Administrantoj Fernando Maia Jr. Afiŝita 14an de marto, 2022 Administrantoj Share Afiŝita 14an de marto, 2022 Pro iniciato de Spomenka Štimec, komitatano A de UEA por Kroatio, kaj Kroata Esperanto-Ligo la helpo-servo peras al elmigranta familio el Ukrainio la proponon provizore loĝi ĉe gasto-domo ĉe arbaro, en bieno, en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće, 30 km sude de la urbo Varaždin, ĉ. 100 km sude de la hungara-kroata landlimo. La ejo apartenas al Spomenka Štimec mem. Se familio, prioritate esperantista kaj fuĝanta el la milito, interesiĝas/bezonas, tiu skribu al helpo-servo@groups.io aŭ kel@esperanto.hr por informiĝi pri la plena adreso kaj koncernaj kontakmanieroj por evoluigo de la helpo. Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.