Salti al enhavo
Ensaluti por sekvi tion  
Emilio Cid

N-ro 833 (2019-11-15) Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019

Rekomendataj afiŝoj

N-ro 833 (2019-11-15)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin. Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia – pri raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia kunlaboro pli gravis, ol ĝi gravas hodiaŭ.

Fundamenta al tiuj diferencoj estas la diferenco de lingvo. Se ni ne povas interkompreniĝi, ni ne povas kunlabori; se ni ne povas interkompreniĝi, ni emas plej malbone imagi pri tiuj kiuj estas malsamaj al ni. Okaze de tiu ĉi Internacia Tago por Toleremo, Universala Esperanto-Asocio apelacias al internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj tra la mondo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, ke ili laboru por serĉi signifoplenan dialogon, ke ili flankenmetu siajn diferencojn kaj ke ili kunlaboru en spirito de toleremo por alfronti la defiojn kiuj jam kontraŭstaras nin ĉiujn. Ni promesas nian kunlaboron en tiu klopodado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/833a1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.

Ensaluti por sekvi tion  

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.