Leandro Abrahão Afiŝita 14an de aŭgusto, 2020 Share Afiŝita 14an de aŭgusto, 2020 @Emilio Cid, saluton! Lau la Ghenerala Regularo (18.5) "alighintaj landaj kaj fakaj asocioj povas mem kolekti kaj administri Amikojn de Esperanto." Chu ankau "kunlaborantaj" asocioj povus kunlabori? Dankon! 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Komitatanoj Emilio Cid Afiŝita 17an de aŭgusto, 2020 Komitatanoj Share Afiŝita 17an de aŭgusto, 2020 Je 14/08/2020 at 16:02, Leandro Abrahão diris: Chu ankau "kunlaborantaj" asocioj povus kunlabori? Certe jes ! Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Leandro Abrahão Afiŝita 17an de aŭgusto, 2020 Aŭtoro Share Afiŝita 17an de aŭgusto, 2020 antaŭ 2 horoj, Emilio Cid diris: Certe jes ! @Emilio Cid, koran dankon! Kongrue kun la Ĝenerala Regularo de UEA, mi verkis tekston, kiu povas esti tradukata al naciaj lingvoj kaj sekve uzata por nacilingvaj formularoj. Jen ĝi: Amikoj de Esperanto estas senpaga membrokategorio de UEA - Universala Esperanto-Asocio (uea.org), situanta en Roterdamo, Nederlando. Fariĝi “Amiko de Esperanto” signifas esprimi vian subtenon al la Internacia Lingvo, kreita de L. L. Zamenhof en 1887, eĉ se vi ankoraŭ ne estas Esperanto-parolanto. Laŭ la regularo de UEA, “Amikoj de Esperanto” deklaras sian apogon informante la datumojn petitajn en la nuna formularo. Se vi aĝas 35 jarojn aŭ malpli, vi estos konsiderata kiel “Juna Amiko”, kaj fariĝas membro ne de UEA, sed de TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Per plenigo de la formularo vi deklaras esti konscia, ke UEA/TEJO sekure gardos viajn personajn datumojn, kaj konsentas, ke de tempo al tempo UEA/TEJO povos sendi retmesaĝon al vi kun informoj pri Esperanto. Unufoje jare vi ricevos memorigan retleteron, kiu donos al vi la eblon eksiĝi per simpla klako aŭ responda mesaĝo. Dankon pro via apogo! ---------------------------------- La formularo enhavu fakojn por: Laŭleĝa nomo, loĝurbo, loĝlando, naskiĝdato kaj valida retadreso. Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.