RuthKevessCohen 18 Afiŝita 15an de oktobro, 2019 Tio jam okazas, kaj lavango da petoj en la franca kaj la ĉina jam alvenas en la retpaĝoj de Duolingo. Ne estos ajna problemo arigi kompetentajn teamojn por krei Esperanto-kursojn por parolantoj de tiuj du lingvoj. 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Dotevo 4 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 Mi povas aldoni ion 🙂 Esperantaj aktivaj lernantoj en Duolingo. 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Raffaele Del Re 3 Afiŝita 27an de marto, 2020 (redaktita) Je 8/3/2020 at 21:47, Raffaele Del Re diris: (...)Sed mi ankaŭ vidis ke NE ESTAS VOLONTULOJ POR PRETIGI tiujn kursojn. Ĉar jam en oktobro Duolingo aprobis la kursojn, kaj en marto ankoraŭ ne estas volontuloj, mi demandas: ĉu estas la risko, ke Duolingo ŝanĝos sian opinion kaj malaprobos la kursojn pro manko de instruistoj? Aŭ male tia situo estas tute normala? Bonŝance, mia timo ne estas konfirmita. Num mi vidas ke la situacio de la du kursoj estas sufiĉe bona: * Esperanto por franca-parolantoj havas 5 volontulojn kaj estos preta por la "Periodo 2" de la kovilo, laŭplane, venontjare * Esperanto por ĉina-parolantoj havas ne malpli ol 11 volontuloj, tiel ke espereble ĝi estos preta por la "Periodo 2" jam la venontan 10-an de aprilo! Redaktite 27an de marto, 2020 de Raffaele Del Re 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Mariana Evlogieva 0 Afiŝita 10an de oktobro, 2019 antaŭ 9 horoj, Emilio Cid diris: Supozeble Duolingo elektos la venontan lingvon por nia kurso laŭ: la nombro da aliĝintoj en la platformo, kiuj uzas tiun lingvon, la emo de tiuj lingvanoj lerni aliajn lingvojn simileco kun la jam tradukitaj lingvoj sinproponoj pri tradukoj. Do ŝajne estus tute sensence proponi E-kurson en la bulgara - ja ĝis nun ekzistas neniu alia kurso por bulgaroj. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Mariana Evlogieva 0 Afiŝita 10an de oktobro, 2019 Mi ne komprenas kial aperis tute nova fadeno pri tiu ĉi temo. Laŭ mi estus pli bone afiŝi tion ĉi kiel komenton al la jam ekzistanta fadeno aŭ almenaŭ ligi al ĝi, por ke la legantoj havu ĉiujn informojn unuloke kaj ne remaĉu ilin denove. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Emilio Cid 32 Afiŝita 10an de oktobro, 2019 antaŭ 11 horoj, Mariana Evlogieva diris: Mi ne komprenas kial aperis tute nova fadeno pri tiu ĉi temo. Laŭ mi estus pli bone afiŝi tion ĉi kiel komenton al la jam ekzistanta fadeno aŭ almenaŭ ligi al ĝi, por ke la legantoj havu ĉiujn informojn unuloke kaj ne remaĉu ilin denove. Estas kategorigo Duolingo en la forumo kaj ene estas nun tri malsamaj temoj. La partnereco inter UEA kaj Duolingo rilatas nur al duolingo-eventoj, ne al novaj tradukoj. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Emilio Cid 32 Afiŝita 10an de oktobro, 2019 antaŭ 10 horoj, Vladimir diris: Emilio, kiam enkadre de la prezentado de la nova UEA-estraro en UK-104 en Lahti mi proponis aperigi anoncon en la kongresa kuriero kaj sur la anonctabulo pri kunveno de kongresanoj kun tiuj, kiuj lernis E-on en 'Duolingo', la estraro aprobis tiun proponon (precipe Fernando Maia entuziasmigxis), sed ial la anoncoj ne aperis. 😞 Emilio, sxajne ankaux Vi partoprenis tiun kunvenon. Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. Amike, Vladimir MININ Kara Vladimir, Mi kaj aliaj homoj jam renkontis plurajn duolinganojn. Sed mi supozas, ke tre malmultaj partoprenas kongresojn aŭ kunvenoj. El tiu grandega nombro 800 mil lernantoj de Esperanto, la plej granda parto estas scivolemuloj, kiuj lernas aliajn lingvojn en duolingo kaj provas Esperanton. Ili plejparte eĉ ne imagas, kiu estas tiu Zamenhof kaj ne emas partopreni la duolingo-eventojn, kiujn ni aranĝas. amike Emiljo Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
RuthKevessCohen 18 Afiŝita 15an de oktobro, 2019 antaŭ 1 minuto, RuthKevessCohen diris: Mi fakte planas proponi Esperanto-kursojn por parolantoj de la rusa kaj de la germana; sed ni devas iom atendi. Duolingo ne kutime lanĉas multajn kursojn por la same lingvo samtempe. antaŭ 21 horoj, Vladimir diris: >Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Ruth, mi interesigxus, se la firmao aprobus por parolantoj de la rusa. 🙂 Amike, Vladimir MININ Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Lu Wunsch-Rolshoven 7 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 Je 2019-10-15 at 03:56, RuthKevessCohen diris: Tio jam okazas, kaj lavango da petoj en la franca kaj la ĉina jam alvenas en la retpaĝoj de Duolingo. Ne estos ajna problemo arigi kompetentajn teamojn por krei Esperanto-kursojn por parolantoj de tiuj du lingvoj. Mi ne dubas, ke multaj homoj aliĝas ĉe la "incubator" de Duolingo. Aldone mi bonvenigas, se aktivuloj el la koncernaj landoj aparte atentigas kapablajn homojn, spertajn pri instruado, ke estus tre afable helpi en la tasko de kurso-adaptado. Havi tro da kompetentaj homoj malofte signifas problemon. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Lu Wunsch-Rolshoven 7 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 antaŭ unu horo, Dotevo diris: Mi povas aldoni ion 🙂 Esperantaj aktivaj lernantoj en Duolingo. Se tiel paralele malkreskas la nombro de aktivaj lernantoj de tiuj tri Esperanto-kursoj, mi ŝatus scii, kia estas la evoluo de aliaj Duolingo-kursoj, por simile malgrandaj lingvoj - la norvega, la ukraina, eble hebrea (por la angla kiel lernolingvo), eble la kataluna, la rusa (por la hispana), la germana, la itala (por la portugala). Tiel izolite nur rilate al Esperanto oni ne povas bone prijuĝi. Krome jam plurfoje okazis, ke ial Duolingo ne liveris aktualajn nombrojn... Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Lu Wunsch-Rolshoven 7 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 antaŭ 25 minutoj, Lu Wunsch-Rolshoven diris: Se tiel paralele malkreskas la nombro de aktivaj lernantoj de tiuj tri Esperanto-kursoj, mi ŝatus scii, kia estas la evoluo de aliaj Duolingo-kursoj, por simile malgrandaj lingvoj - la norvega, la ukraina, eble hebrea (por la angla kiel lernolingvo), eble la kataluna, la rusa (por la hispana), la germana, la itala (por la portugala). Tiel izolite nur rilate al Esperanto oni ne povas bone prijuĝi. Krome jam plurfoje okazis, ke ial Duolingo ne liveris aktualajn nombrojn... Mi iom rigardis miajn notojn; mi komparas la staton en la 1a de marto 2019 kun la stato nun, 16-a de okt. 2019 (sep monatoj kaj duona😞 Kreskis: Norvega por angla, 785 al 829; Pola por angla, 835 al 867 Malkreskis: Ukraina por angla, 323 al 317; Hebrea por angla, 845 al 830 (minus 1,8 %); Guaraní por hispana, 330 al 276 (minus 16 %). Aliajn lingvojn mi ne sekvis. La Esperanto-kurso por la angla malkreskis de 342 al 296 (minus 13,5 %); la kurso por la hispana malkreskis de 311 al 280 (minus 10 %); por la portugala ne kompareblas, ĉar la kurso ekzistas dum malpli ol jaro, do ĉiukaze la nombroj devas kreski. Oni povus nun komenci kontroli nombrojn por aliaj lingvoj - sed mi ne certas ĉu indas. Cetere: Oni povas supozi, ke iuj denaskuloj de la hispana kaj portugala uzis antaŭe la kurson en la angla. Krome tre certas, ke portugallingvanoj uzis la kurson en la hispana, ĉar preskaŭ ĉiu lingvointeresita portugallingvano komprenas skribitan hispanan sufiĉe bone. Do el tio malkresko de la kursoj en la portugala kaj angla estas natura. La cetero ankaŭ iom dependas de la ĝenerala informado pri Esperanto... 😐 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Lu Wunsch-Rolshoven 7 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 antaŭ 18 minutoj, Dotevo diris: Jes, mi scias. Mi ne volas sendi ĉiujn bildojn nun. Ĉar temo estas pri Esperanto kaj novaj kursoj. Mi certas ke Esperantujo bezonas ilin. Mi sendas 2 bildoj kun procento de Esperantaj lernantoj en Duolingo kaj la norvega. Se vi volas vidi pli mi povas krei novan temon. Dankon, tre belaj grafikoj. Pri kio temas la meza grafiko, eo, inter 0,41 kaj 0,46? Kio cetere estas la fonto de la datumoj? Aktuale eble ne necesas pliaj bildoj. Laŭ mi estas klare, ke kelkaj lingvoj iam kreskas, aliaj malkreskas. Ĉu ĉe Esperanto estas io sistema aŭ io portempa, tio eble nun ne jam klaras. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Dotevo 4 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 antaŭ 1 horo, Lu Wunsch-Rolshoven diris: Dankon, tre belaj grafikoj. Nedankinde 🙂 antaŭ 1 horo, Lu Wunsch-Rolshoven diris: Pri kio temas la meza grafiko, eo, inter 0,41 kaj 0,46? Procento de esperantaj lernantoj por ĉiuj esperantaj kursoj. Mia projekto estas fonto: https://gitlab.com/dotevo/statistikoj/wikis/Home Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Lu Wunsch-Rolshoven 7 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 (redaktita) antaŭ 36 minutoj, Dotevo diris: Nedankinde 🙂 Procento de esperantaj lernantoj por ĉiuj esperantaj kursoj. Do, ĉu la sumo de ĉiuj Esperanto-lernantoj en la tri lingvoj kompare kun la sumo de ĉiuj lingvolernantoj ĉe Duolingo? Aŭ ĉu de la lernantoj en la tri lingvoj sume? Citaĵo Mia projekto estas fonto: https://gitlab.com/dotevo/statistikoj/wikis/Home Bela projekto 🙂 Do ŝajne vi ĉiutage aŭtomate suĉas kaj sekurigas ĉe github en via projekto la datumojn, de Duolingo kaj de Duome, ĉu? Redaktite 16an de oktobro, 2019 de Lu Wunsch-Rolshoven Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Dotevo 4 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 antaŭ 43 minutoj, Lu Wunsch-Rolshoven diris: Do, ĉu la sumo de ĉiuj Esperanto-lernantoj en la tri lingvoj kompare kun la sumo de ĉiuj lingvolernantoj ĉe Duolingo? Aŭ ĉu de la lernantoj en la tri lingvoj sume? Sume. 0.125% + 0.15% + 0.16% ~ 0.43% incubator.duolingo.com diras nur pri aktivaj lernantoj sed unu uzanto povas esti aktiva lernanto por kelkaj kursoj. ((eo/en + eo/pt + eo/es) * 100%) / (eo/en + eo/pt + eo/es + ... + en/pl ... ) Do... Ekzemple ekzistas 2 kursoj (esperanto + la angla). Estas 50 uzantoj kaj ĉiu uzanto lernas la anglan kaj esperanton - tio signifas ke esperanto havas 50 aktivajn lernantoj kaj la angla. (50 * 100%) / (50 + 50) = 50% sed ĉiu uzanto lernas esperanton. Aktuale la angla havas ~40%, Esperanto ~0.43% antaŭ 43 minutoj, Lu Wunsch-Rolshoven diris: Bela projekto 🙂 Do ŝajne vi ĉiutage aŭtomate suĉas kaj sekurigas ĉe github en via projekto la datumojn, de Duolingo kaj de Duome, ĉu? Jes 🙂 kaj mi havas skripton por krei bildojn https://gitlab.com/dotevo/statistikoj/wikis/desegni.py Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Lu Wunsch-Rolshoven 7 Afiŝita 16an de oktobro, 2019 (redaktita) antaŭ 1 horo, Dotevo diris: Sume. 0.125% + 0.15% + 0.16% ~ 0.43% incubator.duolingo.com diras nur pri aktivaj lernantoj sed unu uzanto povas esti aktiva lernanto por kelkaj kursoj. ((eo/en + eo/pt + eo/es) * 100%) / (eo/en + eo/pt + eo/es + ... + en/pl ... ) Do... Ekzemple ekzistas 2 kursoj (esperanto + la angla). Estas 50 uzantoj kaj ĉiu uzanto lernas la anglan kaj esperanton - tio signifas ke esperanto havas 50 aktivajn lernantoj kaj la angla. (50 * 100%) / (50 + 50) = 50% sed ĉiu uzanto lernas esperanton. Aktuale la angla havas ~40%, Esperanto ~0.43% Jes 🙂 kaj mi havas skripton por krei bildojn https://gitlab.com/dotevo/statistikoj/wikis/desegni.py Dankon. Unu el miaj taskoj estas prezenti Esperanton al la ekstera mondo. Sekve mi serĉas favorajn nombrojn 🙂 Mi ekzemple tre ĝojas, ke Esperanto havas proks. 2 procentojn de ĉiuj lernantoj en la portugala, https://www.duolingo.com/courses/pt , 2,2% de la angla. Eble indas montri tion en grafiko (kvankam, bedaŭrinde, tio laŭ la tempo malkreskos kun la aldono de novaj lingvoj). Mi havas la impreson, ke vi dividas per la sumo de ĉiuj lingvolernantoj - eble tio iom malfavoras Esperanton, ĉar ekzemple en la rusa oni ne jam povas lerni ĝin. Cetere unu el la belaj konstatoj pri Duolingo estas, ke Esperanto havas pli da lernantoj ol la kataluna, kiu estas ofertata nur en la hispana. Kaj Esperanto havas proks. duonon de la lernantoj de la nederlanda (ofertata nur en la angla). Jen la sukcesoj de nia ofte misjuĝata lingvo 😄 Ŝajnas iel, ke la celo de tiu ĉi diskuto finiĝis, ĉu? La venontaj lingvoj estos, se ĉio iros laŭplane, la franca kaj la ĉina 🙂 Redaktite 16an de oktobro, 2019 de Lu Wunsch-Rolshoven Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Lu Wunsch-Rolshoven 7 Afiŝita 30an de oktobro, 2019 Iom alia kriterio povus esti, kiom interesa ŝajnas la lingvo por la retuzantoj. Ĵus mi konstatis, ke jen troviĝas komparo de la ĉiutagaj vizitoj al la artikolo "Esperanto" en diversaj vikipedioj, https://tools.wmflabs.org/langviews/?project=de.wikipedia.org&platform=all-access&agent=user&range=latest-60&sort=views&direction=1&view=list&page=Esperanto La taga mezumo de la pasintaj du monatoj estas (entute 9537 vizitoj en ĉiuj lingvoj kaj) 2874 vizitoj por la angla versio, 1009 por la rusa, 1003 por la hispana kaj 608 por la germana (kvara loko). Sekvas la japana, la franca (sesa loko, 501), la pola, la itala, la portugala (9-a loko, 353 vizitoj tage) kaj la ĉina (10-a loko, 224 vizitoj tage). Interese estas, ke tio ne multe kongruas kun la ĉiujaraj novaliĝantoj al la kursoj en la angla, la hispana kaj la portugala 😮 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Marko 7 Afiŝita 12an de februaro, 2020 Je 2019-10-10 at 06:12, Vladimir diris: Emilio, kiam enkadre de la prezentado de la nova UEA-estraro en UK-104 en Lahti mi proponis aperigi anoncon en la kongresa kuriero kaj sur la anonctabulo pri kunveno de kongresanoj kun tiuj, kiuj lernis E-on en 'Duolingo', la estraro aprobis tiun proponon (precipe Fernando Maia entuziasmigxis), sed ial la anoncoj ne aperis. :-( Emilio, sxajne ankaux Vi partoprenis tiun kunvenon. Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. Amike, Vladimir MININ Saluton kara, Juha Metsäkallas jam skribis en tiu ĉi fadeno ke ri partoprenis UK kaj uzas Duolingo. Ankaŭ mi lernis la lingvon ĉefe per Duolingo (en 2017) kaj partoprenis jam dufoje en Universala Kongreso. En Portugalio kiel estrarano de TEJO, en Finnlando kiel komitatano A. Duolingo-lernintoj certe ekzistas, ne zorgu. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Raffaele Del Re 3 Afiŝita 8an de marto, 2020 Je 13/10/2019 at 18:34, RuthKevessCohen diris: Saluton! Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Faru tion nur se vi havos plurajn horojn semajne por dediĉi al tia laboro, kiu verŝajne komenciĝos ĉirkaŭ la fino de 2019. Dankon! Margo (Ruth KC ĉe Duolingo) Jes, mi eniris hodiaŭ https://incubator.duolingo.com/ , elektis Esperanton kiel lernendan lingvon kaj vidis ke estas du novaj kursoj en "Periodo 1": Esperanto por ĉina-parolantoj kaj Esperanto por franca-parolantoj. Sed mi ankaŭ vidis ke NE ESTAS VOLONTULOJ POR PRETIGI tiujn kursojn. Ĉar jam en oktobro Duolingo aprobis la kursojn, kaj en marto ankoraŭ ne estas volontuloj, mi demandas: ĉu estas la risko, ke Duolingo ŝanĝos sian opinion kaj malaprobos la kursojn pro manko de instruistoj? Aŭ male tia situo estas tute normala? Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj