Gregorio Afiŝita 1an de aŭgusto, 2019 Share Afiŝita 1an de aŭgusto, 2019 (redaktita) Mi jam faris 5 prototipojn de Raspbery Pi por Esperantistoj. Ili estas bazitaj sur modelo Raspberry 3B+ kaj malmultekostaj (malpli ol 90EUR en Germanujo). La enhavo bazas sur SD-karto (32GB) kun Raspbian sistemo, Chromium havas multajn EO ligilojn. Interesa afero? Redaktite 1an de aŭgusto, 2019 de Gregorio Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
das-g Afiŝita 17an de aŭgusto, 2019 Share Afiŝita 17an de aŭgusto, 2019 Laŭ mi, jes, tio interesas. Kie tio "Raspbery Pi por Esperantistoj" malsamas kutiman "Raspbery Pi"-on? Ĉu ĝia sistema lingvo estas Esperanto (anstataŭ la angla)? Je 2019-8-2 at 00:18, Gregorio diris: Chromium havas multajn EO ligilojn "Chromiom" estas TTT-legilo, ĉu? Kion signifas "havas multajn [Esperantajn] ligilojn"? Ĉu, ke la hejmpaĝo de tio TTT-legilo en la "Raspbery Pi por Esperantistoj" enhavas tiujn ligilojn? Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Gregorio Afiŝita 30an de oktobro, 2019 Aŭtoro Share Afiŝita 30an de oktobro, 2019 Perdonu mian tre malfruan respondon. Estis multaj ŝanĝoj, ĉar aperis tute nova versio de Raspberry Pi (RP 4 Modelo B kun 3 versioj de RAM: 1GB, 2GB kaj 4GB). Nun mi respondas: 1. Jes la "Rasperry Pi por Esperantistoj" estas speciala versio de Raspberry Pi kiu mi preparas por ke ĝi devenu EO Komputilo. Ĝi havas Esperantan version de Raspbiana sistemo (bedaŭrinde ne ĉio estas en Esperanto), eblecon ŝanĝi la klavaron programe (standardo estas Germana klavaro, sed oni havas eblecon ŝanĝi - bedaŭrinde tio ne funkcias ankoraŭ bone....) Ĝis nun mi kunmetis kaj testis 2 prototipojn bazitajn sur "Raspberry Pi 4 Model B" SBC (Single Board Computer): unu kun 2GB RAM kaj alia kun 4GB RAM. 2. Chromium estas retumilo, kaj mi metas interesaj ligilojn tie por Esperantistoj. Nome ligiloj por: organizoj, bibliotekoj, bitlibroj, ĵurnaloj, EO kursoj, vortaroj. Do anstataŭ serĉi interrete oni uzas jam ekzistantaj ligilojn. Mi ankaŭ planas meti sur SD-karto interesŝaj Esperantaj multimedioj. Fakte tiu laboro estas parte de mia instruista UAM-ILEI trejnado ke mi faras ĉe UAM en Poznań, Polando. Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Piet COPPENS Afiŝita 20an de oktobro, 2020 Share Afiŝita 20an de oktobro, 2020 Saluton Gregorio, Mi havas ankoraŭ rimarkon pri "Esperanto-komputilo": eble interesas por vi alia ebleco: nome per operaciumo (Linukso) Minto. Tiu operaciumo funkcias sur preskaŭ ĉiu kutima tabla komputilo kaj estas nun, je 2020-10-20, 100% tradukita al Esperanto. Minto estas facila, nekomerca, senpaga kaj same potenca kiel Vindozo. Adreso de kelkaj detaloj: https://uea.org/vikio/minto Kial ne meti Minton sur vian tablan komputilon apud (aŭ anstataŭ) Vindozo? Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.