Administrantoj Aleks K. Afiŝita 22an de novembro, 2019 Administrantoj Share Afiŝita 22an de novembro, 2019 N-ro 836 (2019-11-22) UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko La 40-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12-a ĝis la 27-a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj TEJO estis akceptitaj kiel observantoj. Niaj delegitoj Barbara Despiney, François Lo Jacomo, Gilles Tabard, Julien Enselme kaj Renée Triolle faris sian eblon por lobii ĉe naciaj delegitoj en la salonoj, koridoroj, ĉemanĝe. Konstateble estas, ke la pli maljunaj scias pri la internacia lingvo, aliaj kun intereso aŭskultas pri ĝi, ĝiaj valoroj por justa komunikado aŭ volas aŭdi, kiel ĝi sonas, des pli pro tio, ke malgraŭ la 6 oficialaj lingvoj regis la angla. Eĉ belga reprezentantino parolis angle, "ĉar la plimulto de la administraj dokumentoj estas nur en la angla". Tio evidentiĝis dum debato pri "Malfermita scienco", kiam estis proponita surekrane la rezolucio pri tiu temo en la angla kaj la franca; sekve ankaŭ Rusio kaj arabaj landoj komentis aŭ proponis en la angla, ne en siaj lingvoj. En la Pleno aŭdiĝis la portugala el la buŝo de delegitoj el Portugalio, Brazilo, Angolo kaj Orienta Timoro, kaj hinda el la buŝo de Hinda Unio. Klare sentiĝis la "imperiismo" de uzataj lingvoj, kiam delegito de Ukrainio "atakis" Rusion ... en la hispana! Nur asocio de sciencistoj citis lingvo-diskriminacion en la debato pri "Malfermita scienco" kiam la politiko estas lasi neniun flanke, t.e virinoj kaj handikapitoj, neniam minoritatoj, eĉ dum tiu Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. La NRO-j disponis pri salono por lasi dokumentojn, renkontiĝi, informiĝi. Duan jaron sinsekve, UEA rajtis alparoli la Plenon. Pro foresto de junuloj, tion faris Lo Jacomo nome de UEA. Lia interveno estas videbla ĉe https://www.facebook.com/ngounesco, bela pruvo, ke UEA estas konsiderata kaj bone taksata de la Ligkomitato Unesko-NROj. Ni kontaktis diversajn delegaciojn por peti ilian subtenon por nia plua paŝo post eldono de "Kuriero de Unesko": la agnosko de Esperanto kiel nemateria monda heredaĵo. Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/836a1 Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Renato Corsetti Afiŝita 10an de decembro, 2019 Share Afiŝita 10an de decembro, 2019 mi ne skcesis trovi la ĝustan ligon por vidi la filmon de la interveno de Lo Jacomo. amike renato Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Grosjean Mireille Afiŝita 31an de decembro, 2020 Share Afiŝita 31an de decembro, 2020 La reprezentantoj de UEA kaj la observantoj de ILEI faras mirinde bonan laboron ĉe UNESKO. Lobiing, lobiado, estas KORIDORA AGADO. Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.