Salti al enhavo
Vladimir

Aperu nova papera jarlibro!

Rekomendataj afiŝoj

antaŭ 4 horoj, Vladimir diris:

Cxu en la jaro 2020 jam aperos la papera jarlibro de UEA?

Mi estis ĉe la Malferma Tago de UEA la pasintan semajnfinon, kaj oni parolis pri la Jarlibro. Estas klare, ke ne plu eblas financi eldonadon de la papera jarlibro. Aliflanke oni ankaŭ ne ĝisdatigas la retan jarlibron. Estas tre necese trovi en unu loko aktualajn informojn pri la listo de Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, kaj aliaj movadaj servoj, ekzemple radiostacioj, bibliotekoj, fondusoj ktp. Avantaĝo de reta jarlibro devus esti la ebleco daŭre ĝisdatigi ĝin, sed ĝis nun oni ne faras tion. Mi esperas, ke en 2020 oni almenaŭ ĝisdatigos la retan jarlibron, eĉ se ne plu eblas aperigi la paperan.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi estas homo, kiu aktive utiligas la Jarlibron ĉiujare por organizi la Movadan Foiron. Mi fakte ne uzas la Delegitan Reton krom por kontroli adresojn, sed mi tre detale utiligas la tutan enkondukan parton, kun la adresoj de ĉiuj Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, komisionoj, kulturaj kaj edukaj instancoj, fondaĵoj, radio-stacioj ktp. ktp. Mi jam demandas min, kion mi faros sen Jarlibro ĉi-jare. Ĉu tiuj samaj informoj estos konsulteblaj rete anstataŭ papere? Kaj se jes, ĉu oni aktive informas la membrojn pri tio, aŭ ĉu ili devos mem serĉi la retan Jarlibron?

Mi povas imagi, ke multaj novaj membroj ne estos konsciaj, ke ekzistas Jarlibro, se ili devos mem serĉi ĝin en la reto anstataŭ ricevi ĝin aŭtomate. Se UEA sendos al novaj membroj informon pri la Jarlibo unu fojon meze de multaj aliaj informoj, la rezulto povus esti, ke novaj membroj simple maltrafos tion kaj ne konscios eĉ pri la ekzisto de reta Jarlibro.

Rilate al la delegita reto, en kvardek jaroj mi apenaŭ uzis ĝin por kontakti fakdelegiton, sed ofte uzas ĝin por serĉi aŭ kontroli adresojn.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Persone mi certe preferus ricevi la Jarlibron papere, sed mi komprenas, ke la financa situacio ne plu permesas tion. Ĉu mi pretus pagi pli por ricevi ĝin? Nu, tio dependas, kiom necesus aldoni al la normala kotizo. La kotizo jam sufiĉe multe altiĝis, kaj mi ne volonte pagus pli por ricevi ion, kion mi antaŭe ricevis per pli malalta kotizo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Cxi tie aperis respondoj, sed mi ne ricevis ilin en mia elektronika posxtkesto ial. Dum miaj dauxraj vojagxoj mi havas nur la jarlibron, sed ne interreton, cxar mia komputilo estas tro peza kaj restas hejme. Kiom povas kosti malgranda libreto, kia estas la jarlibro? 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 4 horoj, Vladimir diris:

Mi alklakis, sed neniu respondis al mia lasta demando ial. 

Ĉu la demando, kiom povas kosti malgranda libreto kiel la Jarlibro? Mi supozis, ke tio estas retorika demando - ĉiuokaze mi mem ne havas la necesajn sciojn por respondi tiun demandon. Sed vi pravas, ke ne venas multaj respondoj al komentoj. Verŝajne ne sufiĉe da homoj scias pri ĉi tiu forumo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton, Anna! Laux mia sperto en tiu cxi forumo eblas tre malfacile trovi ion aux tute ne eblas. Sxajne tiu cxi forumo estas tre malbone organizita. Kelkfoje ecx tute ne eblis eniri en la forumon. 

Anna, Vi ja eldonis multajn librojn. Vi ja povus imagi, kiom kostus eldoni malgrandan kaj maldikan libreton. Se UEA ne kapablas eldoni jarlibron malmultekoste, ja eblus eldoni private. :-) 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La programo de E-renkontigxo "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020 jam praktike stabiligxis.
Babilejo de la organizantoj de "Novojarsko-2020": https://vk.com/im?sel=c5
Seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" okazos la 3-an de januaro 2020 je la 16-a horo. La seminario preparatas laux propono de Renato Corsetti, kiu jam sendis siajn kontribuajxojn. Ankaux kontribuajxoj de aliaj esperantistoj bonvenu al mia privata elektronika retadreso. Se iu kundeziras, ke UEA eliru el la krizo kaj progresu plu, do tiu klopodu kontribui laux siaj fortoj. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 6 horoj, Vladimir diris:

Anna, se aperos la elektronika jarlibro, necesos permesi al UEA-membroj printi gxin sur papero individue. CXu tio eblos?

Mi tute ne scias, sed mi apenaŭ povas imagi, ke oni volus elpresi la tutan aferon. Eventuale oni povus deziri elpresi unu sekcion, ekzemple se oni irus al Francujo, povus esti utile elpresi la paĝojn kun adresoj en Francujo. Se ĝi estus en la formo PdF tio eblus. 

Mi ĵus trovis la Delegitan Reton en la retejo de UEA: https://uea.org/reto Laŭ la flanko de la paĝo vi trovos: "Delegitoj laŭlande". Oni povas alklaki nomon kaj trovi la kutimajn detalojn: la adreson, telefonnumeron ktp. Sed tio ne aperas en elpresebla formo, kaj supozeble neniu plu ĝisdatigas ĝin.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Anna, kompreneble oni elpresos nur tiujn pagxojn, kiuj estos bezonataj por iu vojagxo...

Kial neniu gxisdatigos, se oni jam promesis, ke la jarlibro aperos cxiujare en elekronika formo. Cxu ne gxisdatigita? Se tiel, do tio estas absurdo. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi sentas grandan maloportunon por mia agado en UEA, cxar ne aperis gxia papera jarlibro en 2019. Cxu eble UEA povus eldoni la paperan jarlibron almenaux en cxiu 2-a jaro? En la 2020-a jaro cxu ni povus esperi?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 6.12.2019 at 10:56, Anna Lowenstein diris:

<tranĉita>Aliflanke oni ankaŭ ne ĝisdatigas la retan jarlibron.<tranĉita>Avantaĝo de reta jarlibro devus esti la ebleco daŭre ĝisdatigi ĝin, sed ĝis nun oni ne faras tion. Mi esperas, ke en 2020 oni almenaŭ ĝisdatigos la retan jarlibron, eĉ se ne plu eblas aperigi la paperan.

Tio estas ĝenerala problemo pri multaj retejoj. Oni iel pensas, ke retejo ne bezonas prizorgadon – kaj redakcian kaj teknikan. Ke retejo iel magie kontinuas funkcii kaj enhavi aktualan informon. Ju pli granda, ju pli da enhavo retejo havas, des pli da prizorgado estas postulata. Ŝajnas, ke mankas redaktoroj kaj teknikaj prizorgistoj.

Redaktite de Juha "Metsiso" Metsäkallas

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 12/06/2020 at 09:48, Juha "Metsiso" Metsäkallas diris:

Tio estas ĝenerala problemo pri multaj retejoj. Oni iel pensas, ke retejo ne bezonas prizorgadon – kaj redakcian kaj teknikan. Ke retejo iel magie kontinuas funkcii kaj enhavi aktualan informon. Ju pli granda, ju pli da enhavo retejo havas, des pli da prizorgado estas postulata. Ŝajnas, ke mankas redaktoroj kaj teknikaj prizorgistoj.

Jes, kiel mi ĉiam diras, la problemo estas, ke "oni" devus trovi tiun bonegan "oni", kiu farus la tutan laboron. Ne eblas facile ĝisdatigi retejon, kiam nur unu persono povas fari tion por la tuta asocio.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La tuta papera Jarlibro tre bone sidus en apo. Apo kun ĉiuj informoj, alireblaj por ĉiuj membroj. Cetere, plurfoje mi deziris kontakti nedelegitan membron, kaj en uea.org aperas nur informoj pri delegitoj.

Certe tia apo kostus multe. Tamen, jen tre financinda afero. Mi elkore esperas pri tiaĵo 🙂

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kio pri oferti ion "presi laŭ peto"-servo? https://www.printondemand-worldwide.com/resources/how-to-supply-your-files/

Tiel tiuj, kiuj volas, povas mendi (eble kontraŭ malgranda pago por sendokostoj ktp.)?
Sed kompreneble estas multe da laboro ĉiukaze. Sed indas pensi pri tio kiam oni pripensas la elektronikan formon de la jarlibro.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La junul(in)oj scias la solvon, pri kiu la veteranoj etere debatas kaj ĉie vidas problemojn, kiuj nur ekzistas por veteranoj.

La flegado de datumbazo per la koncerna persono mem estas delonge tradicio de la sociaj retoj. Se iu delegito ne kapablas ĝustatempe aktualigi sian datumojn, li mem kulpas. Li ricevas eble duonjare modestan alvokon. Eblas cedi la aktualigon al alia persono, se retaliro ne eblas aŭ la redaktado aspektas tro komplika por nia generacio 60+++

Eĉ la tempobezono por prilaboro de manskribitaj leteroj estas malgranda kaj povas esti tasko de volontulo.

Necesas prilabori la permeson aliĝi al la deligita reto. Mi ekzemple simple pro formalaj kriterioj (abono de papera versio de la revuo, kiun mi ne bezonas) ne estas delegito. Mi toleris, ĉar pro la mizera stato de la tuta delegita reto kaj la jarlibro mi ne rekonis profiton en mia aliĝo. Nek por mi, nek por la movado.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Cxar cxiuj dissendolistoj en [...@yahoogroups.com] estos neniigitaj gxis la fino de novembro 2020, mi kreis novan modernan E-dissendoliston [esperanto-rus@googlegroups.com], kiu funkcios anstataux gxisnuna [esperanto-rus] en 'yahoo' kaj dauxrigos la 18-jarajn tradiciojn de libero kaj sendependeco en la E-mondo.
Por aligxi bv sendi private al mi vian elektronikan adreson.
Amike, Vladimir MININ 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.