Salti al enhavo
Vladimir

Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA

Rekomendataj afiŝoj

UEA-estrarano Fernando Maia sugestis al mi proponi al Esperantujo festojn kaj Internaciajn Tagojn. Kaj la 23-an de marto 2020 mi proponis al li festi "Internacian Tagon Sen La Angla Lingvo", kiu ordinare okazas la !-an de aprilo. Tamen tiu cxi mia propono ial ne aperis en la Gazetaraj Komunikoj de UEA. Do aperas la demando: kiu rajtas proponi informojn por la Gazetaraj Komunikoj, kaj kies informoj kaj artikoloj aperas tie? Kaj kiuj ceteraj esperantistoj rajtas nenion? 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estas interese, cxu iu provis festi "Internacian Tagon Sen La Angla Lingvo" la 1-an de aprilo? :-) Bv rakonti pri viaj impresoj ne uzi la anglan lingvon dum 1 tago. Antauxdankon! 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Nova dissendolisto [uea-membroj@groups.io] funkcias tute ne pli bone, ol iama [uea-membroj@yahoogroups.com], cxar ankaux en la nova dissendolisto estas severa cenzurado. Hieraux tie vicfoje ne aperis mia letero. UEA ja ne kapablos sukcese evolui, se en gxi ne okazos libera intersxangxado de la opinioj. :-( 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
La organiza komitato de RET-2020 la 23-an de majo 2020 anoncis, ke RET-2020 ne okazos. Tamen post la 23-a de majo multo sxangxigxis. En multaj regionoj de Rusio oni planas malfermi la turisman sezonon jam meze de junio 2020. La 21-an de junio rekomencigxos la ludoj en la supera rusia grupo pri piedpilko inter 16 teamoj. La 24-an de junio en cx. 30 plej grandaj rusiaj urboj okazos paradoj omagxe al la 75-a datreveno post la venko en la 2-a mondmilito. La 1-an - la 6-an de julio okazos tutrusia balotado pri amendoj al la rusia konstitucio. Ktp. Ktp. Estas evidente, ke la regantoj de Rusio antauxsupozas, ke la situacio pri la krona viruso plibonigxas.
Estas evidente, ke la organiza komitato, kiu trovigxas plejparte en Moskvo kaj en apudaj regionoj, ne povas pro objektivaj kauxzoj organizi RET-on-2020 en Siberio, cxar plej multaj infektigxoj kaj malsanigxoj per la dangxera viruso okazas gxuste en Moskvo kaj en cxirkauxaj regionoj. Tial estas propono organizi RET-on-2020 apud Krasnojarsk plejparte por siberiaj esperantistoj. Kaj eblus speciale inviti kelkajn ekstersiberiajn e-istojn laux iliaj personaj petoj. En turisma bazejo "Brusnika" estas 100 disponeblaj lokoj:
Eblus limigi la partoprenontaron gxis 50 personoj por pligrandigi la socian distancon inter homoj kaj partopreni cxiujn komunajn kunvenojn kun uzado de maskoj kaj gantoj.
Se tiu cxi E-arangxo ne povus nomigxi RET, ni povus nomi gxin vica "Renkontigxo de Amikoj" aux OSER-51. 
La cxefa kondicxo por okazigi tiun cxi E-arangxon estos interkonsento de krasnojarskaj esperantistoj kun turisma bazejo "Brusnika". Necesas, ke siberiaj e-istoj petu krasnojarskajn e-istojn interkonsenti pri tio kun "Brusnika" almenaux gxis la mezo de junio.
Kaj ege estas bezonataj reehxoj de siberiaj e-istoj, kiuj volus kaj ne timus veturi al tiu cxi E-arangxo.
Amike, Vladimir MININ 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Cxu tiu cxi forumo pli kaj pli malbone funkcias? Cxu neniu zorgas pri gxi? Hieraux mi ne povis trovi tiun cxi temon en la forumo. :-( 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Cxar cxiuj dissendolistoj en [...@yahoogroups.com] estos neniigitaj gxis la fino de novembro 2020, mi kreis novan modernan E-dissendoliston [esperanto-rus@googlegroups.com], kiu funkcios anstataux gxisnuna [esperanto-rus] en 'yahoo' kaj dauxrigos la 18-jarajn tradiciojn de libero kaj sendependeco en la E-mondo. 
Por aligxi bv sendi private al mi vian elektronikan adreson. Post tio vi ricevos leteron, sube de kiu estos butono "Akceptu la aligxon" en la angla. Necesos premi tiun butonon. Bonvenon! 
Amike, Vladimir MININ

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

En revuo "Znanie - sila" (Знание - сила) №11(1121) de la jaro 2020 aperis artikolo "Bolsxevisto-intelektulo" (sen menciita auxtoro) sur la pagxoj 125-126: www.znanie-sila.su 

"145 jarojn antauxe, la 23-an de novembro 1875, naskigxis sovetia sxtata aganto Anatolij Vasiljevicx Lunacxarskij. [...] 
Dum la oktobraj tagoj de la jaro 1917 Lunacxarskij plenumadis responsajn komisiojn de Petrograda PRK [Portempa Revolucia Komitato]. La sekvan tagon post la konkero de Vintra Palaco [Зимний Дворец] li estis enoficigita kiel la Popola Komisaro pri la Klerigado. [...] 
La popola komisaro konstante iniciatis novajn reformojn: kreigxadis eksperementaj metodikoj... 
En la Popola Komisarejo pri la Klerigado funkciis speciala komisiono pri enkonduko de lecionoj de Esperanto en la lernejojn, kaj la cxefo mem de la institucio elpasxis kun saluto al internacia kongreso de laboristoj-esperantistoj..." 

Ecx se kamarado Lunacxarskij mem ne estis esperantisto, li favore rilatis al Esperanto. Versxajne bolsxevistoj kapablis proponi ecx ion utilan krom siaj kutimaj absurdajxoj (mole dirante). 
Amike, Vladimir MININ 

P. S. Al nia nova dissendolosto [esperanto-rus@googlegroups.com] aligxis ankaux Wu kaj Yanpetro. Ili jam rajtas sendi leterojn al gxi. Bonvenon al ili!

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Cxar cxiuj dissendolistoj en [...@yahoogroups.com] estos neniigitaj gxis la fino de novembro 2020, mi kreis novan modernan E-dissendoliston [esperanto-rus@googlegroups.com], kiu funkcios anstataux gxisnuna [esperanto-rus] en 'yahoo' kaj dauxrigos la 18-jarajn tradiciojn de libero kaj sendependeco en la E-mondo.
Por aligxi bv sendi private al mi vian elektronikan adreson.
Amike, Vladimir MININ 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.