Salti al enhavo

Novaj horizontoj en Afriko pro ĉifromono


Emilio Cid

Rekomendataj afiŝoj

  • Komitatanoj

image.pngEn la numero 293 (2019:5) de la revuo Kontakto aperis la artikolo Novaj horizontoj en Afriko pro ĉifromono de la prezidanto de TEJO, Joop KIEFTE.  Li tie klarigas al ni la novajn eblecojn por ĝiri monon inter landoj per ĉifromo (Bitcoin, Bitcoin Cash, Litecoin, ZCash, Ethereum, ktp), kio estas precipe grava por la antaŭenigo de nia movado en Afriko kaj aliaj mondopartoj.  

Vi povas aŭskulti mian voĉlegadon de la artikolo ĉe http://kontakto.tejo.org/2019/11/voclegitaj-artikoloj-el-kontakto-20195.html 

Ne nur en Afriko estas malfacile ĝiri mono eksterlanden, ankaŭ en Latinameriko kaj Azio.   En tiuj landoj oni devas uzi Western Union, Transferwise, aŭ similaj servoj, kiuj formanĝas grandajn kotizojn.

En 2015 Joop klarigis al mi pri la funkciado de Bitcoin kaj mi aĉetis tiam R$ 100 ( 22€ ). Ni sukcese provis mon-ĝiron de Brazilo al Nederlando kaj inverse kontraŭ preskaŭ nula kotizo.  

Dum jaroj mi forgesis pri mia monujo en Bitcoins kaj ĉijare mi decidis vendi ĝin.  Estis al mi granda surprizo, ke ĝi tiom alte valoriĝis kaj mi vendis ilin kontraŭ R$ 4 000 ( 883 € ),  4 000%  

Tiu ĉifromono ne plu emas al tiom granda vario, sed ankoraŭ estas tre varia valoro.   Inter februaro kaj junio 2019 ĝi kreskis 300% kaj inter junio kaj novembro ĝi falis 50%.

image.png

Malgraŭ tiuj grandegaj varioj, la analizistoj kredas, ke averaĝe ĝi emas al plialtiĝo.  Uzi ĉifromon kiel investo estas tre riska, sed ĝia uzo ja povas esti utila por ĝiri monon inter la landojn de nia Esperantujo. 

Kion vi opinias ?

 

 

Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

Do ni jam de longe sciis pri la avantaĝoj de ĉifra mono kaj tiujare pro la venezuela krizo ni decidis farigi grupon pri ĉifra mono kiu helpu esperantistojn gajni monon pere de vendado kaj publikado de artikolo ĉe diversaj retejoj kiel Steem, dtube, youtube, ktp.

Mi pripensis pri dulingvaj artikoloj por ke ni atingos pli da homoj. 

La ĉifra mono steem havas la avantaĝojn ke ĝi garantias senpagan sendokostojn kaj tio estas tre aloga por etaj monsumoj. 

Jen kelkaj ligiloj pri niaj klopodoj:

https://spirajn.com/tutmonda-esperanta-cxifroakademio/

https://steemit.com/@johano

https://steemit.com/@spirajn

https://steemit.com/@mattgroening

 

Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

  • 8 months later...

Ĉu iu povas klarigi, kiel funkcias la diversaj sistermoj. Kostoj, riskoj, necesaj antaŭkondiĉoj.

Mi scias, ke en Afriko furoras la sistemo M-pesa, bedaŭrinde en Eŭropo nur atingebla de Rumanio kaj Albanio. Sed eĉ la Esperantisojn ne scias kaj petas uzi Western Experss aŭ Money Gram, kiu estas multekosta kompare al bankokj en Eŭropo. Unu afrika alirpunkto povus didoni la monon per M-pesa.  Sufiĉus de tempo al tempo konpari enspezojn kaj elspezojn, kaj nur en kazo de granda deficito sur unu aü alia flanko necesas sendi monon. Krome estas le ebleco de "Barterning" (pago per varoj).

Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.