Administrantoj Fernando Maia Jr. Afiŝita 29an de junio, 2020 Administrantoj Share Afiŝita 29an de junio, 2020 La situacio de la Esperanto-movado en Svedio fariĝis lastatempe kelkfoja temo en UEA. Tiu temo tuŝas almenaŭ kvin grupojn: la kunlaborantojn de la laborfako Landa Agado, la Eŭropan Komisionon de UEA, la Komitaton de UEA, TEJO-n kaj svedajn aktivulojn mem. Ofte la rimarkoj troviĝas je tio, ke la movado en Svedio maljuniĝas kaj la nombro da svedaj membroj en UEA reduktiĝas. Ĉu vere? Kion vi opinias pri tio? Se vi konsentas, kion devus fari UEA kaj ĉiuj interesatoj pri la temo? Kiel fartas kaj kion faras la sveda junularo kaj TEJO mem rilate tion? Se la afero ne estas zorgiga, tamen kion oni povas fari por ĉiel ajn plibonigi la aferon en Svedio? Sube por helpi la diskutojn estas kelkaj informoj. Pri Svedio oni povas resume legi en la dokumento de UEA "Landa Parad'", kreita kaj zorgata de la eks-vicprezidanto kaj nuntempa komisiito de UEA pri Landa Agado (2019-2022), Stefan MacGill: http://aktivulo.net/eo/eko/landa-parad-europo. SVEDIO - Landkodo: SE. Mono: SEK (korona). Telefonkodo: 46. Ĉefurbo: Stokholmo. Kategorio en UEA: 5 (MB 44 EUR). Areo: 450,3 mil km2 (55-a en la mondo) Loĝantaro: 10,1 milionoj (89-a); 2 milionoj en la ĉefurba areo. Denseco: 22 homoj/km2 (196-a en la mondo). Porkapa MEP: po $ 50.687 do en la 13-a loko en la mondo. Vikipedio: E-paĝo ekzistas kaj ampleksas, senkritika, aktuala. Landa Asocio: Sveda Esperanto-Federacio (SEF), 1906 (aliĝo al UEA en 1933). Prez. Puff Östling. Membroj (AM+IM) 2019: 318 (En SEF 244); 2018: 321 (En SEF 275). LA-rekono: Svedio gajnis Trofeon Fyne de UEA pro elstara agado dufoje: en 1975 kaj 2001. LA-adreso: Poŝtkesto 2276, SE-103 17 Stokholmo. LA-retadreso: svenska <ĉe> esperantoforbundet.se. LA-hejmpaĝo: www.esperantoforbundet.se en la sveda kaj Esperanto. Organo: La Espero (4 n-roj), p/a SEF. Membraro en UEA. 2019: 74. 2018: 76. 2017: 126. FC 2019: 0 2018: 0. 2017: 0. DM: en 2020: 30. Membroj kiel milionaĵo de la popolo (2018): 27,22 (LA); 8.81 (IM de UEA). Ĉefdelegito: Lief Holmlund en Skellefteå. Kotizperanto: La ĈD. Komitatano de UEA: Louise Åkerlund (A) Sidejo: Adreso en Stokholmo; estas oficejo kun libroservo kaj kunsidejo. Delegitoj: 21 personoj (1 ĈD, 9 D, 1 VD, 14 FD) en 17 urboj. Aliaj asocioj: TEJO (sekcio SEJU), ILEI (sekcio), Agneta Emmanuelsson. Plio: E-centro kaj kursejo en Lesjöfors (okcidenta Svedio). Internaciaj aranĝoj: la 26-a UK en 1934; la 33-a UK en 1948 en Malmö; la 18-a IJK en 1962 en Ystad; la 25-a IJK en 1969 en Tyresö (kiu naskis gravan Deklaracion); la 65-a UK en 1980; la 47-a IJK en 1991 en Karlskoga; la 88-a UK en 2003 en Goteborg; la 35-a IIK en 2003 en Lerum; la 59-a IJK en 2003 en Lesjöfors; la 11a AMO-seminario en 2015 en Uppsala. Fama kunsido pri strategio en informado en Frostavallen en 1956 naskis gravan Principaron: https://eo.wikipedia.org/wiki/Principaro_de_Frostavallen. Aktualigo (escepte pri membroj) julio 2019. IM-oj de UEA hodiaŭ (29/06/2020): 62. Se vi estas svedo kaj ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2020, konsideru tion fari. Pli bone faru per la nuntempa aliĝilo al la Virtuala Kongreso de Esperanto, ĉar vi povos ĝui ĝin senpage: http://vk.mondafest.net/uea-vk/. Donacojn por plenumi agadojn por Svedio oni povas fari al la Fondaĵo Eŭropo de UEA, notante <<por Svedio>>: https://uea.org/alighoj/donacoj/europo. Tiu diskuto okazas i.a. kiel rezulto de la 65-a AMO-seminario, okazinta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto. 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Estraranoj Orlando E Raola Afiŝita 29an de junio, 2020 Estraranoj Share Afiŝita 29an de junio, 2020 Mi montros ĉi tie demandon, kiun mi starigis al sveda juna esperantisto (se li legas tiun ĉi mesaĝon, li mem povas plu reagi, iel ajn, mi ne malkaŝos lian identecon), kaj lian respondon: Saluton, kara Xxxx. Antaŭ kelkaj tagoj, fama maljuna esperantisto, membro de la Komitato de UEA, skribis en la komitata dissendolisto, ke "Esperanto mortas en Svedio". Tio vere ĝenis min, ĉar mi ne havas tiun impreson, speciale ĉar mi konas vin persone, kaj mi ĉiam kredis, ke Esperanto bone fartas tie, aŭ almenaŭ ne malpli bone ol en aliaj okcidenteŭropaj landoj. Ĉu vi povus iel reagi al tiu aserto? Mi pretas uzi ĉion kion vi sendos al mi por konsciigi tiun komitatanon, ke Esperanto en Svedio estas tute bone, nur sur novaj vestoj kaj formoj. Lia respondo: Saluton kara! Nu... mi ne estas tiel aktiva en la movado pro mia laboro kaj mia familio. Mi plejparte laboras por Esperanto hejme, en la reto. Lastatempe mi kreis novan retliston: lalder.net, kaj nun mi kreas novan, pli bonan socian retejon, kiun mi esperas esti preta post nelonge. Do, mi eble ne estas taŭga persono por kontribui al tia aserto. La problemo en Svedio probable estas du. Unu estas ke la movadistoj ĉi tie estas plejparte maljunaj kaj ne plu havas energion por propagandi al tiuj kiuj ne scias pri la lingvo. Kaj la du probable estas ke svedoj parolas la anglan sufiĉe bone kaj sentas ke Esperanto estas nek necesa nek eĉ bona ideo. Pro tiu estas malfacile altiri novajn interesantojn. Sed mi foje vidas novan nomon en la Esperantaj grupoj en Fejsbuko, do ankaŭ mi ne sentas ke Svedio estas en aparte malfacila loko ol aliaj landoj. Sed ni bezonas, simile kun aliaj landoj, trovi manierojn por altiri novajn, pli junajn membrojn. Se vi ne povos, la lingvo pluvivos en la interreto sed la organizoj mortos. Tiu estos bedaŭra afero. Mi konsentas. La granda disvastiĝo de sociaj retoj iom aliigis la pejzaĝon kie la tradiciaj landaj kaj lokaj asocioj devas funkcii. Kelkaj asocioj estis iom pli sukcesaj ol aliaj adaptiĝi, sed ĝenerale, la valoro antaŭe proponita de la asocioj (kontaktoj, renkontiĝoj, ktp) estas nun havebla al la interesitoj sen rekta partopreno de la asocioj. Kion fari? Tio esas la demando! 1 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
DidierJanot Afiŝita 29an de junio, 2020 Share Afiŝita 29an de junio, 2020 Saluton, Mi ne konas la situacion en Svedio, sed mi havas demandon: kio mortas? Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado? Kaj en aliaj landoj, kie delonge ekzistas eo-movado kun tradiciaj eo-asocioj, kio okazas? Antaŭ nelonge aperis analizo pri uzado de lingvoj ĉe Twitter (https://arxiv.org/pdf/2003.03667.pdf), do pli malpli en la mondo kvankam Twitter (kiel aliaj Usonaj sociaj retejoj) ne estas tre populara en kelkaj partoj de la mondo (ekz. en Ĉinio, sed ne nur). Esperanto troviĝas tre for de la angla sed tamen en la 30 unuaj plej uzataj lingvoj do estas klare vivanta lingvo. Do ĝenerale la lingvo Esperanto ne mortas kaj ekzistas homoj kiuj uzas ĝin. Bedaŭrinde ne eblas scii kiom granda estas la proporcio de Twitter-uzantoj kiuj membras en (tradiciaj) eo-asocioj. Estus bone kompari la situacion de la eo-movado inter la landoj kie delonge funkcias eo-asocioj kaj la landoj kie Esperanto venis antaŭ nelonge (post 2000) kaj kie eo-asocioj estas tute novaj. Ĝis, DJ 1 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
renato_corsetti Afiŝita 29an de junio, 2020 Share Afiŝita 29an de junio, 2020 Mi kredas, ke la juna svedo, kiu reagis al Orlando pravas, kaj la situacio estas komuna al ĉiuj nordeŭropaj landoj ĝis Nederlando. Ne nur mankas membroj de UEA, sed entute mankas novaj esperantistoj. Ĉu iu scias pri la situacio de TEJOI en tiuj landoj? Estas komuna sperto de tiuj, kiuj regule sekvas la agadon de esperantistoj tra la landoj, ke la landoj de suda Eŭropo estas pli plenaj da diverspecaj iniciatoj, kiujn oni ne trovas en norda Eŭropo. Britujo estas en iom meza situacio, ĉar ĉi tie plene efikas Duolingo por provizi nin per komencantoj. Mi ne scias, kiun argumentojn uzi por konvinki svedojn eklerni Esperanton. Ĉu nur interesiĝo pri lingvoj ankoraŭ funkcius, se la grandaj ideoj por plibonigi la mondon ne plu aplikiĝas tie (la konservativaj registaroj de tiuj landoj kaj iliaj politikoj estas konataj]. Certe Esperanto estas uzata en la reto, sed apenaŭ mi vidas ion de svedoj en Facebook. Se ne venas respondoj de TEJO-anoj, ni devas provi pensi kion fari por ke svedoj kaj similaj lernu Esperanton. 2 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Paul Desailly Afiŝita 30an de junio, 2020 Share Afiŝita 30an de junio, 2020 Orlando ghuste aludas 'la elephanton en la chambro' por montri ke la angla jam venkis en Svedio lau preskau chiuj svedoj. Maljustaj rimedoj por al junuloj chie popularigi la anglan lingvon estas la problemego kiun aliloke Renato en ikonrompa parolado identigas: https://www.youtube.com/watch?v=f5OCpAwbhCQ&feature=emb_title La koncerna parolado pri la Baza Angla projekto kaj makiavelaj makinacioj de Chefministro Churchill, FDR kaj la brita ministraro por kasacii disvastigadon de Esperanto aperos tra Oceanio en 'Esperanto sub la suda kruco' surpapere por abonantoj en tiu chi semajno kaj elektronike por la tuta esperantistaro post ses monatoj senkoste. Senkopirajte kaj senpage tiu chi amatoro angligis ghin por Renato kiu malvare donis permeson ghin lauplache utiligi. Bonvolu lian brilan paroladon en angla traduko dissemu en via mondoparto inter amantoj de justeco kaj paco: https://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity Aldonis mi al la parolado de Renato eta enkonduko en kiu reliefigita estas kunlaboroj inter Churchill & Roosevelt kadre de famega parolado che Universitato Harvard por kashe antauenigi la 'diablan' anglan lingvon per helpoj de British Council & VOA. q.v. The Churchill Society. The gift of a common tongue. sept 6, 1943: https://winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945-war-leader/the-price-of-greatness-is-responsibility/ 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Iveso Afiŝita 30an de junio, 2020 Share Afiŝita 30an de junio, 2020 (redaktita) Mi opinias, ke aktivuloj en Svedio devus krei grupon en Telegram por tiel plioftigi la kontaktojn kaj instigi al agado. Pluraj lokaj grupoj kaj landaj/regionaj asocioj tiel lastatempe vigliĝis. Eblas retbabili (ankaŭ você) per Telegram kaj facile interŝanĝi informojn, bildojn kaj eĉ filmetojn. Tia reta agado 'neeviteble' rezultos ankaŭ en ĉeestaj kunvenoj. Nova, tre pozitiva, evoluo estas kombini retkunvenojn kun fizikaj. Tiel kerno de surlokaj aktivuloj povas esti kompletigita de perinterretaj ĉeestantoj. Unu-du svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto kaj pretas iom kunordigi, sufiĉas. Mi pretas helpi pri kapabligo. Samkiel ĉie en la mondo, svedaj esperantistoj pli kaj pli preferas internaciajn kontaktojn al lokaj. Esperanton svedoj ne lernas por babili kun aliaj svedoj. UEA povus konkrete helpi, proponante ekzemple karavanojn al internaciaj renkontiĝoj progresigan instruistan helpon enkondukan manlibron/retejon al la movado. Kutime komencantoj tute ne konscias pri la multaj ebloj. Yves Nevelsteen Redaktite 30an de junio, 2020 de Iveso 1 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Iveso Afiŝita 30an de junio, 2020 Share Afiŝita 30an de junio, 2020 (redaktita) Intertempe mi eksciis, ke tia Telegram-grupo jam ekzistas. Ĝi eĉ havas jam 56 membrojn. La movado en Svedio do klare ne mortis... https://sv.telegramo.org/ Eventuale svedaj estraranoj/kernuloj povas krei apartan grupon (publikan aŭ ne) por inter si diskuti pri la agado. Redaktite 30an de junio, 2020 de Iveso 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
renato_corsetti Afiŝita 30an de junio, 2020 Share Afiŝita 30an de junio, 2020 mi ĝojas ekscii pri la telegramo-grupo en Svedujo kaj mi esperas, ke ĝi kreskos, sed ĉu estas facile trovi lernantojn por kursoj pri Esperanto en la reto, eventuale eĉ en telegramo. ĉu tiuj 56 membroj de la telegrama grupo por svedoj, provas trovi pli da lernantoj, aŭ pri kio ili okupiĝas rilate al Esperanto? amike renato Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Anita Afiŝita 30an de junio, 2020 Share Afiŝita 30an de junio, 2020 Jen kelkaj komentoj pri Svedio de maljuna multjara aktivulo. Fernandi Maia Jr: Sidejo: Sidejo: Adreso en Stokholmo - tiu ne plu funkcias. Mankis fortojn en Stockholmo por daŭrigi. Nia nuna stokejo de i. a. arĥivo troviĝas en loko laŭ la grava fervoja linio inter Stockholmo kaj Gotenburgo. En tiu ejo eblas ankaŭ kolektiĝi kaj dum la lastaj tri jaroj okazis pluraj kunvenoj kaj kursoj. Orlando E. Raola: Vi kaj via amiko pravas: ne plu estas adreso en Facebook, sed en tvitter kaj instagram (ambaŭ @intere.se kaj iel ligitaj al nia hejmpaĝo intere.se) kun neregulaj noticoj pri eventoj. Didier Janot: Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado?’Tiu demando estas levata plurfoje dum la lastaj eble dek jaroj. Ni devas konstati, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj klopodi adaptiĝi al tio. En Svedio komencis printempe nova ebleco aktiviĝi: zoom-kanalo kie eblas ĵaŭde kaj sabate renkonti SEF-estraranoj por diskutoj kaj kunlaboro. renato_corsetti: Jes, mankas junaj novaj esperantistoj - same kiel en kiu ajn organizo dum la lastaj jaroj. Interreto multe ŝanĝis la vivon. Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Vi jam legis pri Facebook kaj telgramo, sed restas tvitter kaj instagram. Iveso: Svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto ekzistas. La sveda movado ĉijare transiras reorganizadon pro novaj kondiĉoj dum la lastaj jaroj (nur manpleno da malnovaj kluboj vere agadas) kaj estas tro frue nun taksi la rezulton. 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
renato_corsetti Afiŝita 30an de junio, 2020 Share Afiŝita 30an de junio, 2020 dankon, anita, pro la tre klaraj reagoj, kiuj parte konfirmas miajn timojn: oni rezignas pri la fizika sidejo pro neebleco konservi ĝin kaj oni esperas pri la retpaĝo, kiel centro de la agado, poste oni moviĝas al Facebook, poste al aliaj kanaloj. mi jam vidis similan filmon en aliaj landoj. sed mi estis kuraĝigata de via frazo Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Tio estas io pozitiva, kio ne okazas en aliaj landoj en simila situacio. Ĉu ekzistas retaj kursoj pri Esperanto en la sveda? Ĉu la novaj gejunuloj praktike lernas en Duolingo? Ĉu vi scias, pro kio ili lernas? Ĉu pro simpla interesiĝo pri lingvoj? Kiuj idealoj kaptas junajn svedojn nuntempe? Amike Renato Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Komitatanoj Emilio Cid Afiŝita 1an de julio, 2020 Komitatanoj Share Afiŝita 1an de julio, 2020 La bona regado de la angla certe kontribuas al la ne-interesiĝo pri Esperanto. Sed tio ne malpermesas la antaeŭnigon de Esperanto en Britio kaj Usono 😉 Ĉiam estos homoj, kiuj interesiĝos pri la idealo de facila, neŭtrala kaj justa komunikilo. Endas nur reklami al ili. Didier Janot skribis: Citaĵo Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado? Estas 322 membroj en la grupo de Facebook por Esperanto Sverige / Svedio https://www.facebook.com/groups/se.esperanto/ Ne ĉiuj estas svedoj kaj oni permesas en la grupo afiŝojn, kiuj ne rilatas al Svedio, kio malhelpas la grupon. Krom la grupo en Telegramm menciita de Yves Nevelsteen, indas ĉeesti en ĉiuj sociaj retoj. Kaj ni ne forgesu pri la ĉeestaj kunvenoj de Duolingo https://gazetaro.org/duolingo/ (eble ili rekomenciĝos en julio). Estas grupo en Malmö https://events.duolingo.com/malmo-esperanto/ flegata de Sten Svenonius. Ĝis nun ĝi havas nur membrojn, sed mi pensas, ke indas invisti tempon per tiu senpaga reklamo por aliaj urboj de Svedio. Ni devas trovi etan teamon de svedoj por krei KAJ flegi grupojn en ĉiuj sociaj retoj. Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
renato_corsetti Afiŝita 1an de julio, 2020 Share Afiŝita 1an de julio, 2020 Emilio skribis: Ni devas trovi etan teamon de svedoj por krei KAJ flegi grupojn en ĉiuj sociaj retoj. Certe tio estas bona ideo kaj eble la sola vojo por rekonstrui iun specon de sveda movado. Sed de kie ni komencu? Ĉu Anita povus kaj volus esti la iniciatinto de tiu eta teamo? Ĉu iu alia volontulas? Cetere, estas vero, ke Duolingo produktas multajn lernantojn, sed ili bezonas amaseton da prizorgantoj por iĝi veraj kaj aktivaj esperantistoj. Amike Renato Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Estraro de SEF Afiŝita 2an de julio, 2020 Share Afiŝita 2an de julio, 2020 Gekaraj, Ni ankoraŭ ne mortis. Ni rekonstruas nian labormanieron kaj tio uzas multe de niaj fortoj, tion Anita jam menciis. Multaj el niaj novaj membroj aĉetis la "komenc-pakaĵon" kiu enhavas lernolibron, vortareton kaj gramatikon kaj unujaran membrecon de SEF. Ni ankaŭ ekkomencis jarlongan informkampanjon en "Språktidningen", sveda magazino pri lingvoj. La unua anonco aperis je la 17a de junio kaj ni jam ricevis tridekon da reagoj. La sveda junularo ĝenerale ne tre intresiĝas pri tradicia asocia laboro, sed aktivas kiel membroj de SEF. Ili ankaŭ kunlaboras rete, kaj SEF-membroj kaj ne SEF-membroj. Jam dufoje ni kongresis "internacie" unufoje en Pollando kaj unufoje kune kun la dana kaj norvega asocioj. Ni planas denove kongresi skandinavie. La junularo ne volas havi propran organizon kaj petis ke ni transprenu la respondecon pri la ekonomio. Eblas peti subvenciojn por partopreni en aranĝoj kaj kursoj. La Estraro de SEF Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.