Salti al enhavo

Helpo-servo: agadoj en Francio


Fernando Maia Jr.

Rekomendataj afiŝoj

  • Administrantoj

Kadre de la kunlaboroj de la helpo-servo por Francio, ni informas:

 

Kunlabore kun la Asocio Armor Esperanto la helpo-servo informas, ke estas loĝebleco por rifuĝintoj el Ukrainio ĉe esperantista hejmo en la komunumo Pordic, Bretonio. En la hejmo loĝas esperantista paro, Murielle kaj Jérôme Caré, ĉe kiuj la dormoĉambroj de iliaj infanoj estas nuntempe liberaj. Ilia adreso jam aperas en la Pasporta Servo (PS): helpo-bezonaj homoj el Ukrainio rajtas ilin kontakti pere de PS aŭ pere de la helpo-servo: helpo-servo@groups.io.

De : am ms 14.03.2022 14:40 UTC

Bonjour,

je suis débutante en esperanto, mais je me dit que si vous avez eu des demandes d’accueil de réfugié.e.s dans ce cadre, j’accueillerais volontiers des personnes sensibilisées à cette langue. J’habite un village dans le sud de la France,, et peux proposer un logement pour deux à quatre personnes.

Cordialement,

am ms

Redaktite de Aleks K.
Aldono.
Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

  • 4 weeks later...
  • Administrantoj
Kunlabore kun la Delegito de UEA Christian Lavarenne, ni informas, ke en la vilaĝo Montboucher de la franca departemento Creuse, nederlanda geparo, komencantoj antaŭ kvino da jaroj, informis, ke ili pretas hejme gastigi ukrainan familion (tamen ne pli ol kvar-personan familion). Ambaŭ geedzoj emeritiĝis (ŝi antaŭ nur kelkaj monatoj) kaj ambaŭ estos disponeblaj por zorgi pri la gastoj. Christian Lavarenne estas la kontakthomo por peri kontaktojn kun la gastigema paro. Li estas atingebla per la retadreso chlavarenne@gmail.com.
 
Creuse estas trankvila, kampara departemento. Se estas ukraina familio interesata, ili povas telefoni al Christian. Ankaŭ li disponeblas por helpi la gastojn (estas malpli ol 8 km inter lia vilaĝo, Saint-Pierre-Chérignat, kaj Montboucher, kiu siavice per aŭtomobilo estas 8-minutojn for de la urbeto Bourganeuf, kun ĉ. 3000 loĝantoj, kun vendejoj pri ĉio necesa kaj kun ĉiusemajna foiro, lernejo ktp.
 
La gastigema paro decidis lerni Esperanton antaŭ kvino da jaroj, sed ne daŭrigis, do la komunikado ne povas okazi plene en Esperanto, sed tio povas esti instigo reveni al la lernado. Christian ĉiel ajn disponeblas. La paro ankaŭ parolas la nederlandan, la francan kaj la anglan.
 
Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.