Roland Schnell Afiŝita 4an de januaro, 2020 Share Afiŝita 4an de januaro, 2020 (redaktita) Dum Somero (8a ĝis 15a de aŭgusto) 1920 okazis la unua internacia kongreso en Hago (NL, apud Roterdamo) post la Unua Mondmilito. La 100-jara datereveno povus esti bela ebleco por atentigi pri la kontribuo de Esperantistoj al paca kunvivado. Estis la periodo, en kiu la "Ligo de Nacioj" (antaŭlo de UN) spertis grandan subtenon. Okazis tute praktika solidareco de Esperantistoj. Ekzemple oni invitis infanojn el la regiono de malsato (Germanio, Aŭstrio) al Nederlando, Danlando kaj Hispanio. En la semajno antaŭ la Esperanto-kongreso en Hago okazis en Bilthoven (proksime al Utrecht) kunveno de kristanaj pacemuloj. kiu interalie decidis uzi esperanton. La kunveno estis la elirpunkto por internaciaj organizoj por interkomprenĝo de popoloj. Dum la kongreso en Hago okazis kunveno de katolikoj, kiuj post la ĝenerala kongreso havis apartan katolikan kongreson samloke. Oni decidis pli aktive utiligi Esperanton en la katolika medio (fondo de "Internacio Katolika" laŭ la socialisma aŭ komunisma) kaj multaj konataj Esperantistoj aktive partoprenis dum la tutaj 1920aj jaroj. Inter alie la pastro Max Josef Metzger, tiam en Graz, fine Berlino. Multaj dokumentoj pri la kongreso estas rete atingeblaj, ekemple per la gazetara arkivo de la Aŭstra Nacia Biblioteko. La kongreso ne nur diskutis, sed ankaŭ dancis kaj ekskursis. Raporto en "Germana Esperantisto" mencias, ke la paroj, kiuj konatiĝis dum la balo ankaŭ estis videblaj dum la ŝipekskurso. Pri la ekesto de familioj silentas la arkivoj ĝis nun. Estas kelkaj monatoj por prepari decan atentigon de la publiko pri la kongreso 1920 kaj la rezultoj. Temo speciale por Nederlando, sed estis partoprenanoj de dekoj da landoj en la tuta mondo, precipe el la antaŭaj malamikoj en Eŭropo. Kompreneble estus dezirinda loka evento (seminario, gazetara konferenco), laŭeble en la historia ejo (Ridderzaal). Rondaj datrevenoj kutime estas volonte akceptataj de la komunikiloj kaj historiismaj societoj. Pri Berlino (Germanio) estas la informo, ke oni eĉ planis karavanon. Supozeble pro la mizera ekonomia situacio restis revo kaj nur kelkaj germanoj kapablis partopreni (ekzemple la bankisto kaj pacifisto Arnhold de Dredeno, kiu estis gastiganto de Bertha von Suttner antaŭ la milito). Dum multaj jaroj ekzistis rekta trajno de Berlino al la pramŝipo proksime al Hago kaj Roterdamo. Roland Schnell, Berlino, DE Redaktite 4an de januaro, 2020 de Roland Schnell tajperaro Citi Ligo al komento Kunhavigi en aliaj retejoj More sharing options...
Rekomendataj afiŝoj
Join the conversation
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.