Salti al enhavo
Emilio Cid

Kolekto de bonaj praktikoj el lokaj grupoj

Rekomendataj afiŝoj

En la Komitata Forumo pri Komunumo (ĵaŭdo, 2019-07-25) estis rekomendite:

7. La Estraro nomumu komisiiton por kolekti bonajn praktikojn el lokaj grupoj kaj realigi studon pri ili.

Ĉiuj estas bonvenaj por raporti pri imitindaj agadoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

tiu estas la chefa tempo de chiu esperantisto, char ja kongresoj, seminarioj, ktp estas interesaj allogaj, altiraj, sed poste oni reiras hejmen kaj

kion ni faru dum la tuta jaro? kiel reteni novulojn, kiel interesigi diversaghajn vizitantojn?

pri tio mi shatus intershanghi ideojn

michela

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jes, dankon Michael Boris, dankon Emilio.

Resume (77 vortoj):

Ni serĉas ekzmplojn de sukcesa LOKA, urba, kvartala agado, kiuj poste povas esti utiligataj de aliaj esperantaj en aliaj urboj.  Sukcesa loka agado povas tuŝi varbadon de novaj gelernantoj, aperigadon de Esperantistoj kaj Esperanto en la loka gazetaro, radio kaj televido, kaj eĉ starigo de loka ZEO, ktp.  Ĉefa afero estas, ke la sukcesa agado estu sufiĉe detale priskribita, por ke aliaj Esperantistoj povu kompreni ĝin, kopii ĝin, kaj starigi ĝin sukcese sialoke.  Kelkaj ago-kampoj listiĝas sube.

Detale (363 vortoj):

Kolekto de bonaj PRAKTIKOJ el LOKAJ grupoj.   Jen oportuna maniero priskribi la temon.  Ne universala nek landa praktiko, sed ĉio tio, kio sukcese okazis en urbo, en urbeto, en kvartalo.  Tie kie homoj povas facile ĉeesti per rekta transporto aŭ per pieda aliro.

Ni diru unue, ke la evento, aranĝo, afero, strategio JAM okazis.

Due, ni emfazu, ke eblas, ke alia LOKA grupo kapablas KOMPRENI ĝin, kaj KOPII ĝin, UTILIGI ĝin en alia urbo.

Ni serĉas sukcesojn en lokaj kluboj, kiuijn aliaj LOKAJ grupoj povas relative facile imiti, uzi, starigi en siaj urboj.  Do, probable la sukceso de la aranĝo estas sufiĉe forta, frapa, rezultohava.

Kaj simile kiel en sukcesa aranĝo en iu firmao, aŭ en utila eksperimento en scienco, se aliaj firmao-anoj, aliaj asocio-anoj ne povas kompreni ĝuste tion kio okazis, kaj ne povas kopii la ideon, la originala aranĝo ne tiom valoras.   Refarebleco estas grava kriterio.

Jen kelkaj ekzemploj:

  1.     Ĉu via loka grupo de Esperanto sukcesas varbi novajn gelernantojn ĉiujare?  Kiom da?  Kiel?
  2.     Ĉu vi loka klubo sukcesis fari prelegserion en via propra urbo, tiamaniere disvastigante Esperanton?
  3.     Ĉu vi sukcesas havi iom da subvencio de la loka urbo por helpi al via loka agado?
  4.     Ĉu via urbodomo aŭ alia loka instanco invitis vin starigi kurson por nova publiko, por alia publiko?
  5.     Ĉu vi sukcesis aperigi Esperantistojn, Esperanton en la lokaj ĵurnaloj, radioj, televidoj?  Kiamaniere?
  6.     Ĉu via klubo sukcesis starigi novan ZEO-n ie en via urbo?
  7.     Ĉu vi trovis senpagan kursejon, klubejon?
  8.     Ĉu vi sukcese ekinteresigis la lokajn klubanojn rilate landan kongreson, Universalan Kongreson?
  9.     Ĉu vi havas, dum longa tempo, sukcesan kursaron, sinsekvo de kursoj ekde la baza nivelo ĝis la supera?  Ĉu vi havas unikajn kursojn pri eksterlingvaj temoj?  Pri literaturo, ekzemple.
  10.     Ĉu vi havas viglan kulturan vivon en via loka klubo?

Kiuj faras?  Kiam faras?  Tempoplano?  Loko?  Kiu talentomikso bezonatas?  Per kiaj rimedoj?  BUDĜETO?  Kial la evento daŭras kaj ne forfalas?  Ĉu facile aŭ malfacile starigebla?  KTP.

Bonvolu kundividi viajn sukcesojn, sed memoru, ke la vera sukceso venos nur post kiam ALIA LOKA KLUBO kapablas kompreni vian agadon, imiti la organizadon de via agado, kaj finfine sukcese starigi similan agadon en siaj lokaj Esperanto-asocioj.

Bonan sukceson!

Dennis Keefe, C-Komitatano,

 

  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La apero de la Esperanto-Ligo de Berlino kaj Brandenburgio (ELBB) en la reto estas videbla publike.

https://esperanto.berlin/

kaj kun nacilingva versio

https://esperanto.berlin/de/

La retejo estas senescepte regiona. Do nur traktas temojn, kiuj havas rilaton al Berlino kaj Brandenburgio. Ĝeneralaj temoj de la Movado nur aperas, se estas loka ligo. Ekzemple pri UK aŭ UEA: Ni mencias nur, se Berlinano estis aktiva - kiel preleganto, honorigita aktivulo, vizitanto. Tiel oni kreas la ligon inter regiono kaj internacia agado.

Aktuala ekzemplo, kiu samtempe iris kiel gazetara informo al la regiona gazetaro

https://esperanto.berlin/vituala-somero-2020/

Almenaŭ la metropolaj regionoj povus agi simile kaj ni dezirus interŝanĝon de spertoj.

Kutime la temoj de UEA (ekz. la gazetara informoj) ne estas "vendeblaj" al la regiona gazetaro. Oni devas krei "eventon" por trabori la muron en la redakcioj. Tio estas pli simpla ol kelkaj supozas kaj povas okazi en la ordinara grupa vivo. Oni nur devas iomete pripensi.

Redaktite de Roland Schnell
tajperaroj

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Roland!  Ege bone!  Ĉu vi permesus al mi starigi al vi demandojn precizajn, por ke mi povu pli profunde kompreni?  Vi havas kelkajn ideojn tie en Berlino kiujn meritas profundan priparoladon kaj eventualan kopiadon.

Unua demandaro: Esperanto-Laden, stratnivela Esperantejo, klare videbla de ekstera publiko.  Sur kia strato ĝi estas?  Kiom da homoj, okuloj vidas tiun ejon ĉiutage (eble neebla respondebla demando -- kelkfoje estas statistikoj en loka Komenca Ĉambro).  Ĉu tiuj homoj estas nur tiuj kiuj loĝas en tiu kvartalo, aŭ ĉu ili estas aliaj?  Ĉu ĝi apudas universitaton, alian signifan ejon?  Horaro?  Tagoj?  Sistemo por komuniki kun eventualaj novuloj okaze ke la ejo estas fermita.   Kian rolon tiu ejo ludas en la vivigado kaj speciale en la altirado de novaj Eserantistoj?  Kosto?  Se precizaj respondoj ne eblas, ne gravas, nur iom da babilado por pli bone kompreni la lokan situacion.

Tiaj stratnivelaj, videblaj Esperantejoj ne estas tiel oftaj.  En Parizo estas du: unu el ili ne ofte vidata, alia tre ofta.  En Valencio nia ejo estas preskaŭ nevidebla, kaj vidigi ĝin pli preskaŭ ne eblas pro la etaĝo, reguloj de la urbo, ktp.  Tamen ekzistas antaŭa ejo en Valencio kun grandega ŝildo ESPERANTO kiu ankoraŭ fiere restas, kaj ni scias, ke tiu ŝildo de tempo al tempo allogas novan lernanton.  En Seulo estas iom da, strata rekono.  En Ĉinio mi neniam vidis ie ajn kaj mi konas la ĉefajn grupojn de Esperantistoj tie. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Dennis

Mi ne havas ideojn. Mi havas spertojn el kelkaj jardekoj.

Pri la Esperanto-Laden, stratnivela Esperantejo, oni nur povas diri, ke ĝi estas en fora angulo de la urbo sen la publiko, kiun oni celus. La respondeculoj de la afero (estraro de Germana Esperanto-Asocio, GEA) opinias malsame kaj fiere raportas, ke de tempo al tempo estas vizitanto. La revo de Esperantistoj, ke "vendejo" altiras publikon estas, kiel multaj proponoj pri varbado, el la komenco de la 20a jarcento.

Krome la malfermo estas malregula. La ejo ĉefe estas oficejo de GEA kaj tio, kio estas necesa por la administrado povas okazi en malmultekostas vilaĝo anstataŭ en multekosta metropolo.

Intertempe ankaŭ la bilioteko de la loka grupo ELBB estas tie en grandaj ŝrankoj, sed sen katalogo. Kaj la loka grupo kelkfoje monate ofertas prelegon aŭ kunsidon. Laŭ mia informo estas inter 5 kaj 10 vizitantoj, sed malmultaj novuloj.

https://esperanto.berlin/lunde-ce-viktoriaparko-marto-2020-frankfurto-ce-odro-kaj-slubice-la-kongresurboj/

https://esperanto.berlin/lunde-ce-viktoriaparko-februaro-2020-esperanto-en-pollando-nuntempe/

https://esperanto.berlin/lunde-ce-viktoriaparko-januaro-2020-hermann-tautorat-la-jauda-rondo-kaj-jan-stanislaw-skorupski/

Mi persone ne kredas, ke "vendejo" aŭ simila "montrofenestre" multe efikas. Estas kelkaj raportoj el la lastas jarcento, ke iu fama Esperantisto (ekz. Devjatnin) vidis broŝuron en fenestro kaj tuj eklernis.

La sama validas por la kutimaj proponoj, ke ŝildo en stacidomo aŭ informtabulo multe helpas.

La kvartalo Kreuzberg teorie estas multa ŝatata regiono de eksterlandaj turistoj, sed en tute alia parto de la kvartalo. Katzbachstrasse ests "morta pantalono". Fakte estis solvo kiam la administranto de "Esperanto domo" en Lichtenberg elĵetis ĉiujn Esperantistoj post kverelo (estas aparte trista historio).

Esperantistoj en ŝatas publikon!

Miaj spertoj montris, ke la organizitaj Esperantistoj ne vere ŝatas la kontakton kun la publiko. Ekzemple en la iama Esperanto-domo mi proponis oferti senpagan WiFi (tiam nova modo). Sed oni alportis erarajn argumentojn por ne fari (sekureco).

Por la nuna vendejo mi proponis, ke oni povas partopreni en tutberlina, ebla tutmonda kampanjo, per kiu oni povas ricevi senpage trinkakvon. La adreso aperas en elektronika mapo kaj oni gluas etikedon sur la pordon. Neniu okazis. La afero estas tuete senpaga, sed pova krei iom da reago de la publiko, precipe se oni produktas gazetaran informon.

La temon "akvo" mi uzis aliloke

https://esperanto.berlin/wassertag-2020/

Promenado apud lago Lietzensee okaze de monda tago de akvo

Fakte ne okazis, ĉar estis la komenco de la Korona-reguloj kaj la publika vivo ekmortis. Sed ni povas ripeti.

Mi povas prudukti gazetarajn informojn nur, kiam mi mem kreas la eventon aŭ se mi povas konvinki amikon.

Ekzemplo germanlingve, ĉar celas al la germanlingva gazetaro.

https://esperanto.berlin/de/vortrag-bauhaus-lichtenberg-5-marz/

Ofte la tiel nomajan "kvartalaj" gazetoj, kiuj estas senpage donitaj al ĉiu apartemento, volonte transprenas.

La "grandaj" renomaj gazetoj intertempe suferas pro manko da abonantoj kaj reduktis sian redaktan parton. Ili forte transiris al retaj informoj. Estas ankaŭ aparta problemo, pri kiu la kara samideanoj malmulte scias kaj restas je la revoj de la pasinteco.

Mi esperas, ke mi nenion forgesis el viaj demanoj. Sed bonvolu demandi.

Vi menciis al skribon ESPERANTO. Multaj Esperantistoj kredas, ke utilas per grandaj literoj skribi la vorton kaj la amasoj estas konvikitaj. Tio funkciis antaŭ jardekoj, kiam la vorto estas konata el aliaj fontoj kaj iu kaptis la eblecon informiĝi el unua mano. Tio bela situacio en plu estas.

Do la ideoj el la lasta jarcento ne plu utilas, kaj oni devus rapide forgesi ilin. Fakte oni daŭre havas la veteranojn je la vango, kiuj alvenas kun siaj malnovaj ideoj kaj ne komprenas, ke ni ne plu vivas en la epoko de iu Dr. Zamenhof.

 

Redaktite de Roland Schnell

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.