FraLi Afiŝita 22an de januaro, 2021 Share Afiŝita 22an de januaro, 2021 http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=2857 Esperanto por UN: Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2021 www.esperantoporun.org/dokumentoj/dokumentoj-de-uea/mesago-okaze-de-la-internacia-tago-de-edukado-24-januaro-2021/ La disvastigo de la lasta komuniko pri la Tago de Edukado venigis al la atento la bezonon pri volontulaj tradukantoj de tiuj komunikoj al la oficialaj lingvoj de UN: araba, ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana. Se troviĝas volontuloj por tio, ili bonvolu skribi al renato{ĉe}esperanto.org. Ankaŭ tradukantoj al aliaj lingvoj estas bezonataj. La tradukoj estos afiŝitaj en la paĝaro de la oficejo de UEA ĉe UN. Ili estu ankaŭ diskonigataj de la landaj asocioj al sialandaj ĵurnalistoj kaj landaj asocioj por UN aŭ Unesko. Kiuj landoj havas sistemon por informi la landajn komunikilojn? Mi scias pri la itala landa asocio kaj pri la brita. Kiu alia faras tion? Ankaŭ tion bonvolu diri al renato{ĉe}esperanto.org. Dankon. Ni provu fosi nian sulkon. Amike Renato Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.