Raffaele Del Re 3 Afiŝita 14an de marto, 2020 Vikipedio estas la plej fama el grupo de "fratinaj projektoj", kiel vikilibroj ktp. Inter tiuj fratinaj projektoj estas "vikivojaĝo", kiu enhavas informojn pri urboj, landoj, vidindaĵoj ktp. Vikivojaĝo tamen estas oficiala nur en kelkaj lingvoj (angle, france, germane, hispane, portugale, itale, ruse, ĉine, japane ktp). Esperanta vikivojaĝo estas "en la kovilo" (provizora retadreso). Ĝi eliros el la kovilo kaj iĝos oficiala se ĝi montros sufiĉe da aktivado kaj da enhavo. Fakte, Esperantistoj laboras en vikivojaĝo ekde 2013, sed la kvanto de aktivaj kunlaborantoj estis dum pluraj monatoj nur 1 aŭ 2 (kelkfoje eĉ neniu), kaj preskaŭ neniam pli ol 3. (Vidu ĉi tie.) Malgraŭ tio, dum la jaroj la kunlaborintoj kreis ne malmulton da enhavo. Mi kredas ke 2020 povas esti la taŭga jaro, se kontribuos sufiĉe da volontuloj, por fine oficialigi Esperantan vikivojaĝon. Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi opinias ke indas tia klopodo? ke eblas? ke sukcesos? Ĉu vi emas helpi? aŭ konas helpontajn? Ĉu vi vidas erarojn korektindajn? novajn metodojn aplikindajn? 2 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
FraLi 7 Afiŝita 2an de aprilo, 2020 Bona ideo! Mi faris anonceton por via kunfara propono en la Esperanta Kunfarejo: http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1413 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
FraLi 7 Afiŝita 13an de februaro, 2021 Nun la retejo estas ekster kova stato: http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=2787 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj