Salti al enhavo
Said Baluchi

Malferma Tago

Rekomendataj afiŝoj

La 52-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO

(25/4/2020)

 

UEA kaj TEJO invitas vin al la 52-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 25-an de aprilo 2020, de la 10-a horo ĝis la 17-a horo, en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo, Nieuwe Binnenweg 176.

La programo:

10:00- 10:30: Akcepto.

10:30- 10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.

11:00- 11:40: Prelego; Mireille Grosjean; Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate.

11:45- 12:25 Prelego; ni anoncos

12:25- 13:20 Tagmanĝa Paŭzo.

13:20- 14:00 Prelego; Roland Schnell pri la kongreso de Hago, 1920, 100 jara datreveno -2020

 

14:10- 14:40 prelego; Marianne Pierquin; Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui?

 

 

14:45- 15:25: Prelego; Duncan Charters, la prezidanto de UEA, pri "ni anoncos ".

15:30- 16:10: Prelego; Mireille Grosjean; Komparo inter du planlingvoj: Esperanto kaj Rumantsch Grischun (svisa duonoficiala lingvo)

 

 

16:20-17:00: Dialogo kun la estraranoj kaj volontuloj de UEA/TEJO.

 

Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.

 

Orlando E. Raola, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj

Said Baluĉi, stabano de TEJO

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Ne sufiĉas nomi la tagon "Malferma", oni devas fari ĝin tia... - Nur tre malmultaj homoj povos fizike partopreni la tradiciajn Malfermajn Tagojn, sed jam delonge ekzistas manieroj ebligi la virtualan partoprenon por dekoj, centoj aŭ pli da homoj!

Mi interesiĝas pri la viva elsendo de eventoj dum la Malferma Tago. "Vivaj elsendoj" donas la senton "mi mem ĉeestas la kunvenon", aŭ "ankaŭ mi apartenas al la asocito!" - kiu estas baze necesa por UEA. 

La teknikaj rimedoj jam delonge ekzistas, en minimuma nivelo oni bezonas nur 4 aferojn:

  • ordinara, mezkvalita poŝtelefono kun vifi-konekto
  • stativo por la telefono
  • kabla, pinĉebla mikrofono
  • loka deĵoranto, kiu pinĉas la mikrofonon sur la veston de la aktuala preleganto

La elsendon oni povas realigi en diversaj-mediokanaloj (Youtube, Facebook, Twitch ktp), ekzistas ankaŭ speciala FB-grupo por tiu celo https://www.facebook.com/groups/381665636084382/

Gravas decidi laŭeble frue pri la elsendado, ĉar oni devas ankaŭ aparte reklami tion. Se oni bone preparas ĝin, la Malferman Tagon povas partopreni, kaj la prelegojn aŭskulti plurcent personoj...! - La demando nur estas tio, ĉu UEA volas eluzi tiun senpagan eblon por kreskigi sian prestiĝon (necesa por kreskigi la membronombron), aŭ kontentiĝas nur per sia fermita, interna oldul-grupeto?

La aranĝo "Malferma Tago" havas la plej bonan pozicion por realigi la regulajn vivajn elsendojn, ja ĉiu necesa kondiĉo staras je la dispono!

Tiuj vivaj interretaj elsendoj en tiu ĉi jaro bedaŭrinde havas eĉ aldonan pozitivan flankon: ili ebligas amasan partoprenon malgraŭ la negativa efiko de la virusa epidemio...

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.