DidierJanot Afiŝita 22an de oktobro, 2020 Share Afiŝita 22an de oktobro, 2020 En Roterdamo, UEA posedas – volontulan domon, kiu estas utila ne nur por volontuloj sed ankaŭ el financa vidpunkto ; ĝi estas profita investo, – ĉefan domon, en kiu troviĝas kaj la sidejo kaj la centra oficejo. En la venontaj jaroj, ni ne plu bezonos tiel grandan ĉefan domon por centra oficejo sed plu necesos sidejo. Ĉu ni konservu malgrandan parton de la ĉefa domo por la sidejo kaj ludonu la alian parton? Ĉu estas facile dividi la ĉefan domon? Ĉu ni vendu aŭ ludonu la tutan ĉefan domon? (El financa vidpunkto, eble estus pli taŭge ludonu ĝin). Sed tiukaze ni bezonos lokon por nia sidejo. Por eviti malfacilaĵojn ni povus konservu nian sidejon en Roterdamo, sed kie? – ĉu la sidejo povus gasti en ĉambro de la volontula domo? – ĉu ni aĉetu aŭ luprenu malgrandan ofican lokon ie en Roterdamo por la sidejo? Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Roland Schnell Afiŝita 27an de oktobro, 2020 Share Afiŝita 27an de oktobro, 2020 (redaktita) Se UEA posedas domon, kial vendi? R'damo iĝos alloga urbo pro multaj ekologiaj (lumturaj) projektoj kaj perdas la etoson de tristas industria sovaĝejo. So oni ne bezonas la tutan domon, la plej bona metodo por utiligi estus oferti kiel "Coworking Space" kiel diras la germanoj. Homoj, kiuj serĉas portempan laborlokon povas uzi la instalaĵon. La avandtaĝo estas, ke ankaŭ Esperantistoj povas por semajnfino aŭ partatempe uzi la instalajyojn. Estas multe pli fleksebla ol la kutimaj solvoj de fiksaj laborlokoj, kiuj signifas fiksajn investojn. La klientoj kutime estas internacie aktivaj entrepenoj, grandaj,malgrandaj aŭ unuopuloj. Ili povas tiel eĉ konatiĝi al Esperanto. Oni bezonas skribotablojn, bonan retaliron, WiFi, printilon kaj laŭdendan kafon. Kaj agrablan angulon por kunsidi kaj ripozi (germane: chilling). La translokiĝo de Londono al R'damo estis historia eraro sub dubindaj kondiĉoj, persisti en R'damo dum la tuta tempo (grava havenurbo) estis pli eraro. Sed estus la plej granda eraro nun fuĝi, kiam la situacio iĝos alloga. Oni povas lasi la oficialan sidejon en unu ĉambro. Devas esti administranto de la Coworking Space, kiu estas rapide atingebla en kazo de problemoj. La resto de UEA povas translokiĝis al malmultekosta lando kun malaltaj salaĵro, sed indus zorgi pri la pensiono de la laboristoj. Mi povas imagi, ke la ideo ne plaĉas al veterananaj Esperantistoj, kiuj perdis la kapablon ĝustatempe partopreni en modernaj evoluoj. Kutime ili postkuras kun distanco de 20 Jaroj kaj ege fieras. Redaktite 27an de oktobro, 2020 de Roland Schnell Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.