Grosjean Mireille Afiŝita 6an de aŭgusto, 2019 Share Afiŝita 6an de aŭgusto, 2019 SALUTON! mi estas Mireille Grosjean. Mi partoprenos la kongreson en Bujumbura kaj prezentos du partojn de tiu AMOseminario. unu rilatos al miaj spertoj kiel delegito de UEA che UN en Ghenevo. unu rilatos al kiel verki gazetaran komunikon, kiel alparoli ministron. Grupa laboro. kiu kunlaboros kun mi en tiu AMO seminario? 1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Administrantoj Fernando Maia Jr. Afiŝita 13an de aŭgusto, 2019 Administrantoj Share Afiŝita 13an de aŭgusto, 2019 Saluton, Mirejo! Ankaŭ mi ĉeestos la 7-an AKE en Buĵumburo. Kiel Vicprezidanto de UEA kaj respondeca pri la fako Eksteraj Rilatoj en la Asocio, mi ne nur gratulas pro la AMO-seminario sub la temo Eksteraj Rilatoj kiel ankaŭ ŝatus kontribui. Mi havas kiel personajn spertojn pri ER: - Platformo IKRJO, kiu kunigas internaciajn junularajn organizojn kaj funkcias kiel la pertanto inter la junularaj internaciaj organizoj kaj UN/Unesko (mi kunlaboris por la enirigo de TEJO en ties gvida organo, la "Taskforto" kaj me reprezentis TEJO-n tie dum 2014-2015); - Celoj por Daŭripova Evoluigo: mi laboris kadre de IKRJO kaj reprezentante TEJO-n pri la rigardo de la junularoj pri CDE, kies lanĉon mi ĉeestis en novembro/2015 en Novjorko, kadre de nia jara kunsido de IKRJO; ĉi-jare UEA ekhavos firman laborplanojn pri la CDE kaj estios grave ankaŭ prezenti tion kaj kion faras la E-movadon tiucele; - Fine mi povas prezenti la agadon de UEA pri ER, la staton de nia reprezentantaron, la KERnaj urboj por UEA rilate UN-Uneskon kaj planojn tiurilatajn, Ĉu Jeremie, estrarano respondeca pri Kapabligo kaj Afriko, sekvas tiun ĉi-fadenon? Mi ĉiel ajn invitos lin legi. Estos grave informi al interesatoj kunlabori kun la 54-a AMO-Seminario, kiam ĝuste ĝi okazos kaj por kiom longe oni planas ĝian programon. Kore, F. Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Estraranoj Trezoro Huang Yinbao Afiŝita 14an de aŭgusto, 2019 Estraranoj Share Afiŝita 14an de aŭgusto, 2019 Kara Mireja, kara Fernando, Sukceson! Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Estraranoj lingvo Afiŝita 21an de aŭgusto, 2019 Estraranoj Share Afiŝita 21an de aŭgusto, 2019 (redaktita) Mi vere ĝojas pri la eblo de forta kunlaboro inter kompetentuloj por realigi la AMo-seminarion okaze de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto fine de la jaro, kaj ke kunlaboros en tio gvidaj reprezentantoj de UEA kaj ILEI. Gravas ĝia internacieco kaj la okazo por diskuti estontajn agadojn por la Movado en Afriko. Mi ankaŭ dankas la koincidon de la temo Verdigo de la kontinento afrika ne nur rilate la disvastigon de Esperanto mem, sed ankaŭ la ekologian prizorgon de la planedo, temo nun diskutata rilate la venontan UK en Montrealo. Mi aldonas al la bondeziroj de Trezoro por plena sukceso! Duncan Charters, Prezidanto, UEA Redaktite 21an de aŭgusto, 2019 de lingvo Identigo de respondanto Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Grosjean Mireille Afiŝita 31an de decembro, 2020 Aŭtoro Share Afiŝita 31an de decembro, 2020 Bedaŭrinde Fernando ne povis atingi la urbon Bujumbura por partopreni la kongreson... Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.