Michael Boris Mandirola Afiŝita 13an de aŭgusto, 2020 Share Afiŝita 13an de aŭgusto, 2020 (redaktita) Post kelkaj horoj okazos strategia kunsido, sed mi ankoraŭ ne havas ideon pri kio okazos tiam. Mi legis plurajn interesajn pripensojn en la forumo, sed mi ne trovis iun proponon pri kiel ni konstruu nian strategion. Mi pensas ke vasta konsultado estas ege grava kaj necesa, sed ni ne bezonas simple kolekti ideojn por kunmeti ilin aĉetolistece. Ni bezonas strukturon. Mi proponas ĉi tie iun eblan procedon: 1) Fiksi vizion, mision, valorojn. Pri vizio kaj misio, ni jam havas tiujn de la pasinta strategia laborplano; ĉu ili daŭre respegulas nin? 2) Fari FLOM-analizon (Fortoj-Lamaĵoj-Oportunoj-Minacoj) pri UEA. 3) Surbaze de la FLOM-analizo, difini la fokuskampojn kaj la strategiajn prioritatojn. Poste en alia "realigplano". 4) Por ĉiu prioritato, difini la atingindajn SMART-celojn (SMART = Specifa, Mezurebla, Ambicia, Realigebla, Templimigita). 5) Por ĉiu celo difini indikilojn, sukcesfaktorojn, respondeculojn kaj buĝeton. Por ĉiu paŝo (krom la 5-a kiun mi lasus al respondeca estrarano plus aktivuloj en al specifa kampo), mi kredas ke indus vastan konsultadon tra la forumo, niaj retlistoj, sociaj retejoj, specifaj kunsidoj, formularoj, por atingi plej da niaj membroj kaj esperinde eĉ ricevi rimarkojn de landaj kaj fakaj asocioj, komisionoj kaj aliaj agantoj, Tia konsultado certe prenos tempon (multaj paŝoj kaskadindas), sed mi opinias ke ĝi ĝuste estus pli utila kiam ĝi okazas strukturite kaj ke oni pli ligiĝus al la plano se ĝi estus rezulto de ofta konsultado en kiu oni mem partoprenas. Evidente, tio estas simple unu propono pri kiel antaŭeniri, mi ĝojus vidi alternativojn sed mi ŝatus ke komence estu decido pri kiel antaŭeniri kaj konstrui la novan strategion de UEA. Redaktite 13an de aŭgusto, 2020 de Michael Boris Mandirola Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Dennis Keefe Afiŝita 13an de aŭgusto, 2020 Share Afiŝita 13an de aŭgusto, 2020 Boris, plejparte via skemo estas sekvinda. Bone. Se ni sekvas ĝin, antaŭ ĉio, mi dirus, ke ni ne iru tro rapide, sed finfine la skemo kiel vi priskribis ĝin, certe povas preventi la danĝeron de fulmodecidoj. Estas momentoj en organizo-vivo, kiam fulmorapidaj reagoj estas ege oportunaj. Ni ĵus vidis, laŭ mi, la plej bonan ekzemplon de tio: tre rapide kaj tre efike organizita Kongreso de Esperanto. Tiu ĵusa Kongreso probable profunde ŝanĝos multon en nia organizo. Al mi plaĉus havi longan kaj profundan interdiskutadon ĝuste pri tiu sukceso. Mi ne emas pripensi novan strategion sen povi kompreni ĝuste tion kio okazis kaj okazas je ĉiaj flankoj de la organizo ene kaj malene. Tamen, mi timas, ke la hasto en ni kondukos nin al rapide verkita dokumento kiu ne kaptas la novan epokon. Do, pri via skemo: hodiaŭ la 13an de aŭgusto la kunveno jam estas planita, kaj Duncan bone elektis la formaton de libera interdiskutado en la formo de cerboŝtormo, ĉu ne? Ne gravas. Tio estas komenco. Poste, estus bone havan longan diskutadon pri kiu vojo elekti, en via terminologio, Vizio kaj Misio. Tie eble kelkaj el ni havas novajn ideojn pri ĉu ESPERANTA aŭ ĉu LINGVORAJTAJ vojoj, ekzemple (mi ne scias kiel esprimi la dividon, tamen tio apartenas al la Vizio kaj Misio sekcioj). Amike, Dennis Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj