Salti al enhavo
das-g

Kio estas "TIR - Tutmonda Inform-Reto"?

Rekomendataj afiŝoj

Ĉe https://forumo.uea.org/diskutado/forumo/8-tir-tutmonda-inform-reto/ estas skribita, ke

Citaĵo

Ĝia celo estas kunigi la ĉefajn aktivulojn pri informado tutmonde.

Ĉu tio estas la celo de TIR aŭ la celo de tio forumero?

Kaj kio estas TIR? Ĉu jam ekzistata produkto aŭ produktaro? Aŭ ĉu jam komencinta projekto aŭ projektaro? Aŭ ĉu estonta projekto aŭ projektaro?

Redaktite de das-g

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Ĝi estas plano en la Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, kiu estis unu el miaj taskoj, sed ĝis nun ne funkciis.    Estas ankaŭ dormanta diskutlisto https://groups.google.com/forum/#!forum/tir-uea

1.3.2. Tutmonda Inform-Reto (TIR). Sub la gvido de internacia estraro, ĉi tiu nova branĉo
de UEA celos kunigi la ĉefajn aktivulojn pri informado ĉiulande. La TIR-estraro
respondecos i.a. pri la retejo esperanto.net kaj pri la organizado de trejnprogramoj pri
informado; ĝi krome celos proksime kunlabori kun la landaj asocioj, kies agado estas
ŝlosile grava sur ĉi tiu kampo.

1.6. Strategia laborplano de TIR
2013-14 2014-15 2015-16 2016-17
SP1 Relanĉo de
esperanto.net;
baza informaro,
informstilo
Unua informkampanjo:
Eo kaj la
monda evoluo post
2015
Informado ligita al
Nitobe-raporto;
fokuso al
lingvopolitiko
Dua informkampanjo:
Daŭropovo,
lingva-kultura
diverseco kaj Eo
SP2 Amikaro de
Esperanto;
informbulteno
Plivastigo de la
Amikaro inter evoluaktivuloj
Plivastigo de la
Amikaro inter
lingvo-aktivuloj
Plivastigo de la
Amikaro inter
ekologiaj aktivuloj
SP3 Starigo de aktivula
reto, trejnado
nivelo 1
Plivastigo de la reto;
aktivigo en
kampanjo
Pritaksado de
progreso; planado;
2a nivelo de trejnado
Plivastigo de la reto;
aktivigo en
kampanjo
1.6.1. Ĉe ĉiu el la tri strategiaj prioritatoj, la TIR-estraro laboros por sisteme plivastigi la
bazon de sia laboro. Post la unua jaro de reorganizo, la sekvontaj jaroj elprovos kaj
evoluigos la kapablojn de niaj informaktivuloj. La fokuso de ĉiu jaro postulos novan
pensmanieron kaj adaptadon de niaj tradiciaj argumentoj por pli bone respondi al la
demandoj de la nuntempo.
1.6.2. La relanĉita retejo esperanto.net ludos gravan rolon en la tuta laborplano, kiel
kanalo por aktualaj informoj, registrejo por aktivuloj kaj subtenantoj, kaj bazo por la
komuna organiza laboro inkluzive de la kampanjoj. Ĝia evoluigo estos la ĉefa fokuso de
la TIR-estraro sub strategia prioriato 1 (SP1).
1.6.3. Por plivastigi la publikon, kiun UEA povas senpere atingi kadre de sia
informstrategio, TIR kreos kaj prizorgos datumbazon de simpatiantoj kaj kunagantoj en
la diversaj landoj, sub la nomo Tutmonda Amikaro de Esperanto. Membroj de la
Amikaro ricevos informojn nacilingve, senkoste, sed de tempo al tempo oni invitos ilin
donaci por subteni la laboron de UEA. La bulteno por la Amikaro estos redaktata en
Esperanto por posta tradukado en multajn lingvojn. Plivastigo de la Amikaro (SP2) estos
unu el la gravaj celoj de la informkampanjoj.
1.6.4. Trejnado (SP3) ludos fundamentan rolon en la strategio. Plejparte ĝi devos okazi
perrete, kun aldonaj seminarioj ĉie kie eblas. La unua nivelo de trejnado koncernos la
bazajn principojn de publika informado kaj merkatiko, modernajn komunikajn metodojn
kaj strategiojn, kaj ŝlosilajn konceptojn en la informado pri Esperanto. La dua nivelo
traktos la pli vastan socian, kulturan kaj politikan kuntekston de la informado pri
Esperanto.
1.6.5. Pli detala strategia laborplano de TIR estos la tasko de ĝia unua estraro kunlabore
kun Subkomitato 1: Konsciigo.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 17 horoj, Emilio Cid diris:

Ĝi estas plano en la Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, kiu estis unu el miaj taskoj, sed ĝis nun ne funkciis.    Estas ankaŭ dormanta diskutlisto https://groups.google.com/forum/#!forum/tir-uea

Dankon por la respondo. Estas multe pli klara al mi nun.

antaŭ 17 horoj, Emilio Cid diris:

1.6. Strategia laborplano de TIR
2013-14 2014-15 2015-16 2016-17
SP1 Relanĉo de
esperanto.net;
baza informaro,
informstilo
Unua informkampanjo:
Eo kaj la
monda evoluo post
2015
Informado ligita al
Nitobe-raporto;
fokuso al
lingvopolitiko
Dua informkampanjo:
Daŭropovo,
lingva-kultura
diverseco kaj Eo
SP2 Amikaro de
Esperanto;
informbulteno
Plivastigo de la
Amikaro inter evoluaktivuloj
Plivastigo de la
Amikaro inter
lingvo-aktivuloj
Plivastigo de la
Amikaro inter
ekologiaj aktivuloj
SP3 Starigo de aktivula
reto, trejnado
nivelo 1
Plivastigo de la reto;
aktivigo en
kampanjo
Pritaksado de
progreso; planado;
2a nivelo de trejnado
Plivastigo de la reto;
aktivigo en
kampanjo

Ĉi tio parto de via respondo aspektas strange, kaj mi ne tute komprenas ĝin. Ĉu ĝi estu tabelo anstataŭ proza teksto?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.