Salti al enhavo
RAYMONDE COQUISART

Raporto pri ĝemelaj urboj

Rekomendataj afiŝoj

Kelkaj punktoj pri ĝemelaj urboj :
 
- Fotoekspozicio dum UK : bonegaj rilatoj kun la prezidanto de LKK Lahti. Enketo ĉe la landaj asocioj kies urboj estas ĝemelitaj kun Lahti. Neniu respondo.... Respondoj venis pere de la listo UEA membroj. Kelkaj esperantistoj sendis al mi fotojn. Aliajn mi ŝercis sur la reto sed la kvalito ne estas bona por presado. Bedaùrinda afero estas ke dum la UK Lahti, neniu fotoekspozicio estis organizita...
 
- Komisiono pri ĝemelaj urboj ĉe Esperanto France : kreita sed ne ankoraù ne funkcianta.... 2 personoj kaj mi mem en la komisiono. Antaù kreado de tiu komisiono, mi enketis en la federacioj de la landa asocio, venis pluraj interesaj respondoj sed ne ĉiuj respondis....
 
- Komisiono ĉe UEA : mesaĝo al delegitoj landaj sen responda.....
 
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-8-12 at 17:03, RAYMONDE COQUISART diris:

Kara Raymonde,

Koran dankon pro via mesaĝo pri la temo, kiun la nova Estraro de UEA planas trakti dum sia estrarperiodo.

Mi proponas al vi, ke ni tre baldaux kunsidu en Parizo, profitante nian relativan proksimecon, almenaux samlandecon, por diskuti pri la diversaj eblaj agadvojoj. Mi havas ideojn, vi havas ideojn, ni vidu kune, kiujn eblus realigi. Ni povus inviti al la kunsido aliajn aktivulojn de Espéranto-France kaj Espéranto Parizo-Francilio. Cxu ekzemple komence de oktobro, lige al la venonta Komitatkunsido de Espéranto-France ?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

 Nepre skribu al mi pri viaj urboj gxemelaj .... Kiel funkcias la rilatoj inter la urboj kaj inter la esperantistaj grupoj ? Cxu estos baldaù renkontigxo ie... iam ...

Ni publikigos viajn rakontojn .....

Raymonde Coquisart,

komisiito pri Ghemelaj Urboj por UEA !

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kontaktoj bone ekfunkcias kun la Esperanto grupoj el Romo (ĝemela urbo de Parizo) kaj Berlino (partnera urbo). Ambaù sendos mesaĝon okaze de la venonta Zamenhof festo en Parizo la 14-an de decembro 2019 kaj interŝanĝos informojn pri agado de grupoj.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La spertoj pri ĝemelurboj estas tristaj. Nek la aliaj urboj nek la lokaj samideanoj komprenas la gravcecon.

Ekzemple Berlino havas oficialajn ĝemelurbajn rilatojn al preskaŭ ĉiuj ĉefurboj de Eŭropo. El la plej multaj neniam estis reago al propono de la Esperanto grupo. Escepto estas Parizo, kies post multjara pikado fine 2019 venis pozitiva reago. Sed pro Corona la lasta Zamenhof-Festo ne povis okazi.

Nia koncerna gazetara informo estis vana!

Kutime la lokaj Aktivulojn ne komprenas, ke ĝemelurbj aktivecoj estas utilaj por la propagando pri la avantĝoj de Esperanto. La nacilingva ĝemelurba aktiveco ofte reduktiĝas la tiuj urboj, kiuj parolas la anglan. Esperantistoj, kiuj havas kontaktojn al ĉiuj urboj estas menciinda escepot. Mi konas la efikon de Darmstadt, kie la Esperantistoj havas de multaj jaroj kontaktojn al Alkmaar (NL) kaj Troyes (FR). Intertempe eĉ la urbestro laŭdas ilin.

Mi tute no komprenas la malestimon de kontaktoj en Bruselo, Varsovio, Istanbulo, ktp. El la lasta urbo dum kelkaj projoj venis nur la respondo, ke oni havas aliajn taskojn. Kaj ne komprenis, kiel oni povas utiligi la kontaktojn en la propagado.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.