Salti al enhavo
Ensaluti por sekvi tion  
Aleks K.

N-ro 835 (2019-11-20) UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!

Rekomendataj afiŝoj

Multaj personoj aliĝis al la UK 2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020) jam dum la antaŭa UK en Lahtio, kaj nun la aliĝilo disponeblas por la plej malmultekosta aliĝperiodo. La prezo por aliĝo en tiu ĉi unua aliĝperiodo por individuaj membroj de UEA estas 190 eŭroj por A-landanoj kaj 145 eŭroj por B-landanoj. La prezo altiĝos ĝis 240 / 180 eŭroj en la dua aliĝperiodo kaj ĝis 290 / 215 eŭroj en la tria aliĝperiodo. Notindas ke la unuan fojon UEA ankaŭ proponas la eblecon kompensi la poluadon, okazantan i.a. pro transportado de kongresanoj al UK.

 

La UK 2020 en Montrealo estas notinda el multaj vidpunktoj. Tio estas la unua fojo, kiam la kongreso okazas en orienta flanko de Kanado. La unua kaj ĝis nun lasta UK en Kanado okazis en Vankuvero, okcidenta flanko, en 1984, longe antaŭ Interreto kaj la apero de retaj Esperanto-lernejoj, kiel Lernu.net kaj Duolingo.com, kie dekoj da miloj da lernantoj venas de Norda Ameriko, aparte el Usono. La lastan fojon, kiam la UK okazis en la orienta flanko de Usono aŭ Kanado estis en la jaro 1910, kiam Zamenhof mem ĉeestis la 6-an UK-on en Vaŝingtono, en Usono. Montrealo, urbo de pli ol unu unu miliono da loĝantoj (kvar milionoj en la tuta regiono) kaj unu el la plej malnovaj kaj vizitindaj urboj en Nord-Ameriko, estas perfekta loko por kongresumi: unu el la plej popularaj nord-amerikaj urboj por turismo (mondfamaj muzeoj, arkitekturo kaj vidindaĵoj), la ĉefe franclingva metropolo de Kebekio, ĝi ebligas facile elturniĝi france kaj angle (kaj foje ankaŭ alilingve) kaj estas aparte konscia pri la aferoj rilataj al lingvaj rajtoj kaj lingva justeco.

 

La kongresejo estas la hotelo Sheraton, urbocentre -- apud du gravaj metrolinioj kaj la centra trajnstacio (notindas, ke trans la strato de la kongresa hotelo troviĝas la antaŭa hotelo Windsor, kie Zamenhof restis dum sia privata vizito al Montrealo). La kongresejo estos perfekta de logistika vidpunkto: ĉiuj programeroj okazos en unu loko. UEA negocis bonan prezon por la kongresanoj, kaj pro la favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la prezo en la kongresa hotelo, kaj la montrealaj prezoj ĝenerale, bone kompariĝos al la eŭropaj prezoj interalie.

 

La temo de la kongreso -- "UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo" -- estas tre favora al la kreo de diversaj strategiaj aliancoj kun similpensantaj individuoj kaj organizoj. Notu ke antaŭ la UK okazos la 53a ILEI-kongreso, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, en Kebekurbo, kun organizita komuna busveturado al Montrealo, kaj tuj post UK okazos Nitobe-simpozio. Samtempe kun la UK en Montrealo okazos indiĝena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado: la temo, kiun la LKK ankaŭ substrekos per serio de prelegoj, atelieroj kaj arto (ekz., filmoj). La LKK promesas aparte riĉan artan programon, kun konataj steluloj de Esperantujo kaj novaj “juveloj”, kaj multajn belegajn ekskursojn, antaŭ- kaj postkongresajn (interalie, al Niagaraj Akvofaloj, Otavo kaj Toronto, kaj pli ol 400-jara Kebekurbo), kaj multajn tipe kebekiajn spertojn, kiel manĝo en sukerkabano: loko, kie oni servas pladojn kun fama kebekia acersiropo.

La aliĝilo estas havebla ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Aŭskultu unuhoran intervjuon pri la UK 2020 kun la du LKK-anoj ĉe https://movada-vid.punkto.info/2019/09/02/

Pli da informoj: Esperanto2020.ca | facebook.com/Montrealo.kongreso | videa invito al la UK | Prezentaĵo | Gazetaraj reeĥoj

 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/835a1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.

Ensaluti por sekvi tion  

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.