Salti al enhavo
Alexander Gofen

UEA kaj UN: nenobla alianco

Rekomendataj afiŝoj

Ek de komenco de la jaro 2019 mi penas atentigi la esperantistaron, ke nuntempa UEA ne simple serĉas favoron de UN por Esperanto kaj lingva egaleco, sed ĝi aktive partoprenas en plej insida UN plano de tiel nomata "anstataŭiga ( ! ) migrado ( ! )".

Kaj nun UEA daŭrigas tian kunlaboron kun UN, kaj planas celebri ĝian 75-jariĝon dum la 2020 Universala Kongreso en Montrealo. Tiudirekte s-ro Corsetti admonis:

  • Ni igu la tutan movadon festi la datrevenon de UN, ĉar en la nuna mondo UN samkiel Esperanto estas "orfa kaj eble senespera" [Kompatindulino UN!]. Ni festu UN tra la mondo kaj ni ligu Esperanton al la savo de la planedo kun UN.

Envere tamen tio estas la planedo, precipe la Okcidenta mondo, kiun necesas savi de la socialismo kaj tutmondiĝo fare de UN kaj NMO komisaroj, kaj Esperanto prefere restu orfa, ol akiru gepatrojn kiel UN kaj UNESCO. Jen mia plej lasta alvoko al la esperantistaro: http://resonoelusono.com/NeutralecaPerfido.htm 

Redaktite de Aexander Gofen
Aldoni spacojn
  • Ŝati 1
  • Malŝati 4

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Sinjoro… via mondkompreno verŝajne surbazas ridindan komploton.

La UN ne estas fiintenca organiza dediĉanta al la perdigo de nacioj k kulturoj, kaj certege ĝi ja ne estas la proponanto de iu »nova monda ordero«.

Via nuran fonton vi citas rilatan al »anstataŭiga migrado« (kiel perdigo de kulturo) aŭ »nova mondo ordero« estas simpla studo de la departamento de socia k ekonomia aferoj, priskribinta la malpliiĝado de popolkvantoj en kelkaj landoj. Tio ĉi simple veras— en eŭropaj landoj (k ankaŭ aliaj ekonomiaj kernaj landoj), la naskiĝrapido draste faliĝas al niveloj nesubtentantaj la nunajn popolkvantojn. (Rigardu la ligitan SVG-dosieron, aŭ ĉi retejo (angle, bedaŭrinde) kun rilataj statistikoj.) Tio ĉi estas ekonomia problemo, kaj la departamento simple proponis ke enmigrado helpus subteni popolkvantojn (kiu estas objektiva fakto— se vi bezonas homojn, peti ilin eniĝi).  Ili nepre ne aludis intencon pri »perdigo de kulturo«, nenio tiel interesa nek damninda! Fakte, la studo sekis, ĉar ĝi nur estis pri ekonomiaj informoj. Se vi persone legas la studon kiel malica deklaro, vi nur legas vian biason, antaŭjuĝemon.

Via paĝo (kaj viaj aliaj) havas ege strangajn proponojn, ekzemple ke la unuiĝintaj nacioj…

> … estas ili kiuj inventis la koncepton de "blanka kulpo" pri "blanka privilegio" kaj admonas nome blankulojn ne multobliĝi por savi la ekologion de "panjo Tero".

Sed la ideo de blanka privilegio nur sekvas la fakton ke minoritatuloj (de forto aŭ de popolkvanto) plejofte suferas subpremadon iel— pro etaj indignoj aŭ ies favoro al aliaj homoj de la malminoritataro. Ne ekzistas pruvo ke la ideo estis kreita pro »malicaj« intencoj, kaj ne simple estas observo de sociaj rilatoj! Kaj neniu laŭlitere konsilas ke homoj ĉesu naskigi bebojn— kaj eĉ tiuj farantaj tion ne indikas ke ĝi rilatas eĉ iomete al raso— kaj certe ne la UN!

Ho, kaj jen alia strangaĵo:

> Tiuj ĉi planoj de UN, EU kaj la komisaroj de tutmondiĝo fakte estas la sekva fazo de Marksismo, kiam anstataŭ elproprietigi bonhavon de riĉaj kaj sukcesaj individuoj, oni celas elproprietigi la bonhavon kaj teritoriojn de riĉaj kaj sukcesaj landoj!

Klare, vi ne konas Marksismon. Marksismo estas pri la lukto inter klasoj  kaj ja ne landoj. (Marksismo estas malbona filozofio kaj plenas de problemoj, sed tio ĉi ne estas unu). Marksistoj malmultegas nun, kaj ridindas la ideo ke ili tiel fortas, ke ili regas la UN'on, kaj  la EU'on,  kaj  la »komisaro de tutmondiĝo«.

Nu, io estas tiu ĉi »komisaro de tutmondiĝo«? Ĉu vi esprimas tion ekonomie (kiel la pliligateco de landoj pro tutmonda kapitalismo), aŭ ĉu vi aludas la »novan mondon orderon«, jajaja?

infanoj_po_virinoj-2017.svg

Redaktite de ĵadoajn
  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

1) UN (la posteulo de Ligo de nacioj) estis fondita ĝuste fare de ideologoj de NMO kaj restas (inter multaj) ilia favora kreaĵo). Ek de komenco ĝiaj celoj estis diversaj, kaj iuj - tre bonaj, kiel ekzemple la Deklaracio de homaj rajtoj. Tamen la ideo mem de la monda forumo estis kaj restas utopia, kaj UN ek de la komenco estis ekstreme hipokrita, kiel mi jam demonstris. 

Vi misis la cititan de mi duan dokumenton sub piednoto 4, kiu konkretigas kio estas anstataŭiga migrado. 

Vi tute prave menciis ke en eŭropaj landoj "la naskiĝrapido draste falas al niveloj nesubtenantaj la nunajn popolkvantojn". El via rezonado sekvas, kvazaŭ tute ne gravas kiamaniere kompensi nesufiĉan fruktecon. Anstataŭigi oranĝojn per pomoj, aŭ per lolo kvazaŭ tute ne gravas - vidu la referencon 2. 

Por esti pli preciza, la planoj de UN, aŭ de Eurabia (vidu Bat Ye'or) kreis la ideologian bazon de tiel senprecedenca perfido kiel la anstataŭiga migrado. La plenumantoj de tiu perfido estas ĉiu registaro kaj ĉiu reĝo aŭ reĝino de la okcidenteŭropaj landoj - vidu ekzemple la referencon 3. 

2) La propagando de "blanka kulpo" pro "blanka privilegio" estas groteska mensogo penanta misekspliki la veran fakton ke statistike ne ĉiuj etnoj kaj rasoj egale atingas en ĉiu fako. Ekzemple, ĉu estas bona, ke elitaj sportistoj en futbalo, basketbalo kaj simile estas preskaŭ 100% nigruloj? Bonege! Nigruloj en Usono konsistigas 12%. Kaj ĉu estas bona, ke pli ol 50% de murdoj faras nigruloj (kaj eĉ plia kvanto estas en malliberejoj por aliaj krimoj)?   

Se paroli pri rasismo en Usono (t.e. pri subtakso, malfavora traktado surbaze de raso), do jes, en Usono ekzistas totalisma rasismo kontraŭ la ... blankuloj, precipe kontraŭ kristanaj, normalseksaj viroj. Tio ĉi estas tute unika idiota mem-subiĝo de la blanka plejmulto de la civitanaro kiu fondis Usonon al skandalaj minoritatoj.

Ekzistas specifa rasismo de nigruloj kontraŭ blankuloj neglektata fare de polico - vidu "White girl bleed a lot" de Colin Flaherty.

Kaj jen paro de "brilaj citaĵoj".

Oni devas haltigi blankulojn - por la futuro de la homaro mem. - Melinda Gates (edzino de Bill Gates). 

Tiuj el ni kiuj devenas de Eŭropo [blankuloj] iĝos minoritato jam post du jaroj, kaj jes, tio estas bona. - Joe Biden

3) Tio sonas amuze kvazaŭ mi ne sufiĉe scias marksismon (se vi scivolus de kie mi devenas). Primara marksismo estis ne nur pri interklasa lukto, sed unuavice pri elproprietigo de biznesoj kaj havaĵo. Se vi atente legus, mi speciale substrekis, ke nun temas pri nova fazo de marksismo, nome tia kiun mi eksplikis.

Vi krude eraras kvazaŭ "marksistoj malmultegas". Tute male: ili dominas en ĉiuj universitatoj kaj en registaraj servoj. Kaj ekzistas ankoraŭ la nov-marksista skolo (el Frankfurt): la tiel nomata marksismo kun pederasta vizaĝo - vidu http://www.judeochristianamerica.org/ConsReading/FrankfurtSchool.htm (angle). 

4) La tiel nomata Nova Monda Ordo ne estas io unudimensia. Temas pri pakaĵo de celoj kaj ideoj - vidu http://judeochristianamerica.org/Quigley/WhoIsInControl.htm . Tie estas ankaŭ komponanto de ekster-nacia kapitalismo, kiu volas profiti je duonsklava laborforto en foraj anguloj de la mondo - kaj ruinigi la mezan klason en propraj landoj. Tamen tio ne estas la sola celo. En kunteksto de tiu ĉi polemiko, temas pri likvido de la suvereneco kaj eĉ la naciaj landoj mem en la Okcidento - kaj EU estas jam unu el la ekzemploj de tio.  

  • Malŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.