Salti al enhavo
Vladimir

Aperu nova papera jarlibro!

Rekomendataj afiŝoj

Plej sincere (ech patose, se vi preferas) antau kelka tempo mi nostalgie trafoliumis presitan jarlibron de UEA. Iom tro diligente ne nur trafoliumis, sed iam ech traligis la enhavon de la unua parto de almenau unu el ili. En najbara diskutejo mi lanchis ideon (certe tute ne novisman) pri Jarlibra Apo. Jen https://forumo.uea.org/temo/134-jarlibra-apo/

 

 

Redaktite de Leandro Abrahão

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

MI proponas, ke la papera jarlibro aperu almenaŭ ĉiun x-an jaron, kaj  ricevu ĝin almenaŭ tiuj, kiuj dum tiuj jaroj daŭre estis anoj de UEA. . Ekzemple x=5. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 47 minutoj, Ĉaba diris:

MI proponas, ke la papera jarlibro aperu almenaŭ ĉiun x-an jaron, kaj  ricevu ĝin almenaŭ tiuj, kiuj dum tiuj jaroj daŭre estis anoj de UEA. . Ekzemple x=5. 

Laŭ mia kompreno, la ĉefa problemo ne estas la libro mem, sed la ĝisdatigado. La Jarlibro bezonas redaktoron, kiu ĉiujare skribas al ĉiuj instancoj listigitaj en la enkonduka sekcio de la Jarlibro, petas ilin ĝisdatigi siajn informojn, kaj tiam korektas tiujn informojn en la libro mem. Se oni volus reteni la delegitan reton, necesus ankaŭ kontroli, ĉu la koncernaj homoj estas ankoraŭ membroj de UEA kaj ĉu ili deziras resti kiel delegitoj. Verdire, mi neniam trovis la delegitan reton utila en si mem, sed ofte ĝi estas utila por serĉi adresojn de specifaj homoj.

Kompreneble tiuj informoj povus ankaŭ troviĝi en retejo anstataŭ en libro. Sed nuntempe se, ekzemple, oni devas skribi al ĉiuj LA aŭ FA, necesas iom pene sarki tiujn informojn el la retejo de UEA. La adresoj ne estas simple listigitaj, sed necesas sekvi iom komplikan proceduron por atingi ĉiun unuopan adreson. Krome, neniu plu ĝisdatigas ilin, do verŝajne ili iom post iom fariĝas pli kaj pli eksdataj.

Krome, supozeble neniu plu aldonas novajn Fakajn Asociojn. La FA ankoraŭ pagas kotizon al UEA kiel kunlaborantaj asocioj, sed unu el la avantaĝoj de tio estis, ke iliaj nomoj poste aperis en la Jarlibro. Apenaŭ plu havas sencon por FA pagi sian kotizon kiel kunlaboranta asocio.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kiom da membroj eĉ volas paperan jarlibron ? Ĉu ili estas pretaj pagi la veran koston (redakta, eldona, livera laboro) de la libro? Ĉu mi rajtas rifuzi la libron kaj tile ne pagi por ĝi?

Malgraŭ multjara laboro la nova administra sistemo por UEA AKSO ankoraŭ ne estas preta. (Libera folio multfoje skribis pri la problemoj koncerne la retejoj de UEA.) Mi ne certas, sed mi sincere esperas, ke AKSO enhavos ian komunan katalogon de uzantoj (t.n. LDAP-servon) kun memservo. Tiam ĉiu membro mem respondecas pri siaj kontaktinformoj. Sen tiu sistemo la redakta laboro por kolekti kaj ĝisdatigi kontaktinformojn kostas tiel multe, ke nur malmultaj aĉetos la libron.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.