das-g Afiŝita 22an de aŭgusto, 2019 Share Afiŝita 22an de aŭgusto, 2019 Kio estas Django Girls? Django Girls estas tutmonda agado por helpi al inoj* eklerni programi. Por tio, lokaj volontuloj organizas senpagajn kursojn en multaj urboj kaj landoj. Dum tia kurso ĉiu partoprenantino faru blogan programaron kaj uzu ĝin por meti sian propran blogon en la interreto, sekvante memlernilon (“tutorial” en la angla), kio gvidas tra multaj temoj: kiel la interreto funkcias ekuzi la komanda lineo (en: “command line interface”) la programlingvo Pitono (Python) programkod-redaktilo Git kaj GitHub (iom da) HTML kaj CSS la retkadrilo (en: “web framework”) Django La partoprenantinoj sidu en malgrandaj grupoj (ekz. triope ĝis kvinope) dum la kurso. Ĉiu grupo havu sian propran “trejnisto” (en: “coach”): Volontulo, kiu helpas al la partoprenantinoj de la grupo per respondi al demandoj aŭ doni konsiletojn kaj eksplikojn. * “Django Girls” estas trans-inkluzivanta kaj ja invitas ĉiuj inoj partopreni. Django Girls en Esperantujo @Nelida kaj mi (@das-g) volas organizi tian kurson por Esperantist(in)oj, kaj do ja en Esperanto, ĉe internacia Esperanta evento, ekz. UK aŭ IJK. Por tio bezonas, ke la memlernilo estu tradukita en Esperanton. Poste, por kurson, bezonas Esperant-lingvajn programad-kompetentulojn kiel “trejnistoj”. Ni bezonas helpon! Helpu traduki Ĉu vi volas helpi traduki la memlernilon? Senpage aliĝu aŭ ensalutu en CrowdIn kaj iru ĉe https://crowdin.com/project/django-girls-tutorial/eo Mone subtenu profesia tradukisto Ĉu vi volas doni monon por ĉi-tio projekto? Por provlegado kaj konsilado, ni ŝatus dungi tradukisto. Fariĝu trejnisto Ĉu vi estas programisto aŭ alia komputilemulo? Ĉu vi eblas ekspliki teĥnikaj aferoj tiel, kiel komencantoj povas bone kompreni ilin? Tralaboru la memlernilon ĉe https://tutorial.djangogirls.org/ (eble en alia lingvo) por pretiĝi esti trejnisto. (Rigardu https://crowdin.com/project/django-girls-tutorial por vidi kiuj lingvoj havas ĝisdatan tradukon. La originalo estas en la angla kaj kutime estas la plej ĝisdata versio de la memlernilo.) Pli da informoj pri esti trejnisto ĉe “Django Girls”-a kurso troviĝas ĉe https://coach.djangogirls.org/ (en la angla). Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.