekologian prizorgon de la planedo, temo nun diskutata rilate la venontan UK en Montrealo.

Mi aldonas al la bondeziroj de Trezoro por plena sukceso!   

Duncan Charters, Prezidanto, UEA

Redaktite de lingvo
Identigo de respondanto

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.